Pivnice

(Alidirektita el Pincéd)

Pivnice, serbe Пивнице, hungare Pincéd estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka. Ĝis 1904 la oficiala hungara loknomo estis Pivnica, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo de Pivnice en Serbio (en la verda municipo).
Luterana preĝejo de Pivnice

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Pivnice situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj.

Historio redakti

La unua mencio devenis pri la loko el 1650 en formo "Pivinica". En 1715 jam estis tie vilaĝo kun 42 impostintoj. Fine de la 18-a jarcento slovakoj alvenis. En 1900 laŭ la popolnombrado vivis en Pivnica 4977 homoj, (2871 slovakoj, 1486 serboj, 356 germanoj, 223 hungaroj, 21 rutenoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 kiel Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. En 2002 loĝis en Pivnice 3835 homoj, (slovakoj 2935 (77%), serboj 704 (18%), ciganoj 51, jugoslavianoj 31 kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

  • luterana slovaka preĝejo de 1826
  • ortodoksa serba preĝejo de 1746
  • luterana germana preĝejo de 1898