Johano Piko de la Mirandolo

(Alidirektita el Piko de la Mirandolo)
Ĉi tiu artikolo temas pri humanisto kaj filozofo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pico (apartigilo).

Johano Piko de la Mirandolo (itale Giovanni Pico dei conti della Mirandola e della Concordia, tradukite "Johano Piko el la grafoj de Mirandola kaj Concordia"), naskita la 24-an de februaro 1463 en Fossa ĉe Modena, mortinta la 17-an de novembro 1494 en Florenco, grafo de Mirandola, estis itala humanisto kaj filozofo.

Johano Piko de la Mirandolo
Persona informo
Giovanni Pico della Mirandola
Naskiĝo 24-an de februaro 1463 (1463-02-24)
en Mirandola
Morto 17-an de novembro 1494 (1494-11-17) (31-jaraĝa)
en Florenco
Mortis per veneno vd
Tombo Museum of San Marco vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Duchy of Mirandola vd
Alma mater Universitato de BolonjoUniversitato de FerraraUniversitato de PadovoUniversitato de Parizo vd
Familio
Dinastio House of Pico della Mirandola vd
Patro Gianfrancesco I Pico vd
Patrino Giulia Boiardo vd
Gefratoj Caterina Pico • Galeotto I Pico • Antonio Maria Pico della Mirandola • Lucrezia Pico della Mirandola vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Verkado
Verkoj Oratio de hominis dignitate ❦
Heptaplus ❦
Q42294258 ❦
Disputationes adversus astrologiam divinatricem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La digno de la homo redakti

La pensmaniero de Piko referencas al la platona filozofio de Marsiljo Fiĉino, sed li ne okupiĝas pri la kontraŭaristotela polemiko. Li provis repacigi la Aristotelismon kaj la Platonismon en superan sintezon, kun religia kaj kultura elementoj, kiel, ekzemple, la orfea tradicio de Hermeso Trismegisto kaj de la kabalo. Piko priskribas la kabalon kiel fonton de scio, el kiu eblas ĉerpi por deĉifri la misteron de la mondo, kaj en kiu Dio aperas obskure, ĉar li estas eksterece neatingebla de la racio; sed la homo povas eltiri la maksimuman lumon el tia malheleco. Krome, Piko volas substreki la temon de la digno kaj de la libereco de la homo. Fakte la homo, diris Piko, estas la sola kreitaĵo, kiu ne havas antaŭdestinitan naturon.

Johano Piko subtenis, ke la homo forĝas sian propran destinon laŭ propra volo, kaj ties libereco estas maksimuma, ĉar li estas nek animalo nek anĝelo, sed li povas esti iu aŭ alia laŭ kultivado de kelkaj semoj el ĉia speco, kiuj estas en li. Blaise Pascal, en 1600, rekonsideris, parte, ĉi vidpunkton, kaj asertis, ke la homo estas nek anĝelo nek besto, kaj ke la propra pozicio en la mondo estas meza punkto inter ĉi ekstremoj; tia meza punkto, tamen, laŭ Piko ne estas mezvalorulo (parte anĝelo kaj parte besto), sed estas la volo (aŭ la libera decido), kiu permesas al ni la elekton de nia pozicio. Do la homo, laŭ Piko, estas la plej digna inter ĉiuj kreitaĵoj, ankaŭ pli ol la anĝeloj, ĉar li povas elekti kia kreitaĵo esti.

Citaĵo redakti

5 : 17 Fine decidis la plej bona Artisto, ke la homo, al kiu Li ja povis doni nenion kiel propraĵon, – ke tiu partoprenu en ĉio, kio specife estis atribuita al la aliaj. 18 Li do konceptis la homon kiel estulon sen difinita aspekto ; Li metis lin mezen en la mondo, kaj alparolis lin : « Nek certan loĝlokon, nek propran aspekton, nek ajnan difinitan taskon Ni donis al vi, ho Adam, tiel ke, kiun ajn loĝlokon, kiun ajn aspekton, kiun ajn taskon vi mem preferos, tiujn – propravole, propradezire – vi povos kapti kaj teni. 19 La naturo de ĉiuj ceteraj estas limigita per leĝoj, kiujn Ni fiksis. 20 Sed vi, de nenio bremsata, nur laŭ propra decido, ĉar Mi metis vin en vian propran manon, vi fiksos tiujn por vi mem. 21 Mezen de la mondo Mi vin metis, por ke de tie des pli facile vi ĉirkaŭrigardu, kio estas en la mondo. 22 Nek ĉielan nek teran, nek mortidevan nek senmortan Ni vin faris, por ke laŭ propra juĝo kaj decido, mem formante kaj modlante, vi muldu vin mem en la formon kiun vi deziras. 23 Vi povas degeneri en la plej fian, kio estas bruta ; sed vi ankaŭ povas, se volas via animo, renaskiĝi en la plej altan, kio estas Dia. » (traduko de Gerrit Berveling, 2008)

Kritiko pri la astrologio redakti

Deirante de la plena digno kaj libereco de la homo por elekti, kio li volas esti, Pico della Mirandola donas fortan kritikon kontraŭ ĉiuj astrologiaj kredoj kaj praktikoj, kiuj formus neadon de tia libereco kaj digno.

Li ankaŭ faras klaran distingon inter "astrologio matematika aŭ spekulativa", t.e. astronomio, kaj "astrologio juĝanta aŭ divenista"; la unua permesas al ni ekkoni la realan harmonion de la universo, kaj do estas bona, sed la dua kredas kapabli antaŭvidi la futuron de la homo surbaze de astraj konjunkturoj.

Laŭ Pico tia "scienco" atribuas malprave al ĉielaj korpoj potencon super homaj cirkonstancoj fizikaj kaj spiritaj, forprenante de la Dia providenco kaj de la homoj ilian liberan elekton. Astrologio submetas la pli altan (la homon) sub la malpli altan (la astraj fortoj). Li atribuas al la potencoj de la astroj la forton de la homaj pasioj, kiuj inklinas kaj malpliigas (kaj foje nuligas) la liberan volon. "Disputationis adversus astologiam divinatricem" (tio estas la titolo de la verko tiutema, pri kiu li laboris en sia lasta vivoperiodo) restis ne-pretigita.

Lia filozofia pensado enkadriĝindas en tiu skolo kiun oni difinos "kristana filozofio".

Verkoj redakti

 
El Opera omnia, dua tomo (1601)
  • Carmina (Kantoj).
  • Conclusiones philosophicae, cabalisticae et theologicae (Konkludoj filozofiaj, kabalaj kaj teologiaj) .
  • De ente et uno (De Esto kaj la Uno).
  • De omnibus rebus et de quibusdam aliis (Pri ĉio kaj iom pli).
  • Disputationes adversus astrologiam divinatricem (Disputo kontraŭ la divenista astrologio).
  • Heptaplus.
  • Oratio de hominis dignitate (Diskurso pri la homa digno).

Literaturo redakti

  • Henri-Marie de Lubac, Pic de la Mirandole, Études et discussions,Aubier Montaigne, Paris, 1974. Henri-Marie de Lubac enketas pri la tipo de humanismo en kiu nutriĝas la pensado de Piko de la Mirandolo kaj lin difinas kiel humanisto de la kristana fluo, kankam inspiranta samtipan novan fluon. Se Piko revenĝas la apartecon kaj superecon de la homo rilate la ceteran kreaĵaron, tio ne naskiĝas el pretenda konkero finfine liberiĝinta el la reduktaj hipotekoj de la kristana tradicio kaj signifas nek la celebron de la dieco de la homo kaj de lia “dia fundo”, nek la indentigon de la paco serĉata kun homa regno, sed la esprimo ĝuste de tiu tradicio. Li sin dediĉas al la grava spirita transpozicio de akordigitaj filozfiaj kaj teologiaj, diversfontaj (la prisca theologia, jam temo de la antikvaj apologiistoj) vidpunktoj, por malkovri tra la pensado de la ĉiutempa homaro la spurojn videblajn kiuj la Kreinto allasis en la mondo.
  • Antonio Sabetta, Teologia della modernità, San Paolo, 2002.
  • Giulio Busi, Vera relazione sulla vita e i fatti di Giovanni Pico, conte della Mirandola, Aragno, 2010.

En Esperanto redakti

Parolado pri la Homa Digno - eldonis Fonto, tradukis Gerrit Berveling, 57 p., 2010; obtenebla de UEA-libroservo.

Vidu ankaŭ redakti