Píšť (distrikto Opava)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Píšť

Píšť (legu: Piŝtj) (pole Piszcz, germane Sandau) estas vilaĝo de Hluĉinio en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 094 loĝantoj (2023).

Píšť
germane Pyschcz (ĝis 1938), germane Sandau (post 1938), pole Piszcz
municipo
Preĝejo de sankta Laŭrenco, paroĥo kaj sunhorloĝo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Píšť
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Hlučín
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Prusio, Supra Silezio
Parto de Hluĉinio
Montaro Opava montetaro
Najbaras kun Owsiszcze Pollando
Memorindaĵoj Sunhorloĝo
Situo Píšť
 - alteco 213 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 43″ N 18° 11′ 37″ O / 49.97861 °N, 18.19361 °O / 49.97861; 18.19361 (mapo)
Katastro 15,68 km² (1 568 ha) Píšť
Loĝantaro 2 094 (2023)
Denseco 133,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1228
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 18
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 509647
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Píšť (Opava District)
Retpaĝo: www.pist.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Píšť sur bildkarto el la jaro 1920

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vřesina, Závada, Chuchelná, Bělá kaj Hať.

Historio redakti

La unua skribmencio pri ekzistado de la vilaĝo devenas el la jaro 1228, kiam reĝo Přemysl Otakar la 2-a donacis ĝin al velehrada monaĥejo. Nomo Piscz troviĝas ankaŭ inter vilaĝoj, konfirmitaj al tiu ĉi monaĥejo per papa dokumento de Inocento la 4-a el la jaro 1250. La vilaĝo estis kolonigita plejparte per slava loĝantaro kaj ties devena nomo sonis Piesch. La velehrada monaĥejo administris la vilaĝon ĝis la jaro 1439. En la jaro 1467 Píšť havis jam 2 muelejojn. Ekde la jaro 1518 la vilaĝo estas indikata kiel apartenanta al sinjorujo de Hlučín. En la jaro 1520 Bernard el Zvole alaĉetis en Píšť pluajn posedaĵojn kaj la vilaĝo apartenis ekde tiu tempo al Hlučín, nome ĝis la jaro 1625, kiam Václav el Vrbno vendis ĝin kun vilaĝo Owsiszcze al Bernard Lichnovský el Voštice. Dum la tridekjara milito la vilaĝo tre suferis kaj ĝi estis grandparte detruita. Bernard Lichnovský mortis en 1635 kaj la vilaĝon heredis lia filo Václav. Post lia morto transprenis, preskaŭ tute prirabita, ĝin Jiří Lichnovský. Li mortis en 1655 kaj ekde la jaro 1660 la vilaĝo apartenis al Chuchelná, parton de la vilaĝo proprumis Karel Max Lichnovský kaj pluan parton Jan František Lichnovský.

En la jaro 1721 estas menciata en Píšť ligna evangelia preĝejo. Tiutempe estis ĉi tie 4 muelejoj, 1 sinjora bieno, 1 gastejo, 2 fiŝlagoj kaj mastrumis ĉi tie 34 kamparanoj kaj 24 ĝardenistoj. En la jaro 1784 la vilaĝo havis 390 loĝantojn de katolika konfesio, kies patrujlingvo estis plu moravia lingvo. Nombro de loĝantoj kreskis kaj en la jaro 1843 jam ĉi tie vivis 885 homoj. Estas verŝajne, ke grek-katolikan paroĥejon fondis en la vilaĝo monaĥoj de la velehrada monaĥejo, al kiu ĝis la jaro 1439 la vilaĝo apartenis. Sed ekde la 16-a jarcento la vilaĝo estis evangelia.

En la jaro 1743 ĉi tie estis konstruita por kostoj de Bernard Lichnovský nova preĝejo, inicita al sankta Laŭrenco, nome sur fundamentoj de la malnova preĝejo.

En la jaro 1797 en la vilaĝo estiĝis paroĥeja lernejo. Nova lernejkonstruaĵo estis konstruita en la jaro 1838. Al la lernejo en Píšť tiam aliĝis ankaŭ vilaĝoj Bolesław (ĝis 1841) kaj Owsiszcze (ĝis 1865).

En la jaro 1905 okazis en Prusio popolnombrado kaj en Píšť tiutempe loĝis 1567 loĝantoj. En la jaro 1910 la vilaĝo estis alinomita al Sandau, sed la nomo ne enhejmiĝis inter la loĝantoj.

