Natallia Arsiennieva

belorusa poeto

Natallia Aliaksiejeŭna ARSIENNIEVA (beloruse Наталля Аляксееўна Арсеньева; ruse Ната́лья Алексе́евна Арсе́ньева) (1903–1997) estis dramistino, poetino kaj tradukistino. Ŝi estis geedziĝita al Francišak Kušal.

Natallia Arsiennieva
Natalla Arsieńnieva1927.jpg
Persona informo
Наталля Аляксееўна Арсеньева
Naskiĝo 20-an de septembro 1903 (1903-09-20)
en Bakuo
Morto 25-an de julio 1997 (1997-07-25) (93-jara)
en Roĉestro
Tombo Mount Hope Cemetery [#]
Lingvoj belorusarusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Centra LitovioDua Pola Respubliko • Regnokomisariato Eostlando • Usono [#]
Alma mater Belorusia Gimnazio de Vilno [#]
Familio
Edz(in)o Francišak Kušal [#]
Infanoj Yaraslaw Kushal • Uladzimir Kushal [#]
Profesio
Okupo lingvistodramaturgotradukisto • poeto • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Arsiennieva loĝis dum ŝian infanaĝon en Vilno kaj diplomiĝis tie de belorusa lernejo en 1921. Ŝi studis ĉe la Arta Departemento de la Universitato en Vilno. En 1922 Arsiennieva geedziĝis Francišak Kušal. En la aŭtuno ŝi estis arestita kaj deportita al Kazaĥio. Post kiam ŝi estis liberigita, ŝi movis al Minsko, kie ŝi laboris por la belorusa ĵurnalo dum la Dua Mondmilito. En 1944 Arsiennieva movis en Germanio kaj en la 1950-aj jaroj ŝi movis al Usono, kie ŝi laboris por la ĵurnalo Biełarus kaj por Radio Libera Eŭropo/Radio Libero. Ŝi mortis la 25-an de julio 1997 en Roĉestro (Nov-Jorkio).[1]

En Sovetunio, la verkoj de Natallia Arsiennieva estis malpermesitaj. Ĝis nun la verkoj de la poetino ne estas enmetitaj en la lernejan instruplanon de belorusa literaturo en mezlernejoj.

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj, ŝiaj verkoj fariĝis konataj kaj popularaj, precipe la poemo "Preĝo", kiun muzikigis komponisto Nikolai Ravenski kaj fariĝis la himno "potenca Dio", post kiu la festivalo de sankta muziko estas nomita; en 1995, ĉi tiu kanto estis proponita fariĝi la nacia himno de Belorusio.

En 2003, monumento estis starigita honore al ŝi en la urbo Starija Darohi, Minska regiono, sur la teritorio de la muzea bieno.[2]

ReferencojRedakti

  1. Wojciech Roszkowski, Jan Kofman: Biographical Dictionary of Central and Eastern Europe in the Twentieth Century. Routledge, July 8, 2016. p. 37
  2. http://www.svaboda.org/a/24851491.html

Eksteraj ligilojRedakti