Nuit et brouillard (filmo 1956)

Nokto kaj nebulo (france Nuit et Brouillard) estas dokumenta filmo de la franca reĝisoro Alain Resnais el 1955. La filmo montras la forlasitajn koncentrejojn de Aŭŝvico kaj Majdanek, kiel ili aspektis en la 1950-aj jaroj, priskribante la vivojn de la kaptitoj en la koncentrejoj. "Nokto kaj Nebulo" estas unu el la unuaj dokumentaj filmoj faritaj pri la holokaŭsto kaj ĝi estis farita kunlabore kun la postvivanto de la holokaŭsto, verkisto Jean Cayrol.

Nuit et brouillard
mallonga filmo
Originala titolo Nuit et Brouillard
Originala lingvo franca lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1956
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Ghislain Cloquet, Sacha Vierny
Reĝisoro(j) Alain Resnais
Produktisto(j) Anatole Dauman
Scenaro Jean Cayrol • Chris Marker
Muziko de Hanns Eisler
Rolantoj Michel Bouquet
Produktinta firmao Argos Films
IMDb
vdr

Intriga resumo redakti

"Nokto kaj Nebulo" estas dokumenta filmo, kies intrigo moviĝas inter la pasinteco kaj la nuntempo, inter nigraj kaj blankaj kaj koloraj fotoj. La filmo malfermiĝas per bildoj el la filmo Triumph des Willens (Triumfo de la Volo) de Leni Riefenstahl kaj daŭras al la forlasita koncentrejo de Auschwitz, dum samtempe aŭdiĝas la franca aktoro Michel Bouquet trankvile legi poezian tekston priskribantan la disvolviĝon kaj pliiĝon de Naziismo. La filmo daŭras kun komparo inter la vivoj de la naziaj soldatoj (Schutzstaffel) kaj la vivoj de la malsategmortantaj kaptitoj en la koncentrejoj. Poste en la filmo, Bouquet montras la traktadon de la kaptitoj mortkondamnitaj, kiu inkluzivas torturon kaj "medicinajn eksperimentojn".

La filmo estas strukturita kiel konstanta movado inter du polusoj; La ekstermkoncentrejoj estas fotitaj en la nuntempo en koloro, dum la multaj arkivaj fotoj de la holokaŭsta epoko estas en nigrablanko. Ĉi tiuj fotoj montras la gaskamerojn kaj amasojn da kadavroj. La lasta parto de la filmo montras la malkovron de la abomenaĵoj, la ekstermprocezo estas rivelita kaj multaj fotoj de la liberigantoj de la koncentrejoj estas montritaj kune kun fotoj de la ejoj kiel ili aperis en 1955.

Produktado redakti

En novembro 1954, proksimume jardekon post la venko super Naziismo, ekspozicio nomita Resistance, Liberation, Deportation (Rezistado, deportado kaj liberigo de Francio) estis okazigita en la Nacia Pedagogia Instituto en Parizo. De ĉi tiu ekspozicio kreskis la ideo produkti dokumentan filmon pri la temo. La Comité d'histoire de la Deuxième Guerre mondiale (Franca historia komisiono por esplorado de la historio de la Dua Mondmilito), turnis sin al Alain Resnais kun peto fari filmon pri la holokaŭsto kaj la koncentrejoj.

"La genocido de la judoj estis traktita en franca memoro kiel pli de flanka afero - io kio estis ĉiukaze supozeble afero por la judoj mem kaj ne por la plimulto de la socio. La ekspoziciantoj eble deziris sciencan objektivecon anstataŭe de la heroeco favorata de la asocio de deportitoj... sed tamen la holokaŭsto restis blinda punkto eĉ por ili."

La scenaro de la filmo estis verkita kune fare de Resnais kun la verkisto Jean Cayrol, survivante mem de la koncentrejoj, kaj la muziko akompananta la filmon estas de Hanns Eisler, kiu elmigris el Germanio kiam Hitler venis al potenco. Resnais kaj Cayrol havis multe da malfacileco farante la filmon, pro ĝia malfacila enhavo. Por priskribi la malfacilegan vivon kaj suferon en la koncentrejoj, Resnais devis uzi ankoraŭ fotojn, kiujn li trovis en la diversaj arkivoj kaj li povis movi ilin sur la ekrano kvazaŭ ili estus movaj bildoj. La redakta laboro farita sur la fotoj estas kompleksa kaj preskaŭ nevidebla.

