Pinakothek der Moderne

muzeo en Germanio

La Pinakothek der Moderne (Pinakoteko de la Modernuloj) estas arta muzeo en la urbocentro de Munkeno, integranta de la nomita "Kunstareal" (arta distrikto) kiu enhavas ĉiujn muzeojn de la urbo: nome la Alte Pinakothek, la Neue Pinakothek, la Museum Brandhorst, la Antikensammlungen, la Glyptothek, kaj la Galerie im Lenbachhaus krom la Ägyptisches Museum kaj la Universitaton de kino kaj televido.

Pinakothek der Moderne
Pinakothek der Moderne
nacia muzeo • pinakoteko
Lando Germanio vd
Situo Maxvorstadt
Adreso Barer Straße 40, 80333 München, Germany
Poŝtkodo 80333
Situanta sur Barer Straße
Arkitekto(j) Stephan Braunfels vd
Estiĝo 2002
Koordinatoj 48° 8′ 50″ N, 11° 34′ 20″ O (mapo)48.14715611.572302Koordinatoj: 48° 8′ 50″ N, 11° 34′ 20″ O (mapo)
Pinakothek der Moderne (Bavario)
Pinakothek der Moderne (Bavario)
DEC
Pinakothek der Moderne
Pinakothek der Moderne
Situo de Pinakothek der Moderne
Map
Pinakothek der Moderne
Jaraj vizitantoj: 296 151 (2016)
Parto de Bavaria Ŝtata Pentraĵaro vd
Retpaĝo https://www.pinakothek-der-moderne.de/
vdr
Fasado de la Pinakothek der Moderne.
La "Kunstareal" (arta distrikto), elaera vidaĵo.
Dezajno en la Pinakothek der Moderne.

La konstruaĵo redakti

La konstruaĵo estas verko de la germana Stephan Braunfels, inaŭgurita en Septembro 2002 post sep jaroj de konstruado. La rektalinia fasado modernisma montras rektajn angulojn konektitajn kun rotondo, el kiuj ĉiu angulo estas dediĉita al po unu arta fako: Arto, Arkitekturo, Desegno kaj Papero. La Pinakothek der Moderne unuigas la "Sammlung Moderne Kunst", la "Staatliche Graphische Sammlung", kaj la "Neue Sammlung" en unusola konstruaĵo kiu iĝas unu de la muzeoj plej kompletaj de Eŭropo.

Kolekto redakti

La kolekto estis komencita per Aĵpentraĵo kun geranioj en 1905 de Henri Matisse, kaj pliiĝis post 1945 per verkoj el Haus der Kunst, kaj donacoj kaj novaj akiroj de Ekspresionismo, Faŭvismo, Kubismo, Bauhaus, Superrealismo, Poparto kaj Minimalismo.

En la unua etaĝo estas verkoj de Georges Braque, Fernand Léger, Juan Gris, Umberto Boccioni, Robert Delaunay, Joan Miró y René Magritte, Lyonel Feininger, Oskar Kokoschka, László Moholy-Nagy, Otto Dix, Max Ernst, Giorgio de Chirico, Salvador Dalí, Francis Bacon, Pablo Picasso kaj Max Beckmann. Inter verkoj de germanoj menciindas tiu de Die Brücke kaj Der Blaue Reiter, Ernst Ludwig Kirchner, Erich Heckel, Karl Schmidt-Rottluff, Emil Nolde, Franz Marc, August Macke, Paul Klee, Alexej von Jawlensky kaj Wassily Kandinsky.

Modernaj ekzemploj (ekde la 1960-aj jaroj) estas verkoj de Lucio Fontana, Alberto Burri, Jannis Kounellis, Andy Warhol, Jasper Johns, Robert Rauschenberg, Robert Motherwell, Franz Kline, Antoni Tàpies, Cy Twombly, Willem de Kooning, George Segal, Richard Serra, Dan Flavin, Donald Judd, Fred Sandback, Joseph Beuys, Blinky Palermo, Henry Moore, Marino Marini, Per Kirkeby, Georg Baselitz, Gerhard Richter, Sigmar Polke, Bruce Nauman, Marlene Dumas, Günther Förg, Jörg Immendorff, Mike Kelley, Martin Kippenberger, David Salle, Rosemarie Trockel, David Hockney, Hermann Nitsch, Wolf Vostell kaj aliaj.

Krome estas la kolektoj sur papero, arkitekturo kaj dezajno.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

48° 08′ 49″ N 11° 34′ 20″ O / 48.14694 °N, 11.57222 °O / 48.14694; 11.57222 (mapo)