Patrick Geddes
Sir Patrick GEDDES (n. la 2-an de oktobro 1854 en Ballater, Aberdeenshire - m. la 17-an de aprilo 1932 en Montpeliero) estis skota botanikisto kaj biologo. Li ankaŭ famiĝis kiel progresema teoriisto pri urboplanado kaj edukado. Komisiite de urbestro Meir Dizengoff, li ellaboris tutan konstruplanon por Tel-Avivo, ekz. de Bulvardo Dizengoff.
Patrick Geddes | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1854 en Ballater |
Morto | 17-an de aprilo 1932 (77-jaraĝa) en Monpeljero |
Lingvoj | angla • germana |
Loĝloko | Skotlando |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Francio ![]() |
Alma mater | Royal School of Mines (en) ![]() Imperia Kolegio Londona Perth Academy (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Anna Geddes (en) ![]() ![]() |
Infanoj | Arthur Geddes (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | urbanizisto filozofo biologo geografo scienca ilustristo ekologo botanikisto sociologo furniture designer (en) ![]() ![]() |


Geddes multe influis la teoriojn de Lewis Mumford, sed ankaŭ multajn aliajn verkistojn de la 20-a jarcento.
Patrick Geddes estis por longa periodo profesoro ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam Ludoviko Zamenhof sendis al la Edinburga Universitato Duan Libron de l' Lingvo Internacia, kiu eldoniĝis komence de 1888, la universitato esprimis sian dankon al la sendinto, kaj tiam pri Esperanto interesiĝis li kaj la kolega profesoro Charles Saroléa, belgo kaj profesoro pri la franca lingvo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Patrick Geddes Institute for Urban Research Arkivigite je 2013-05-09 per la retarkivo Wayback Machine