P. D. James
Phyllis Dorothy JAMES, Baronino Jakobo de Holland Park, OBE, FRSA, FRSL (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1920 en Oksfordo, Oxfordshire, Anglio; mortis la 27-an de novembro 2014 samloke), estis brita krimverkisto [1]. Ŝi estas unu el la krimverkistoj kiuj ankaŭ havis profesian ligon al policlaboro, ĉar ŝi laboris de 1968 ĝis 1980 por sekcio de la Brita Enlanda Ministerio kiu respondecis pri policlaboro [2]. Ĝia ĉefa protagonisto estas Adam Dalgliesh, detektivo ĉe Scotland Yard kun inklino al poezio. Ŝi faris sian debuton en 1962 kun la krimromano Cover Her Face (Kovru ŝian vizaĝon), kio estis la unua Dalgliesh-romano. Poste, en An Unsuitable Job for a Woman en 1972, ŝi ankaŭ prezentis la inan privatan detektivon Cordelia Gray. La romano Innocent Blood (Senkulpa Sango, publikigita en 1980) markis ŝian internacian sukceson. En 1980 ŝi iĝis plentempa verkistino.
P. D. James | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
P. D. James | |||||
Naskonomo | Phyllis Dorohy James | ||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1920 en Oksfordo | ||||
Morto | 27-an de novembro 2014 (94-jaraĝa) en Oksfordo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Suffolk • Notting Hill Gate vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Long Road Sixth Form College vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Sydney Victor James vd | ||||
Patrino | Dorothy Amelia Hone vd | ||||
Edz(in)o | Connor Bantry White vd | ||||
Infanoj | Clare Bantry White • Jane Bantry White vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | P. D. James vd | ||||
Okupo | verkisto • politikisto • romanisto • sciencfikcia verkisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Cover Her Face vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ multaj kritikistoj, kulpo kaj repaciĝo estas la ĉeftemoj kiuj karakterizas ŝiajn romanojn. Ŝiaj suspensromanoj ankaŭ formis la bazon por pluraj televidserioj.
En 1983 ŝi estis akceptita al la Ordeno de la Brita imperio fare de la reĝino, kaj en 1991 ŝi estis farita dumviva kunulo kiel "Baronino Jakobo de Holland Park" en Southwold en la Distrikto de Suffolk kaj tiel igita membro de la Lordĉambro. Ŝi ricevis plurajn premiojn pro sia literatura verko [3].
Verkaro redakti
Krom se alie dirite, la libroj estas krimromanoj.
Serio Adam Dalgliesh redakti
- Cover Her Face (1962)
- A Mind to Murder (1963)
- Unnatural Causes (1967)
- Shroud for a Nightingale (1971)
- The Black Tower (1975)
- Death of an Expert Witness (1977)
- A Taste for Death (1985)
- Devices and Desires (1990)
- Original Sin (1994)
- A Certain Justice (1997)
- Death in Holy Orders (2001)
- The Murder Room (2003)
- The Lighthouse (2005)
- The Private Patient (2008) [4]
Serio Cordelia Gray redakti
- An Unsuitable Job for a Woman (1972)
- The Skull Beneath the Skin (1982)
Aliaj redakti
- The Maul and the Pear Tree: The Ratcliffe Highway Murders, 1811, kun Thomas A. Critchley (1971)
- Innocent Blood (1980)
- The Children of Men (1992) - distopio
- Time to Be in Earnest (2000) aŭtobiografio.
- Death Comes to Pemberley (2011)
Televidproduktaĵoj redakti
Multaj el la libroj pri Adam Dalgliesh estis igitaj pluraj mini-serioj kaj televidfilmoj. La unua venis en 1983 kun Roy Marsden en la rolo de Adam Dalgliesh, kaj poste du venis kun Martin Shaw. La serioj kun Roy Marsden estas sendube la plej konataj kaj li ankaŭ estis en la rolo por la plej longa tempo.
Helen Baxendale ĉefrolis en pluraj sezonoj de televidserio bazita sur la du Cordelia Gray libroj.
En 2006, filmadaptigo de Children of Men aperis. Ĝi estis reĝisorita fare de Alfonso Cuarón, kaj ĉefroligis Clive Owen [5] [6].
Referencoj redakti
- ↑ "PD James dead: Remembering the first lady of crime", Express.co.uk, 28 November 2014. (angle)
- ↑ P.D. James: About the Author P.D. James. randomhouse.com.
- ↑ PD James, crime novelist, dies aged 94 (27 November 2014). Alirita 27 November 2014.
- ↑ Sarah Crown (4 November 2011) A life in writing: PD James. The Guardian.
- ↑ Children of Men at IMDB
- ↑ P. D. James Pleased With Film Version of Children of Men. internetwritingjournal.com (8 January 2007). Alirita 20 May 2008.
Eksteraj ligiloj redakti
- Nuntempaj verkistoj de la Brita Konsilio. Alirita la 3an de aŭgusto 2016
- Faber and Faber (UR), eldonisto. Alirita la 15an de septembro 2010
- Random House (US), eldonisto. Alirita15an de septembro 2010
- Penguin Books (UR), eldonisto. Alirita 15an de septembro 2010
- P. D. James ĉe Interreta filma datumbazo (angle)