Philip John Noel-Baker (1-a de novembro 1889 - 8-a de oktobro 1982) estis politikisto, diplomato kaj akademiano brita. Gajnis la Nobel-premion pri paco en 1959 pro sia laboro kiel membro de la brita parlamento por internacia paco kaj kunlaboro. Krom tio, Baker estis ankaŭ talenta atleto, kiu gajnis arĝentan medalon en la 1.500-metra kurado ĉe la Antverpenaj Olimpikoj en 1920.

Philip Noel-Baker
Nobel-premiito
Persona informo
Philip Noel-Baker
Naskonomo Philip John Baker
Naskiĝo 1-an de novembro 1889 (1889-11-01)
en Hendon
Morto 8-an de oktobro 1982 (1982-10-08) (92-jaraĝa)
en Civito de Vestminstro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Haverford College • King's College • Bootham School vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Allen Baker vd
Patrino Elizabeth Balmer Moscrip vd
Edz(in)o Megan Lloyd George • Irene Noel-Baker vd
Infanoj Francis Noel-Baker vd
Profesio
Okupo paramedicinisto • politikisto • atleto • diplomato • pacaktivisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baker estas la sola homo, kiu gajnis kaj olimpikan medalon kaj Nobel-premion pri paco.

Lia juneco kaj atleta kariero redakti

Philip Noel-Baker naskiĝis Philip Baker. Lia patro, kvakero de kanada deveno, elmigris al Anglio kaj starigis sukcesan fabrikon, aldone li ankaŭ estis membro de la Londona Gubernia Konsilantaro kaj parlamentano ĉe la Ĉambro de la Komunuloj.

Noel-Baker frekventis mezlernejon en Jorko kaj poste en King's College de la Universitato de Kembriĝo.

Post studentiĝo ĉe kolegio eksplodis la Unua Mondmilito, dum kiu li ĉefis teamon de ambulancoj kiu operaciis en Francio (1914 - 1915), poste en Italio (1915 - 1918).

Dum sia kariero kiel amatora atleto, Noel-Baker partoprenis en du Someraj Olimpikoj: la Stokholma Olimpiko de 1912 kaj la Antverpena Olimpiko de 1920.

Lia plej alta atingo dum lia kariero estis gajni arĝentan medalon en la 1500 metroj ĉe la Antverpenaj Olimpikoj en 1920.

Politika kariero redakti

Post la fino de la Unua Mondmilito, Noel-Baker partoprenis en la fondo de la Ligo de Nacioj, funkciante kiel asistanto al Lord Edgar Cecil, unu el la fondintoj de tiu ĉi organizo. Tiutempe li estas nomumita profesoro pri internacia juro, unue ĉe la Universitato de Londono, kaj poste ĉe Universitato Yale.

Lia politika kariero kiel membro de la Laborista Partio komenciĝis en 1924 kiam li kadidatiĝis malsukcese en la Birmingham Handsworth County-sidloko. En majo 1929 li estis elektata reprezentanto de la distrikto Coventry en la Ĉambro de Komunuloj kies membro li estis ĝis 1970 (krom en la jaroj 1931 - [[1936] ; en la periodo 1936 - 1950 nome de la Derbio-Distrikto, dum en la periodo 1950 - 1970 nome de la Suda Derbio Distrikto). En la 1940-aj jaroj li estis la brita reprezentanto ĉe UN kaj helpis redakti la Ĉarton de UN kaj aliajn ties leĝojn.

Li deĵoris en kelkaj malgrandaj postenoj en la registaro de Clement Attlee.

Dum sia tuta politika kariero, Baker laboris por helpi militrifuĝintojn, kontroli armilproduktadon kaj malarmadon. Interalie li laboris por la malmuntado de nukleaj armiloj kaj kontraŭis la daŭran konstruadon de nukleaj armiloj.

Krome, li verkis multajn librojn pri la temo, unu el la plej famaj el ili - "La Armila Vetkuro: Programo por Monda Malarmado" - publikigita en 1958.

Por siaj multjaraj laboroj kontraŭ armado, Noel-Baker gajnis la pacpremion en 1959. En intervjuo publikigita de la New York Times gajninte la premion li diris: "Milito estas naŭza kaj malpura afero, kiu detruis civilizon post civilizo - tio estas la esenco de mia fido."

En 1970 Noel-Baker fariĝis Lordo por la cetero de sia vivo kiel barono Noel-Baker el Derbio.

eksteraj ligoj redakti