Pêro da Covilhã

PedroPêro da Covilhã (prononco en portugala [ˈpeɾu dɐ kuviˈʎɐ̃]; ĉ. 1460 - post 1526) estis portugala diplomato kaj esploristo.

Pêro da Covilhã
Pêro da Covilhã - Padrão dos Descobrimentos.png
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1450 (1450-01-01)
en Covilhã
Morto 1-an de januaro 1530 (1530-01-01) (80-jara)
en Etiopio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • diplomato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Tiu mapo montras la veturon de la esploristoj Pêro da Covilhã kaj Afonso de Paiva; la verda vojo indikas la itineron kunan; la oranĝa, la itineron de la unua; la blua la itineron de la dua (necerte). Nigre videblas la marvojo al Hindio, farita kelkajn jarojn poste fare de Vasco da Gama.
Pêro da Covilhã sur la Monumento al Malkovroj en Lisbono

BiografioRedakti

Li estis indiĝena de Covilhã en Beira. Dekomence li estis iranta al Kastilio kaj eniris en la servon de Don Juan de Guzmán, frato de Enrique de Guzmán, 2a Duko de Medina Sidonia. Poste, kiam eksplodis milito inter Kastilio kaj Portugalio, li revenis al sia lando, kaj ligiĝis, unue kiel servisto, poste kiel senjoro, al Afonso la 5-a kaj al sia sukcedanto Johano la 2-a . La nova reĝo murdis per sia propra mano en 1483 la dukon de Bragança — post kapto de leteroj kun la reĝino Isabel de Kastilio en kiu li bedaŭris sian situacion kaj instigis konspiron —, kaj li nomumis Pêro kiel esploristo pri la konspirantaj nobeloj. Pêro sukcesis identigi D. Diogo, duko de Viseu, bofrato de la reĝo, kaj D. Garcia de Meneses, episkopo de Évora. Johano la 2-a ponardis murde per propraj manoj sian bofraton, altirita al Palmela, en 1484; la episkopo estis venenigita enprizone. Por tiu esplorado ŝajne Pêro veturis al Sevilo, kien estis venintaj por rifuĝo nombraj portugaloj partianoj de la familio Bragança.[1]

La reĝo deziris pluigi la laboron iniciatita de la infanto Henriko la Navigisto por esplorveturoj kaj elektis denove Pêro da Covilhã kiel ambasadoro por klopodi pactraktatojn kun la berberoj de Magrebo (kiel la reĝoj de Fez kaj de Tlemecen), kun kiuj li interkonsentis kombinon de klopodoj por la marveturado.

Veturado OrientenRedakti

En 1487, la reĝo Johano la 2-a sendis lin, kun Afonso de Paiva, serĉe de informo pri la mita regno de la Pastro Johano kaj pri la vojo al Hindio. Maskitaj kiel komercistoj kaj trejnitaj de reĝaj kosmografoj kaj de la rabeno de Beja, ili eliris ĉevalrajde el la 7a de majo de Santarém (kie tiam estis la Kortego), okcidenten al Valencio kaj poste al Barcelono, kien ili alvenis la 14an de junio. El tie perŝipe ili alvenis al Napolo, kaj de tie al la grekaj insuloj. Ili elŝipiĝis en Rodoso, kiu tiam apartenis al la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kaj tie ili ripozis ĉe portugalaj monaĥoj.

Rodoso estis la lasta tero de kristanoj kie ili estos. El tie ili iris al Aleksandrio, en Egipto, jam tero de islamanoj, kie ili akiris kelkajn varojn por kredindigi sian maskon de komercistoj. Ili nalsaniĝis kaj preskaŭ mortis. El Naib, oficiro de la Sultano, konfiskis iliajn varojn, kredante ilin mortontaj kaj senfilaj; rekuperitaj, ili ankaŭ rekuperis la valoron de la varoj. El tie ili klopodis sekvi la vojon de la spickomerco, sed en kontraŭa direkto: ĉevalrajdis al la mediteranea havenurbo Rozeto kaj de tie, perŝipe al Kairo. Poste ili aliĝis al karavano kiu trapasinte la dezerton ĉe la orienta bordo de la Ruĝa Maro, estis trapasonta Arabion, al Adeno, marborde de la Hinda Oceano. Ili trapasis Suezon, El Tor, la dezerton de la duoninsulo Sinajo, kaj la gravajn islamreligiajn urbojn Medino kaj Mekko, kie ili devis agadi kiel islamanoj por plue kredindigi sian maskon de islamaj komercistoj anstataŭ sian veran spionan identecon.

