Norah Borges

argentina plastika artisto kaj arto-kritikisto

Norah BORGES, pseŭdonimo de Leonor Fanny Borges Acevedo (Bonaero, 4a de marto 1901 - 20a de julio 1998), estis argentina plastika artisto kaj arto-kritikisto, fratino de la fama verkisto Jorge Luis Borges, apartenanta al la Grupo de Florida.

Norah Borges
Persona informo
Naskonomo Leonor Fanny Borges Acevedo
Naskiĝo 4-an de marto 1901 (1901-03-04)
en Bonaero
Morto 20-an de julio 1998 (1998-07-20) (97-jaraĝa)
en Bonaero
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Ŝtataneco Argentino vd
Familio
Patro Jorge Guillermo Borges Haslam vd
Patrino Leonor Rita Acevedo Suárez vd
Gefratoj Jorge Luis Borges vd
Edz(in)o Guillermo de Torre vd
Profesio
Alia nomo Norah Borges vd
Okupo pentristo • ilustristoartokritikisto • desegnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Norah Borges y Guillermo de la Torre
Norah Borges & Guillermo de la Torre (1928)

Biografio redakti

Ŝi translokiĝis kun sia familio en 1912 al Svisio por trakti la iompostioman blindiĝon de la patro, nome la advokato Jorge Guillermo Borges. Ŝi studis en la École des Beaux-Arts de Ĝenevo kun la klasikisma skulptisto Maurice Sarkisoff kaj kun Arnaldo Bossi en Lugano, proksime de germanaj ekspresionistoj ekzilitaj, kiel Ernst Kirchner; kun Bossi ŝi lernis la teknikon de la ksilografio kaj la estetikon de la ekspresionismo, laŭ ŝi mem deklaris en raporto de 1940 en la revuo Atlántida. En Svisio ŝi verkis kaj ilustris sian unuan poezian libron, nome Notas lejanas (1915). La estado en Eŭropo plilongiĝis pro la Unua Mondmilito ĝia 4 jaroj. Post veturi tra Provenco, ili venis en Hispanion, kie ŝi ampleksigis studojn kaj partoprenis en avangardoj. Ili vizitas unue Barcelonon kaj poste, en 1919, Palma de Mallorca, kie Norah studis kun Sven Westman; tie la gefratoj Borges kunlaboris en la revuo Baleares; poste Sevilon, kie ili aliĝis al la avangardo de la Ultraismo; ŝi publikigis en Grecia, Ultra, Tableros kaj Reflector, same kiel, en 1920, la projekton de kovrilpaĝon por El jardín del centauro, poezia libro de Adriano del Valle; ili vizitas Granadon kaj fine Madridon, kie Norah studis kun la pentristo Julio Romero de Torres. Tie ŝi amikiĝis kun Juan Ramón Jiménez, kelkajn kies poeziaĵojn ŝi ilustris, kaj kiu dediĉis al ŝi unu de la lirikaj portretoj de sia libro Españoles de tres mundos. Ili poste revenis al Palma de Mallorca en junio 1920.

En marto 1921 ili revenis al Bonaero. Kiel naivisma pentristino, Norah ligiĝis al la literatura avangardo formita de la Grupo de Florida; el Prisma ŝi ekdisvastigis la Ultraismon en Argentino, sed poste ŝi ekuzis la influon de la Kubismo kiun ŝi ekasimilis ĉe siaj francaj kontaktoj en Hispanio en siaj ilustraĵoj por revuoj kiel Mural, Proa o Martín Fierro, rekuperante la bildojn de balustroj kaj potmebloj de la bonaeraj domoj kiel tiuj de la unua eldono de Fervor de Buenos Aires (1923), poezia libro de lia frato Jorge Luis.

En 1923 la franca surrealisma revuo Manomètre de Lyon kaj en 1924 Martín Fierro publikigis siajn pentraĵojn. En 1926 ŝi ekspoziciis 75 artaĵojn (oleaĵoj, ksilografioj, desegnoj, akvareloj kaj tapiŝoj) en la Asocio Amigos del Arte (artamikoj). Ŝi edziniĝis en 1928 al Guillermo de Torre, hispana verkisto kaj kritikisto, studulo de la movado ultraisma kaj granda fakulo pri la artaj kaj literaturaj avangardoj, kiun ŝi estiskonita en Hispanio kiam ŝi apenaŭ estis 19jaraĝa; kun li ŝi havis du filojn.

En la Dua Mondmilito ŝi partoprenis en asocio feminisma kontraŭfaŝisma kun Cora Ratto de Sadosky, Ana Rosa Schlieper de Martínez Guerrero, María Rosa Oliver, Annemarie Heinrich, Mimí Langer, Raquel Forner kaj la poetino Silvina Ocampo. Norah ilustris la eldonon de sia Cuaderno San Martín, same kiel antaŭe ĉe Luna de enfrente kaj Fervor de Buenos Aires kaj la librojn Las invitadas (1961) kaj Autobiografía de Irene (1962) de Silvina Ocampo.

Sxi igxis artokritikistino en Anales de Buenos Aires sub la pseŭdonimo Manuel Pinedo. Ŝi esploris pri gravuraĵo kaj pentris praktike ĝis sia morto, kvankam ŝi donacis verkaron kaj ne zorgis por realigo de regulaj ekspozicioj.[1]

En 1942 oni publikigis en Argentino eldonon de Platero kaj mi de Juan Ramón Jiménez kun ilustraĵoj kaj bildoj de Norah, kaj ŝi laboris kiel grafika artisto en aliaj libroj de la hispanoj elmigrintoj en Argentino kiel Ramón Gómez de la Serna, Rafael Alberti kaj León Felipe. Ilustris ne nur tiujn de sia frato, sed ankaŭ tiujn de aliaj argentinaj verkistoj kiel Silvina kaj Victoria Ocampo, Adolfo Bioy Casares, Norah Lange kaj Julio Cortázar. Ŝi desegnis ankaŭ la scenografion de teatraĵo de Federico García Lorca. Estas studota ŝia amikeco kun Maruja Mallo kaj Xul Solar.

Ŝi uzis la teknikojn de la oleo, la akvarelo, la gravurarto, la ksilografio, la desegno je inko kaj krajono, la tempero, la akrilarto kaj la gobelino.

Ŝiaj restaĵoj troviĝas en la familia kripto de la Tombejo Rekoleta.[2]

Referencoj redakti

  1. http://www.lavanguardia.com/cultura/20160823/404050331536/norah-borges-jorge-luis-borges.html
  2. Efemérides Culturales Argentinas. Jorge Luis Borges: familia. Ministerio de Educación de la Nación. Subsecretaría de Coordinación Administrativa. Paĝo alirita la 21-12-07. [1] Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

  • Sergio Baur, "Norah Borges, musa de las vanguardias", en Cuadernos hispanoamericanos, ISSN 0011-250X, Nº 610, 2001 , pags. 87-96
  • Lorenzo Alcalá, May, "Norah Borges: La Vanguardia Enmascarada", Editorial Eudeba, Buenos Aires, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti