Natria metakrilato

kemia kombinaĵo
Natria metakrilato
Natria metakrilato
Natria metakrilato
3D Kemia strukturo de la
Natria metakrilato
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C4H5NaO2
CAS-numero-kodo 5536-61-8
ChemSpider kodo 20401
PubChem-kodo 3255932
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 108.07 g mol−1
Smiles CC(=C)C(=O)[O-].[Na+]
Denseco 2,703 g/cm3
Fandopunkto 300 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R21 R22 R35
Sekureco S(S1/2) S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria metakrilato, metakrilato de natrioC4H5NaO2 estas organika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter metakrilata acido kaj kaŭstika sodo. Akrilata acido kaj ĝiaj esteroj suferas reakciojn en la duobla ligilo kiu facile kombiniĝas kun alia de sia speco aŭ kun aliaj monomeroj (ekzemple, amidoj, metakrilatoj, akrilonitriloj, viniloj, stirenoj kaj butadienoj) por formi homopolimerojn aŭ kunpolimerojn kiuj uzatas en la produktado de protektotavolaĵoj, gluaĵoj, elastomeroj, superabsorbaj polimeroj, flokigantoj samkiel fibroj kaj plastaĵoj.

Historio redakti

La unua akrilata acido, deirmaterialo por produktado de natria metakrilato, estis kreita en 1843.[2] La metakrilata acido, derivita el la akrilata acido estis formulita en1865. La reakcio inter la metakrilata acido kaj la metanolo rezultas en la estero metakrilato de metila. En 1877, la germana kemiisto La germanaj kemiistoj Rudolph Fittig (1835-1910) kaj Donald R. Paul (1939-) malkovris la polimerizan procezon kiu transformas metilan metakrilaton en poli-metilan metakrilaton.

En 1933 la germana kemiisto Otto Röhm (1876-1939) kaj Otto Haas (1872-1960) patentis kaj registris la komercan markon "Plexiglas".[3] En 1936, la unua komerce disponebla produktado de akrilataj sekurecaj vitraĵoj komenciĝis. Dum la 2-a Mondmilito, akrilataj vitraĵoj estis uzataj en periskopaj submarŝipoj, ventekranoj, tegaĵoj, kaj protektoturoj por aviadiloj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti