Oleksandr Olesj

Oleksandr Olesj (ps. de Oleksandr Kandiba) ukraine Олександр Олесь (1878-1944) - ukraina poeto. Naskiĝis en norda Ukrainio, lernis en Ĥarkiva veterinara instituto de, laboris laŭ fako en Ĥarkivo kaj Kievo. En 1907 en Peterburgo aperis la unua poem-kolekto de poeto, kiu famigis lin. Sekvantaj poemaroj estis eldonitaj en 1909, 1911, 1914, 1917. En 1919 la poeto elmigris al Vieno, kie li daŭrigis verkadon. Mortis en Prago.

Oleksandr Olesj
Oles Oleksandr.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1878 (1878-11-23)
en Bilopillia
Morto 22-an de julio 1944 (1944-07-22) (65-jara)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany [#]
Etno Ukrainoj [#]
Lingvoj ukraina lingvo [#]
Profesio
Alia nomo Александр Олесь [#]
Okupo poeto • dramaturgo [#]
Aktivaj jaroj 1906– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Liajn poemojn esperantigis Nadija Hordijenko Andrianova (6), Klara Rabinoviĉ (2), Volodimir Pacjurko (2), Aleksandr Logvin, Andreo Rogov, Jurij Soltykevyĉ, Petro Palivoda.