En la dua duono de la 1950-aj jaroj, la franca cenzuro postulis tranĉi tri sekundojn de la filmo, en kiuj videblas bildo de vizieroĉapo de franca policano en la transitkoncentrejo Pithiviers en Francio. Krome, la germana ambasado en Francio provis malhelpi la filmon eniri la Festivalon de Cannes kaj la reĝisoro devis fari ŝanĝojn. Nur en la naŭdekaj jaroj montriĝis en Francio ekspozicio de fotoj el tiu ĉi koncentrejo, kiun estis zorge gardita de la franca polico [1].

Nomo redakti

Resnais elektis nomi sian filmon Nuit et Brouillard ("Nokto kaj Nebulo"), la franca traduko de Nacht und Nebel. La reĝisoro lasis la nomon de la filmo kiel simbolo de la samnomita ordono kiu estis eldonita la 9-an de decembro 1941 kaj estis celita krei timegon kaj malkuraĝigi tiujn kiuj kontraŭbatalas la okupacintan nazian reĝimon. Kaptitoj laŭ tiu ĉi ordono, kiuj portis la markon NN sur la dorso en la koncentrejoj, devis esti ekzekutitaj kiel eble plej rapide kaj tute sekrete. Por Alain Resnais, la esprimo "nokto kaj nebulo" estas tute ampleksa esprimo por la holokaŭsto-periodo, karakterizita per mallumo kaj malgajo kiuj malsupreniris Eŭropon damaĝante homon, tiu kiu ajn li estas.

La filmo daŭre estas konsiderata ĉefverko en la kampo de dokumenta kino kaj daŭre ricevas multajn laŭdojn.

Mi ne volis fari filmon kiu dirus al homoj "ne forgesu" - tio ne aparte interesis min - sed artaĵon kiu diras: "Provu kompreni kial ĉio ĉi okazis. Ne atendu, ke ĝi denove okazos por interesiĝi pri la temo".

Fontoj redakti

  • Eisler, Hanns. (2014) Hanns Eisler Complete Edition, VI, Film Music 23. Wiesbaden: Breitkopf & Härtel.
  • Lindeperg, Sylvie. (2007) Nuit et brouillard' un film dans l'histoire. Paris: Éditions Odile Jacob. ISBN 978-2-7381-1868-4.


Por plia legado redakti

  • Lawson, Matt (2015), "Towards a Critical Understanding of Representational and Semantic Issues within Hanns Eisler’s Score for Nuit et Brouillard", Music and Genocide, Frankfurt am Main, Berlin, Bern, Bruxelles, New York, Oxford, Wien: Peter Lang, pp. 171–188, (ISBN 9783631660034) 
  • Cayrol, Jean (1962), "Night and Fog (Nuit et Brouillard): The script for Alain Resnais' film", in Hughes, Roger, Film: Book 2: Films of Peace and War, New York: Grove Press, pp. 234–255 
  • Raskin, Richard. (1987) Alain Resnais's Nuit et Brouillard: On the Making, Reception and Functions of a Major Documentary Film, Including a New Interview with Alain Resnais and the Original Shooting Script. Aarhus: Aarhus University Press. ISBN 9788772881003.
  • Hebard, Andrew (Spring–Summer 1997), "Disruptive Histories: Toward a Radical Politics of Remembrance in Alain Resnais's Night and Fog", New German Critique 71, Memories of Germany (71): 87–113, doi:10.2307/488560 
  • Delage, Christian; Guigueno, Vincent (2004), "Les contraintes d'une expérience collective : Nuit et Brouillard", L'Historien et le film', Paris: Gallimard, pp. 59–78, (ISBN 9782070417032) 
  • Lindeperg, Sylvie (2014), "Night and Fog: a Film in History", Visible Evidence (Minneapolis: University of Minnesota Press) 28, (ISBN 9780816679911) 
  • Lebovic, Nitzan (2006), "An Absence with Traces: The Reception of Nuit et Brouillard in Israel", in van der Knaap, Ewout, Uncovering the Holocaust: The International Reception of Night and Fog, London: Wallflower Press, pp. 86–105, (ISBN 9781904764649) 

Referencoj redakti

  1. Knaap 2006, pg. 35

Eksteraj ligiloj redakti