Noah Gordon

usona verkisto

Noah GORDON (naskiĝis la 11-an de novembro 1926 en Worcester, Masaĉuseco mortis la 22-an de novembro 2021) estis usona verkisto, kiu estis preskaŭ nekonata hejme sed kies romanoj pri historio, medicino kaj juda identeco transformis lin en literaturan lumaĵon eksterlande, ĉefe Eŭropo, Germanio kaj Hispanio.

Noah Gordon
Persona informo
Noah Gordon
Naskiĝo 11-an de novembro 1926 (1926-11-11)
en Worcester, Masaĉusetso
Morto 22-an de novembro 2021 (2021-11-22) (95-jaraĝa)
en Dedham, Masaĉusetso
Religio secular Judaism vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalisto • eldonisto vd
Laborkampo ĵurnalismoeldonejo • literary activity • prozo • Jewish identity vd
Aktiva en Bostono vd
Aktiva dum 1960– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

libroj de Gordon vendis proksimume 25 milionojn da ekzempleroj en 34 lingvoj.

Vivo redakti

Noah Gordon estis naskita al Robert Gordon, lombardisto kiu enmigris el Rusio, kaj Rose (Melnikoff) Gordon, venda reprezentanto.

Li deĵoris en la armeo dum la Dua Mondmilito, sed la milito finiĝis antaŭ ol li estis planita por esti ekspedita al la Pacifiko. Li enskribiĝis en Boston University helpe de la GI Bill, liaj gepatroj esperante ke li studus por iĝi kuracisto. Sed li daŭris unu semestron en antaŭkuraca kurso antaŭ ol ŝanĝi sian fakon al ĵurnalismo.

Li gajnis bakalaŭron pri ĵurnalismo en 1950, tiam restis en la universitato por gajni magistron en la angla kaj kreiva skribo la venontan jaron. Poste li laboris kiel sciencredaktisto dum pluraj jaroj por la Boston Herald. Famon li akiris en la jaro 1965, kiam aperis lia unua romano The Rabbi.

Li rezignis pri redaktado en 1975 kaj sindediĉis plentempe al verkado per la komenco sian trian romanon, The Jerusalem Diamond.

En printempo de 1993 li pro la romano Shaman gajnis la premion James Fenimore Cooper Prize for Historical Fiction.

Verkado redakti

La debuta romano de s-ro Gordon, “La Rabeno” (1965), kiu traktis la geedziĝon de la titolfiguro kun la filino de ministro, estis metita dum 26 semajnoj en la furorlisto.

Li skribis sian duan romanon, “The Death Committee”, pri tri junaj kuracistoj en Bostona hospitalo.

“The Physician” (1986) — la unua libro en dinastia trilogio kiu komenciĝis en 11-a jarcenta Persio, daŭris ĝis la Usona Enlanda Milito kun “Shaman” (1992) kaj finiĝis kun moderna virina kuracisto traktanta la moralecon de aborto en “Matters of Choice” (1996) – havis komencan eldonaĵon de nur 10,000 ekzempleroj en Usono. Sed ĝi finfine vendis proksimume 10 milionojn da kopioj, inkluzive de pli ol ses milionoj en Germanio, kie, en la 1990-aj jaroj, ses el la romanoj de Gordon estis en furorlistoj samtempe.

La romano, bazita sur zorgema esplorado, sekvas la odiseadon de 11-ajarcenta skota protagonisto, Robert Jeremy Cole, kiu volas studi medicinon en la Proksima Oriento, kie medicinaj fakultatoj laŭdire estis pli progresintaj ol tiuj en Okcidenteŭropo. Ĉar kristanoj estis baritaj de islamaj lernejoj, Cole alivestas sin kiel judo.

“Shaman” gajnis la James Fenimore Cooper Premio de la Society of American Historians kiel la plej bona historia romano de 1991 kaj 1992. Ĝi tamen estis furorlibro nur en Eŭropo. Gordon gajnis la Arĝentan Eŭskan Premion de Hispanio dufoje por furorlibro, en 1992 kaj 1995. Liaj romanoj estis ankaŭ popularaj en Italio kaj Brazilo. Lia lasta romano, “La Vinfaristo”, rakonto pri frakcioj duelantaj por la hispana trono fine de la 19-a jarcento, estis publikigita en 2012.

En 2013, “The Physician” estis adaptita al germana filmo, en la angla, ĉefroligante Tom Payne, Stellan Skarsgard kaj Ben Kingsley.

Listo de verkoj redakti

  • The Rabbi (1965)
  • The Death Committee (1969)
  • The Jerusalem Diamond (1979)
  • The Physician (la doktoro, 1986) pri angla kuracisto kiu veturas al Irano por konatiĝi kaj lerni kun Aviceno. Ĝi estis kinigita.
  • Shaman (1992)
  • Matters of Choice, ankaŭ: Choices (1996)
  • The Last Jew (2000)
  • Sam and Other Animal Stories (rakontoj por infanoj, 2002)
  • The Bodega (2007)