Dum la unua mondmilito falis en batalfrontoj 45 lokaj loĝantoj.

Al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio la vilaĝo estis aligita pro decido de administra dislimiga komisiono el la 14-a de marto de 1923 en urbo Ostrava. Tiutempe la vilaĝo havis 1820 loĝantojn kaj ĝi uzis nomon Píšť. En la jaro 1926 estis en la vilaĝo poŝto, ĝendarmejo kaj financa limregiona gardistaro. Ekde la 21-a de aprilo de 1927 estis enfunkciigita privata aŭtobusa transporto ĝis urbo Opava.

La 8-an de oktobro de 1938 Píšť estis surbaze de munkena interkonsento aneksita de germana armeo kaj ĝi fariĝis parto de Tria regno sub nomo Sandau. La viroj devis deve soldatiĝi en la germana armeo. Tiutempe vivis en la vilaĝo 1588 loĝantoj. La instruado en la lernejoj estis limigita kaj ekde Kristnasko de la jaro 1944 oni ĉi tie ne instruis entute, ĉar la konstruaĵoj estis okupitaj de la gemana armeo unue kiel kazerno, pli poste kiel armea lazareto.

Antaŭ alveno de batalfronto plimulto da loĝantoj estis elpelita, multe da konstruaĵoj estis pro militaj operacoj difektita aŭ tute detruita. En batalfrontoj dum la dua mondmilito falis 147 viroj el la vilaĝo. Soveta armeo venis en la vilaĝon la 20-an de aprilo de 1945. Dum la jaroj 19451946 estis forŝovita el la vilaĝo 14 familioj, sume 52 personoj.

Píšť situas en valo de montetarregiono, kies katastro norde tuŝas de ŝtatlimo al Pollando, sude ĝi estas ŝirmata per arbaroj. Kvanto de arbaroj, la ondiĝinta pejzaĝo kaj pentrindeco donas multajn okazojn por sportado kaj turismo. En la vilaĝo estas nacia limpasejo kun seninterrompa trafiko Píšť – Owsiszcze en Pollando. La vilaĝo najbaras kun limregiona komunumo Krzyżanowice en pola flanko, kun kiu ĝi aktive kunlaboras.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 270
18801 378
18901 503
19001 565
19101 629
19211 761
JaroLoĝantoj
19301 689
19501 693
19612 029
19702 075
19802 097
19912 094
JaroLoĝantoj
20012 097
20142 104
20162 115
20172 138
20182 128
20192 114
JaroLoĝantoj
20202 110
20212 011
20222 078
20232 094

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo de sankta Laŭrenco – mariana pilgrima loko, en kiu estas adorata bildo de Virgulino Mario kun papaj kronetoj. La bildo estas proksimume 280 jarojn malnova. La preĝejo estis konstruita en la jaro 1743. Ĉi tie konserviĝis barokaj statuoj kaj kolektaĵo de kvin bildoj el la jaro 1784. En la areo de la pilgrima loko troviĝas ekstera krucvojo kun ceramikaj reliefoj kaj kopiaĵo de lurda kaverno.

Kapelo de sankta Johano Nepomuka (protektata kulturmemorigaĵo) estas unika okedra kapelo el fino de la 19-a jarcento.

Sunhorloĝo redakti

Suna parka horloĝo troviĝas en najbareco de preĝejo de sankta Laŭrenco. En tempo de sia estiĝo, en julio de 2005, ĝi estis la plej granda sunhorloĝo de tiu ĉi farigo en Eŭropo. Temas pri unua sunhorloĝo en Eŭropo, tra kiu trairas ŝoseo! Ĝi estas konstruita tiel, ke ĝi montru astronomian tempon en la vilaĝo. Dominaĵo de la horloĝo estas blazona marko de senjoroj el Zvole, posedantoj de municipo Píšť en la 16-a jarcento, kiu estas en formo de lilio. La horloĝo havas dimension 16×47 m. La longo de poloso estas estiminda 3,5 m. La horloĝo estas de horizontala tipo, kun azimuto de muro al sudo. La ciferplato estas astronomi-horloĝa, kreita de numeraloj en amplekso VI – XII – XVIII horoj.

Vidu ankaŭ redakti