Noflen BE

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Oberdörfli)
- La mallongigo BE en Noflen BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Noflen.


Noflen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Noflen
Blazono de Noflen
Blazono de Noflen
Blazono de Noflen
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 48′ 27″ N 7° 32′ 32″ O / 46.80750 °N, 7.54222 °O / 46.80750; 7.54222 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 27″ N 7° 32′ 32″ O / 46.80750 °N, 7.54222 °O / 46.80750; 7.54222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 256
Areo 2,72 km²
Alteco 630 m super marnivelo
Poŝtkodo 3116
Komunumkodo 0878
Mapo de Noflen
Mapo de Noflen
Mapo de Noflen
vdr

Geografio redakti

Noflen situas en la Svisa Mezlando proksimume 8 kilometrojn nordokcidente de Thun kaj 20 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno sur la akvodislimo inter la valoj de Gürbe en okcidento kaj de Aro en oriento. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Oberdörfli (sur alteco de 630 m s.m. en nordo de la komunumo), Noflen (sur alteco de 657 m s.m. en la centro de la komunumo) Unterdörfli (sur alteco de 615 m s.m. sude de Noflen) kaj Stoffelsrüti (sur alteco de 580 m s.m. tute en la sudo de la komunumo) kaj diversaj biengrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,72 km², de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 80,6% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Noflen limas en nordo al Kirchdorf, en oriento al Kienersrüti, en sudsudoriento al Uetendorf, en sudo al Seftigen, kaj en okcidento al Burgistein.

Trafiko redakti

Noflen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la vojo 1227 de Gerzensee al Seftigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas 7 kilometrojn sudoriente en Thun. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Noflen datiĝas el la jaro 1250 kiel Novelon. Dum mezepoko Noflen apartenis al diversaj senjoroj kaj ekzelziaj institucioj. Post la reformacio en 1528 ĝi estis integrita al la urba tribunalo de Berno, kiu ĝi atribuis en la jaro 1533 al la tibunaldistrikto Gelterfingen, kiu ek de la 18-a jarcento fariĝis la tribunala distrikto Mühledorf interne de la Kampartribunalo Seftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Seftigen. En la jaro 1948 la vilaĝeto Stoffelsrüti, kiu antaŭe estis eksklavo de Jaberg estis atribuita al la komunumo Noflen. En la jaro 2010 la distrikto Seftigen estis dissolvita kaj Noflen atribuita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti