Malfermi la ĉefan menuon
Sankta Jakobo

La romkatolika paroĥopreĝejo de Villach (germane: Hauptpfarrkirche Villach) estas konsekrita al Jakobo la pli aĝa. La vasta, malfru-gotika halopreĝejo kun okcidenta turo staras en superrega loko ĉe la finaĵo de la ĉefa placo en Villach en Aŭstrujo.

HistorioRedakti

La preĝejo Sankta Jakobo estis unuafoje dokumentata en 1136. Pli aktualaj esploroj mencias du antaŭajn preĝejojn. Tertremo la 25-an de januaro 1348 detruis la preĝejon escepte la turon. La novkonstruo de la preĝejo daŭris pli ol cent jarojn: en 1360/1370 ekestis la ĥorejo, en 1450/1460 la laŭlonga domo. En 1462 palacografino Katarina de Görz donacis la sudan kapelon, en 1482 Georg Leininger la nordorientan ĥorkapelon kaj en 1482/1484 Balthasar de Weißpriach la orgenbalkonon. La volbo de la laŭlonga domo estis novigata post la urbobrulego de 1524 supozeble per maŝo- kaj retoripoj. En 1690 denove tertremo difektis la preĝejon. Post brulego en 1784 oni novkonstruis la ĥorejan volbon. En 1906 la preĝejo ricevis suprenveturejon kun putoniĉo. En 1908 la preĝejo altiĝis al paroĥopreĝejo. En 1944 la Dua Mondmilito detruis la vitralojn el la 16-a jarcento kaj la tegmentojn. Kompletaj riparadoj okazis en 1951 kaj edde 1996 ĝis 1999.

Ĝis 1235/1244 la preĝejo estis propra preĝejo de la ĉefepiskopujo Bamberg kaj ĝis 1514 patroneca paroĥo de Aquileia. En 1514 imperiestro Maksimiliano transdonis la patronecorajton al Sigmund de Dietrichstein. Tiu transcedis en 1526 al la protestanta burĝaro de la rajton vokumi pastron. Daŭris tamen ankoraŭ jardekojn, ĝis kiam elformiĝis la konfesiaj limoj. Ekzemple la katolikaj fratoj Hasenberger donacis la du flankajn portalojn, kaj eĉ en la 1550-aj kaj fruaj 1560-aj jaroj oni celebris katolikajn kaj protestantajn diservojn . Nur sub pastro Karl Fuchs Sankta Jakobo fariĝis nure protestanta preĝejo. Kiam la patriarĥo de Aquileia en 1594 vizitis la preĝejon, li instigis rekatolikigi ĝin. La definitiva rekatolikigo okazis marton de 1600.

KonstruaĵoRedakti

EksteroRedakti

La romanika malsupra etaĝo de la turo estis konstruata post la tertremo de 1348 kiel masonaĵo el tajlitaj naturŝtonoj kun ornamaj murelstaraĵoj. La supran etaĝon detruita de la tertremo el 1690 oni novigis en 1759. La iama preĝejtura kupolo bruldetruiĝis en 1784, kaj oni anstataŭis ĝin de 1845 ĝis 1847 per oklatera surmetaĵo pinta kasko laŭ gotikaj formoj. Per siaj 94 metroj ĝi estas la plej alta turo en Karintio. Rondangula, malfrugotika portalo ĉe la orienta flanko kondukas al la tura suprenirejo. En la turĉambro loĝis ĝis post la Dua Mondmilito turgardisto. Nun dum la varmaj sezonoj ĝi estas alirebla por vizitantoj kiel elrigardejo. La turo origine estis liberstara laŭstile de itala kampanilo, estis tamen jam en la 17-a jarcento ligita per transversmetita, trinavera antaŭhalo kun la navo. Norde de la turo staras kruco el la unua duono de la 17-a jarcento.

La modesta okcidenta fasado de la navo kun fortranĉita gablo havas rondajn niĉojn kaj flankajn pintarkajn fenestrojn kun ornamriparo. Super la norda fenestro estas muntita virinkapo sur la konzolo kaj flanke po unu ŝtonfigureto de la gesanktuloj Henriko kaj Kunigunda. La malfrugotika okcidenta portalo havas barokan pordon kun enmetita jarnombro 1717. Dekstre de la portalo staras en niĉo la statuo de Sankta Jakobo.

Trioble ŝtupigitaj, treege antaŭstaraj apogopilastroj kaj kontinue traira fenestrokornico strukturas la flankajn murojn de la laŭlonga domo. La norda portalo kun trioble ŝtupigita ogiva arko havas en ŝtonkadro la urban blazonon de Villach kun flanka enskribo 1547.

La ĥorejo kun kvinokona finaĵo staras sur alta soklo, kiun apogas duoble ŝtupigitaj apogopilastroj kun bestfiguroj kiel kronaĵoj. Krutaj pintarkaj fenestroj trarompas la murojn de la ĥorejo. La orienta ĥorfenestro havas en la ena flanko de la kadro faskokolonojn kun kapitelo kaj baldakeno. La norda flankoĥorejo havas ĉeangulajn apogilojn. En la suda ĥorangulo estas alkonstruitaj proksimume kvadrata sakristio kaj ŝtupartureto. Ĉe la suda muro de la laŭlonga domo staras du kapeloj.

InternoRedakti

La volbon de la trinava, sesnavera halopreĝejo portas dek rondpilastroj. La okcidenta kolonparo estas prikonstruita per la triaksa orgenbalkon. La abunda maŝo- kaj retoripa volbo kuŝas sur malgrandaj konzoloj kun ŝtontajlistaj markoj. La orienta navero estas altigita je tri ŝtupoj, la trinavera ĥorejo je kvar ŝtupoj. La ses tripartaj ĥorfenestroj entenas riĉan ornamriparon. La baroke transformita krucripovolbo estas ornamita per abundaj stukornamaĵoj kaj freskomedalionoj. La tri mezaj, larĝetenditaj trifolioformoj prezentas alegorion de la Sankta Triunuo. Sur la enkadraj areoj troviĝas pentraĵoj kun anĝeloj el la fino de la 17-a jarcento. La volbo kuŝas sur trioble ŝtupigitaj murkolonoj kun bastonoj kaj figurecaj konzoloj. Ĉe la suda flanko estas Adamo kaj Eva, apude masko kun riĉaj foliornamaĵoj. La supernature granda murbildo de Sankta Kristoforo ĉe la ĥoreja sudflanko devenas el la mezo aŭ la tria kvarono de la 15-a jarcento kaj estas atribuata al Thomas von Villach.

Ĉe la suda muro de la ĥorejo troviĝas simpla gotika tabernaklodometo. Apude estas la alirejo al la helikŝtuparo, kies lintelon portas la jarindikon 1507. Super la pordo troviĝas kruta gabloreliefo. Gotika ferpordo kun ĉirkaŭforĝaĵoj kaj ŝloso kondukas en la ununaveran sakristion de simpla krucripovolbo kun ŝlosoŝtono.

LiteraturoRedakti

  • Dehio-Handbuch. Die Kunstdenkmäler Österreichs. Kärnten. Anton Schroll, Vieno 2001, ISBN 3-7031-0712-X, pj. 1106–1011.
  • Gottfried Biedermann und Karin Leitner: Gotik in Kärnten – Mit Fotos von Wim van der Kallen. Verlag Carinthia, Klagenfurt 2001, ISBN 3-85378-521-2, p. 192.
  • Barbara Kienzel, Wilhelm Deuer: Renaissance in Kärnten – Mit einem Beitrag von Eckart Vancsa. Verlag Carinthia, Klagenfurt 1996, ISBN 3-85378-438-0, p. 23 sj. kaj p. 70.
  • Barbara Neubauer-Kienzl, Wilhelm Deuter und Eduard Mahlknecht: Barock in Kärnten – Mit einem Beitrag von Eva Berger. Universitätsverlag Carinthia, Klagenfurt 2000, ISBN 3-85378-489-5, p. 192.
  • Barbara Kienzl: Die barocken Kanzeln in Kärnten. Verlag des Kärntner Landesarchivs, Klagenfurt 1986, ISBN 3-900531-16-1, p. 402 s.