Natria laktato
Natria laktato | ||
Kemia strukturo de la Natria laktato | ||
3D Kemia strukturo de la Natria laktato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 72-17-3 | |
ChemSpider kodo | 6049 | |
PubChem-kodo | 6286 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blanka pulvoro | |
Molmaso | 112,06 g mol−1 | |
Smiles | [Na+].[O-]C(=O)C(O)C | |
Denseco | 1.31 g/ml (60% solvaĵo) g/cm3 | |
Fandopunkto | ||
Bolpunkto | 113 °C (235 ℉; 386 K) (60% solvaĵo) | |
Solvebleco | Akvo:Solvebla | |
Nutro-aldonaĵo | E325 | |
Mortiga dozo (LD50) | 1000 mg/kg (muso, intravejna) | |
Ekflama temperaturo | < 25 °C | |
Merck Index | 15,8767 | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Sekureco | S24 S25 | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H303, H316, H320 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria laktato, laktato de natrio aŭ C3H5NaO3 estas natria salo de laktata acido nature produktita pere de fermentado de sukeroj devenantaj el maizo aŭ Beta vulgaris kun milda saleca gusto.
Uzoj
redaktiKiel nutro-aldonaĵo E325, natria laktato estas komerce disponebla sub likva formo, tamen ĝi same troveblas en pulvora formo. Ĝi agas kiel konservanto, acido-regulilo, kaj densigagento.
Natria laktato kelkfoje uzatas en produktoj por ŝampuoj kaj aliaj kosmetikaĵoj tiel kiel likvaj sapoj, humidigaĵoj kaj moligagento.
Biologie, laktato de natrio uzatas por trakti malregulajn korbatadojn kaŭzatajn de trodozo da kelkaj farmaciaj medikamentoj, samkiel anti-hipotensia agento kaj drogo simpatimita[1].
Ĝi same uzatas intravejne kiel fonto de bikarbonatoj por preventado kaj kontrolo de milda kaj modera metabola acidozo en pacientoj kun restrikta buŝingestado, kies oksidigaj procezoj ne estas serioze kompromitita. Tamen, la uzo de natria laktato estas kontraŭindikata pro tio ke ĝi povas kaŭzi panikokrizon en pacientoj kun paniko-malordoj.
Uzo-danĝeroj
redaktiPro tio ke oksidado necesas por pligrandigi koncentriĝon de bikarbonato, la uzo de natria laktato ne estas konsilinda al pacientoj eksperienciantaj oksigeno-mankon samkiel en denaskaj kormalsanoj akompanataj de persista cianozo. Ĝi same estas kontraŭ-indikita en hepato-malordoj[2] pro tio ke la jonoj laktataj estas nepropre metaboligitaj[3].
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Sigma Aldrich
- Ingredients to die for
- PCC Natural Markets
- Chemical Book
- Antimicrobials in Food, Third Edition, P. Michael Davidson, John N. Sofos, A. Larry Branen
- Plumer's Principles and Practice of Intravenous Therapy, Ada Lawrence Plumer
Referencoj
redakti- ↑ Drogoj simpatimitaj estas malfortbazaj medikamentoj kiuj altigas la sangopremon.
- ↑ Medical Toxicology, Richard C. Dart
- ↑ Plumer's Principles and Practice of Intravenous Therapy, Ada Lawrence Plumer