Ili alvenis al Adeno en 1488, kaj tie ili separiĝis, rendevuinte en Kairo por la komenco de 1491. Afonso de Paiva iris al Etiopio serĉe de la regno de la Pastro Johano kaj Pêro da Covilhã veturis al Hindio. Pêro alvenis en novembro 1488 al la urbo Kalikuto, unu de la plej malgrandaj regnoj de la teritorioj de la aktuala Hindio. Tie li konis komerciston kiu informis al li pri la itinero de la spickomerco — kun indikoj pri la ekzisto de la insulo Srilanko, de kie venis la cinamo, kaj de Malajzio, de kie alvenis la miristiko — kaj pri la grava rolo de Kalikuto en la tuta procezo: estis tie kien venas la spicoj, pretaj por enŝipiĝi en direkto al la Ruĝa Maro (kaj fine por Venecio). Por plej bone koni la komercan reton, Pêro vizitis Kannuron, Goaon kaj Ormuzon, en la Malabara marbordo, konfirmante, ke la komerca movado estis tie fakte pli malalta ol tiu de Kalikuto.

En decembro 1489 Pêro eliris de Ormuz al la orienta marbordo de Afriko. Li vizitis Malindi, Kilwa Kisiwani, Mozambikon kaj, finfine, Sofala, kaj li notis pri la stacioj de la araboj kiujn li trafis. Pêro registris, ke post la preteriro de la pinto de Afriko, alveninte al Sofala kaj Malindi oni povas poste facile alveni al Kalikuto, jam en Hindio. Pro tiu informo oni supozas, ke Vasco da Gama decidis jam en sia pionira marveturo al Hindio en 1498, trapasi la Hindan Oceanon rekte al Kalikuto.

La 30an de januaro 1491, Pêro venis al la pordoj de Kairo, laŭ la interkonsentita rendevuo, kaj anstataŭ Afonso de Paiva, li renkontiĝis kun la rabeno Abraham (rabeno de Beja) kaj kun alia juda portugalo, José de Lamego, kiu informis al li ke Afonso de Paiva estis ĵus mortinta pro pesto, kaj ne povis rakonti la rezulton de siaj veturoj; kaj pri la malkovroj fare de Bartolomeu Dias, kiu jam preteriris la kabon de la Ŝtormoj (nun renomita Kabo de Bona Espero). Sed la reĝo Johano la 2-a estis petinta al la rabeno Abraham konfirmon pri la gravo de Ormuz, laŭ informoj de José Lamego, kiu ne sciis, ke la grava urbo estas Kalikuto, kaj ne Ormuz.

Pro tio Pêro verkis raporton al la reĝo, transdonota de José Lamego, kaj foriris denove al Ormuz kun la rabeno. Tie Pêro da Covilhã lasis la rabenon kaj iris denove al Adeno por serĉi informojn pri la Pastro Johano, ĉar Afonso de Paiva ne estis povinta komuniki ilin. El tie li elŝipiĝis al Zeila, pli suden, jam en la marbordo de Etiopio.

En EtiopioRedakti

Riĉa kaj bone akceptita de la imperiestro Aleksandre, posteulo de la Pastro Johano, Pêro konstatis, ke la mita regno estis nur malriĉa popolo kiu baraktis eviti konkeron fare de siaj multaj islamaj najbaroj, kaj ke tute ne estas valora por Portugalio, sed male devus esti helpita kontraŭ nekristanoj. Li devis resti tie kaj ricevis terojn el la reĝo. Post la morto de tiu en 1508, Pêro da Covilhã restis kiel reĝa konsilisto de la nova reĝino Helena. Je lia indiko la reĝino sendis la ambasadoron Mateus de Etiopio al Lisbono (1512-14), kaj tiu revenis nur en 1520 akompanata de du portugalaj monaĥoj (unu el tiuj Francisco Álvares), kaj per kiuj Pêro da Covilhã konos la morton de la reĝo Johano, la ascendon de Dom Manuel, kaj la sukcesojn de Vasco da Gama kaj Pedro Alvares Cabral. Dume li ricevis la viziton de kelkaj aliaj portugaloj al kiuj li havigis gravajn informojn, kiel en 1521, al la ambasadoro Dom Rodrigo de Lima. La rakonto pri liaj veturoj estis transdonita al la pastro Francisco Álvares fare de la propra Pêro da Covilhã, kaj la patro post sia reveno al Lisbono en 1526 aŭ 1527, aligis ĝin al la rakonto de sia propra veturo, nome Verdadeira Informação das Terras do Preste João das Índias, Segundo Vio e Escreveo ho Padre Alvarez Capellã del Rey Nosso Senhor, kiu estis eldonita en Lisbono en 1540.

NotojRedakti

  1. Gil, Juan (2009). El exilio portugués en Sevilla de los Braganza a Magallanes. Fundación Cajasol. ISBN 9788484553038., pp.222-223.

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

  • Francisco Alvarez, "Chapter CIV: How Pero de Covilham, a Portuguese, is in the country of the Prester, and how came here, and why he was sent", The Prester John of the Indies (Cambridge, Hakluyt Society, 1961), pp. 369–376.