Novembro de 2008
(Alidirektita el Novembro 2008)
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de novembro redakti
- Panasonic publikigis ke ĝi planas aĉeti Sanyo. Panasonic intertraktos kun ĉefaj akciuloj inklude Goldman Sachs. (Sankei Shimbun[rompita ligilo])
3-a de novembro redakti
- Je la aĝo de 23 jaroj, la angla piloto Lewis Hamilton iĝas en Brazilo, la plej juna iam ajn ĉampiono de F1.
- Rupiah Banda fariĝas la nova prezidanto de Zambio.
4-a de novembro redakti
- Hodiaŭ estas la ĉefa tago de la usona prezidanta baloto inter John McCain kaj Barack Obama.
- Komuro Tetsuya, la japana muzikproduktoro estis arestita pro trompo. Li trompis investanton de Hjogo per falsa cedo de kopirajtoj de siaj muzikoj.
5-a de novembro redakti
- Barack Obama estas elektita kiel la 44-a prezidanto de Usono. Li estas la unua duonnigra politikisto elektita por tiu posteno.
6-a de novembro redakti
- La nova Reĝo de Butano, Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, 28-jara, iĝas hodiaŭ, en kronada ceremonio, la plej juna monarĥo en la mondo.
- Teroristino eksplodigas sin en itinera buseto en Vladikavkaz (Nord-Osetio, Rusio). 12 personoj mortis (sep tuj, aliaj en malsanulejoj). Plejparto de la mortintoj estis studentoj de la apuda Nord-Osetia Ŝtata Universitato.
8-a de novembro redakti
- La dekstracentra opozicia Nacia Partio de John Key gajnis la nacian balotadon en Nov-Zelando. Kun sole 34% de la voĉdonoj (kontraŭ 45% por John Key), la ĉefministrino Helen Clark agnoskis sian malvenkon.
- Almenaŭ 58 personoj, plejmulte infanoj, mortis pro la disrompiĝo de lernejo en Pétion-Ville, ĉirkaŭurbo de Portoprinco (Haitio). Priserĉante la rubon, la savistoj esperas ankoraŭ trovi supervivantojn.
9-a de novembro redakti
- Hodiaŭ, tre precize je 13:02, startas la Vendée Globe, sporta evento kiu konsistas en ĉirkaŭiri velŝipe la mondon, sole, sen halto kaj sen ekstera helpo. 30 skiperoj partoprenos en tiu defio.
10-a de novembro redakti
- Miriam Makeba, la mondfama sudafrikana kantistino, plej bone konata de siaj fervoruloj kiel "Mama Afrika" mortis hieraŭ je la aĝo de 76 jaroj, post lasta koncerto.
11-a de novembro redakti
- Ĉiun 11-an de novembro, en multaj landoj, oni memorfestas la armisticon de la Unua Mondmilito subskribitan en restoraci-vagono en la arbaro de Rethondes apud Compiègne.
16-a de novembro redakti
- La Socialista Partio de Francio ne sukcesis trovi interkonsenton okaze de la kongreso de Reims, tiel ke tri homoj oficiale kandidatiĝis por la baldaŭa baloto de la nova partisekretario : Ségolène Royal, Benoît Hamon kaj Martine Aubry.
27-a de novembro redakti
- Francio: Vespere, Nov-zelanda aviadilo Airbus A320 kun 7 personoj (5 nov-zelandanoj kaj 2 germanoj) sinkis en la Mediteraneon dum prov-flugo, 7 km for de Perpignan. Du korpoj estas retrovitaj.
29-a de novembro redakti
- La tri lastaj teroristoj fortikigitaj en la hotelo Taĝ-Mahalo de Mumbajo estis finfine mortpafitaj de barataj specialaj rotoj. Tiel ĉesis tritaga masakro, kiu entute kaŭzis 195 mortintojn kaj 295 vundintojn.
30-a de novembro redakti
- En Tajlando, la konflikto inter la subtenantoj kaj oponantoj de la ĉefministro Somchai Wongsawat denove akriĝis, ĉar kontraŭregistara manifestacio estas planita ĉidimanĉe kaj eble kaŭzos plian perforton. Dume, la du flughavenoj de la ĉefurbo Bangkoko restas okupitaj kaj blokitaj de la oponantoj.