Péter HORN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Horn Péter estis hungara agronomo, profesoro, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993). Lia patro estis Artúr Horn same akademiano.

Péter Horn
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1942 (1942-01-13) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

Péter Horn [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Horn frekventis universitaton en Gödöllő inter 1961-1965. Li komencis sian karieron en Bábolna, kie li okupiĝis pri bredado de kokinoj. En 1968 li eklaboris en instituto en Gödöllő, poste en ĉeflernejo de Kaposvár. Baldaŭe li estis tie katedrestro, fine rektoro. Li partoprenis en redaktadoj de fakrevuoj kaj li estis deputito parlamenta inter 1975-1990. Li estis gastoprofesoro en Barato, Usono, Suomio, Nov-Zelando. Li okupiĝas precipe pri bredado de kokinoj, porkoj, fiŝoj, cervoj, kolomboj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis memormedalojn kaj premiojn inter 1982-2012.

Verkaro (elekto) redakti

  • Akvarisztika (1970)
  • Haszongalambtenyésztés (1970)
  • Comparative Evaluation of the Hatchability of Single- and Three-way Cross Combinations in Meat Type Fowl (1974)
  • Tyúktenyésztés (1978)
  • Livestock Production in Europe (1982)
  • Handbuch Schweine (1983)
  • Galambtenyésztők kézikönyve (Manlibro de kolombobredistoj), (1989)
  • Állattenyésztés I–III. (1995–2000)

Fontoj redakti