Oświęcim

(Alidirektita el Oświęcim (urbo))

Ĉi tiu artikolo ne rilatas al Aŭŝvico (koncentreja komplekso) kaj ekstermejo.


Oświęcim
germane: Auschwitz, jide: אָשפּיצין Oshpitsin, ĉeĥe: Osvětim, cigane: Aušvica, ruse: Освенцим
urbo
Kastelo en Oświęcim
Flago
Oficiala nomo: Oświęcim
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Malgrandpollanda Provinco
Distrikto Distrikto Oświęcimski
Komunumo Komunumo Oświęcim (urbo tipo)
Konata loko Auschwitz-Birkenau koncentrejo
Riveroj Vistulo, Soła
Situo Oświęcim
 - alteco 230 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 00″ N 19° 14′ 00″ O / 50.05000 °N, 19.23333 °O / 50.05000; 19.23333 (mapo)
Areo 30,3 km² (3 030 ha)
Loĝantaro 40 520 (2008)
Denseco 1 337,29 loĝ./km²
Fondo 12-a jarcento
Urbestro Janusz Andrzej Marszałek
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 32-600, 32-601, 32-602, 32-603, 32-606, 32-610
Telefona antaŭkodo +48 033
Aŭtokodoj KOS
TERYT 2121513011
Adreso de ofico ul. Zaborska 2
32-600 Oświęcim
Retpoŝto al ofico um@um.oswiecim.pl
Telefono de ofico 33 842-27-66
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Oświęcim
Retpaĝo: www.um.oswiecim.pl

Oświęcim ([ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm]; esperantigi: Osviecimo) estas urbo en la Pollando en provinco Malgrandopolio (Małopolskie) ĉe rivero Soła. Ĝi apartenas al komunumo Oświęcim en distrikto Oświęcimski. Ĝi havas ĉirkaŭ 41.000 loĝantojn, areon de 30,2 km² kaj situas 254 m super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 50 km okcidente de Krakovo.

En la mezepoko ĝi estis ĉefurbo de la duklando Aŭŝvico, unu el la sileziaj princlandoj.

La nomo de la urbo fifamiĝis pro la apuda koncentreja komplekso Aŭŝvico, nomita de germanaj nazioj laŭ la germana nomo de la urbo, Auschwitz. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo kaj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Ĉefa enirejo en la nazian koncentrejon; nun muzeo

Muzeo redakti

Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim (pole: Państwowe Muzeum Auschwitz-Birkenau w Oświęcimiu) estas muzeo kreita en 1947 fare de estintaj malliberuloj de la koncentrejo Aŭŝvico cele de konservo "por ĉiam" de postrestaĵoj de la estinta nazia koncentrejo kaj ekstermejo Auschwitz-Birkenau. Ĉefa kreinto kaj direktoro estis Kazimierz Smoleń, estinta malliberulo, diplomito de Katolika Universitato de Lublin.

Ĝemelecoj redakti

La urbo havas ĝemelecon kun

Konataj urbanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti