Paz VEGA (naskiĝis la 2-an de januaro 1976 en Sevilla kiel Paz Campo Trigo) estas hispana aktorino.

Paz Vega
Paz Vega
Paz Vega
Persona informo
Paz Vega
Naskiĝo 2-an de januaro 1976 (1976-01-02) (48-jaraĝa)
en Hispanio Andaluzio, Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Orson Salazar (2002)
Infanoj 3
Profesio
Okupo modelo • filmaktoro • aktoro vd
Laborkampo filmo • manekenado vd
Aktiva dum 1997 ĝis nun
Verkado
Verkoj La vida inmoral de la pareja ideal vd
En TTT http://www.paz-vega.com/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vega elektis sian artan nomon laŭ la familia nomo de ŝia avino. Ŝi komencis studadon pri komunikado, sed rompis tion kaj translokiĝis al Madrido, por dediĉi sin al aktorado.

Lia unua aktorludo okazis en la televidaj serioj Compañeros kaj Siete Vidas. La unua pli grava filma rolo estis Lucía en Lucía y el sexo (2001) sub reĝisorado de Julio Medem. Samjare ludis ŝi kun Sergi López la ĉefrolon en Sólo mía. Por ambaŭ roloj, ŝi estis nomumita en 2002 por la hispana filma premio Goya, kiun ŝi venkis pro la ludo en verko de Médem en kategorio Plej bona elvolviĝanta aktorino.

Vega havis en 2002 roleton en filmo Hable con ella de Pedro Almodóvar kaj ludis la ĉefrolon en El otro lado de la cama de Emilio Martínez Lázaros, kiu estis la plej sukcesa hispana filmo de la jaro.

En 2003, Vega estis ĉefrolulino en la filmigo de romano de Prosper Mérimée Carmen, sub reĝisorado de Vicente Aranda.

Ŝi ludis en 2004 unuafoje en Hollywood, kun Adam Sandler, en filmo Spanglish, reĝisorita de James L. Brooks.

Persone redakti

Vega geedziĝis en 2002 kun la venezuela komercisto Orson Salazar. Ili havas tri infanojn.

Filmaro redakti

 
Vega kun Morgan Freeman
en Madrido (2007)
Jaro Titolo Rolo
1997 Más allá del jardín
1998 Perdón, perdón María
1999 Zapping Elvira
1999 Sobreviviré Azafata
2000 Nadie conoce a nadie Ariadna
2000 El chico en la puerta
2001 Lucía y el sexo Lucía
2001 Mine Alone Angela
2002 Hable con ella Amparo
2002 El otro lado de la cama Sonia
2002 Novo Isabelle
2003 Carmen Carmen
2004 Di que sí Estrella Cuevas
2004 Spanglish (filmo) Flor Moreno
2006 10 Items or Less Scarlet
2006 Los Borgia Caterina Sforza
2006 Fade to Black Lea Padovani
2007 Theresa: The Body of Christ Santa Teresa de Jesús
2007 The Lark Farm Nunik
2008 The Human Contract Michael
2008 The Spirit Plaster of Paris
2009 Not Forgotten Amaya
2009 The Six Wives of Henry Lefay Veronica
2009 Triage Elena Morales
2009 Burning Palms Blanca Juarez
2009 Wanted: Weapons of Fate Araña[12]
2010 Angel of Evil Antonella D'Agostino
2010 Castro's Daughter Alina Fernandez
2011 The Flower of Evil Antonella D'Agostino
2011 Cat Run Catalina "Cat" Rona
2012 Madagascar 3: Europe's Most Wanted the Andalusian Triplets (Esmeralda, Esperanza kaj Ernestina)
2012 Mary of Nazareth Mary Magdalene
2013 Los amantes pasajeros Alba
2013 Demon Inside Marta
2014 Grace of Monaco Maria Callas
2014 Não Pare na Pista - A Melhor História de Paulo Coelho Luiza
2014 Kill the Messenger Coral Baca
2014 La ignorancia de la sangre Consuelo
2015 Big Time in Hollywood, FL Isabella Delgado
2015 Beautiful & Twisted Narcy Novack
2016 All Roads Lead to Rome
2016 The OA Renata
2017 Acts of Vengeance Alma
2018 The Jesuit
2019 Rambo: Last Blood Carmen Delgado

Eksteraj ligiloj redakti