Observatorio de Tejdo

Observatorio en Hispanio
(Alidirektita el Observatorio del Teide)

La Observatorio de Tejdo, ankaŭ konata kiel Observatorio de Izaña estas astronomia observatorio fondita la 1964 en la Nacia Parko de Teide, insulo Tenerifo, (Kanarioj, Hispanio) proksime de la monto Tejdo. La observatorio estas operaciata de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj (Instituto de Astrofísica de Canarias aŭ IAC) kaj, kune kun la Observatorio de Roque de los Muchachos, formas la Eŭropan nordan observatorion. Ĝia MPC kodo estas 954.[1] Ĝi estas rigardita de la internacia scienca komunumo kiel unu el plej gravaj astronomiaj observatorioj en la mondo.

Observatorio de Tejdo
Observatorio
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Tejdo. En fono, la vulkano Tejdo
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Tejdo. En fono, la vulkano Tejdo
Kelkaj el la teleskopoj de la Observatorio de Tejdo. En fono, la vulkano Tejdo
steloobservatorio [+]

Oficiala nomo: Observatorio del Teide

Lando Hispanio
MunicipoTenerifo

Supermara alteco2 390 msnm
Koordinatoj28° 18′ 0″ N, 16° 30′ 35″ U (mapo)28.3-16.509722222222Koordinatoj: 28° 18′ 0″ N, 16° 30′ 35″ U (mapo)

Estiĝo1964
Posedanto de la lokoInstituto de Astrofiziko de Kanarioj

Observatorio de Tejdo (Afriko)
Observatorio de Tejdo (Afriko)
DEC
Observatorio de Tejdo
Observatorio de Tejdo
Situo de la observatorio rilate al Afriko

Observatorio de Tejdo (Tero)
Observatorio de Tejdo (Tero)
Situo de Kanarioj enkadre de Hispanio

Observatorio de Tejdo (Kanariaj insuloj)
Observatorio de Tejdo (Kanariaj insuloj)
DEC
Observatorio de Tejdo
Observatorio de Tejdo
Situo de la observatorio en Kanariaj insuloj

Vikimedia Komunejo:  Teide Observatory [+]
Retpaĝaro: https://www.iac.es/es/observatorios-de-canarias/observatorio-del-teide
vdr

Historio redakti

La observatorio estis fondita en 1959, la unua teleskopo estis instalita tie en 1964. Komence ligita al la Universitato La Laguna, la observatorio fariĝis dependa de la Instituto de Astrofiziko de Kanarioj de ties kreo en 1975 kaj internaciiĝis en 1979 kun interkonsentoj de kunlaboro inter pluraj landoj. En 1985 estis inaŭguritaj la instalaĵoj de la IAC, inklude la Observatorio de Tejdo. De tiam, pluraj teleskopoj de diversaj landoj estis tie instalitaj, kiel la IAC-80,[2] unua teleskopo tute disvolvita kaj konstruita en Hispanio en la laboratorio de IAC en La Laguna.

Tiu observatorio ĉefe utilas por la observo de la Suno, kvankam ĝi ankaŭ ricevis aliajn uzojn.

Klimato redakti

La kvalito de la ĉielo de la insuloj Kanarioj, kaj precipe de Tenerifo, faras, ke la Observatorio de Tejdo estas unu el plej bonaj lokoj por observi la Universon : la tavolo da nuboj formiĝas sube de la observatorio kaj malhelpas la efikon de la luma poluo. Nune, la Observatorioj de Tejdo, de Roque de los Muchachos, de Mauna Kea, de La Silla kaj de Cerro Paranal estas la referencaj observatorioj por la instalado de estontaj teleskopoj.

La klimato de la Observatorio de Tejdo estas ĉefe determinata de la alto kaj de la latitudo proksime de la tropikoj. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, la klimato de la observatorio estas de tipo Csb (mediteranea kun mildaj someroj).[3][4]

La averaĝa temperaturo en la stacio de Izaña (Centro de Investigación Atmosférica de Izaña) estas 10,2 °C. La vintroj estas malvarmaj kun averaĝoj de 4,3 °C en januaro, oftaj frostoj kaj kun po 10 neĝfaloj ĉiu jaro. La someroj estas mildaj kun averaĝoj de 18,5 °C en julio kaj maksimumoj de 23 °C. Tiel, la jara amplitudo de temperaturo estas 14,2 °C, tiu estas granda rilate al la areoj de pli malgranda alto de Tenerifo. La taga amplitudo de temperaturo estas 7,7 °C. La jara precipitado estas po iomete malpi ol 400 mm, la plejparto de la precipitadoj koncentriĝas inter oktobro kaj marto kun tre seka somero kaj precipitadoj preskaŭ nulaj en junio kaj junio. Pro la alto, la klimato en la areo ĉirkaŭ la stacio estas treege seka dum plejparto el la jaro. Tio, kombinata kun la pura aero de la supera troposfero faras, ke la situejo estas de granda scienca intereso.

Instalaĵoj redakti

La observatorio havas centron de akcepto por la scienca diskonigo kaj loĝejon por la scienca kaj teknika personaro.

Teleskopoj redakti

Sunaj teleskopoj redakti

Noktaj teleskopoj redakti

Suna Laboratorio redakti

Tiu aro da instrumentoj dediĉitaj al la studo pri la internaĵo de la Suno arigas 7 instrumentojn aŭ projektojn de institucoj el Britio, Usono, Francio kaj Tajvano, krom EKA kaj IAC. Inter tiuj instrumentoj estas la spektrofotometroj MARK-I , IRIS-T, ECHO, la fotometro de alta distingivo TON kaj la rapidmezurilo de Fourier GONG.

Kosma fona radiado redakti

La kosma fona radiado estas la plej malnova radiado, kiun oni povas observi en la Universo. Por studo pri ĝi, la Observatorio de Tejdo havas interferometron de 33 GHz, radioteleskopoj COSMO 10 kaj 15 kaj reto da interferometroj VSA (Very Small Array). En 1994, dank'al la Eksperimento de Tenerifo, estis malkovritaj la tiel nomataj « kosmosomoj », (KOSMOlogiaj Strukturoj de Meza skalo)[8] kiuj estas la orgino de la grandaj strukturoj de la nuna Universo.

Malkovritaj asteroidoj redakti

Minor Planet Center kreditas la Observatorion de Tejdo de la malkovro de 6 asteroidoj inter 1998 kaj 2002 [9] sub la nomo Teide

  Asteroidoj malkovritaj : 6
(79484) 1998 FH3 18-a de marto 1998
(100747) 1998 EO4 3-a de marto 1998
(175732) 1998 EW8 6-a de marto 1998
(219078) 1998 GX 3-a de aprilo 1998
(301883) 1998 EQ9 9-a de marto 1998
(455329) 2002 PO63 12-a de aŭgusto 2002

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatorio del Teide en la hispana Vikipedio.