Polemoniacoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Polemoniacoj
blua polemonio (Polemonium caeruleum)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: polemoniacoj Polemoniaceae
Juss. [1]
polemonio Polemonium
L.
Subfamilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La polemoniacoj[2] (latine Polemoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 30 genrojn kaj pli ol 450 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas polemonio[2].

PriskriboRedakti

Vegetativaj karakterizaĵojRedakti

La taksono de la familio polemoniacoj estas plej ofte unujaraj aŭ multjaraj herbaj plantoj, kelkaj specioj estas grimpplantoj, malofte lignaj plantoj: duonarbustoj, arbustojarboj (Cantua). Kelkaj specioj havas koloran laktosukon. Ofte ili odoras malagrable.

La folioj estas alternestarantaj kaj spiralformaj, kontraustarantaj aŭ verticile (gimnostere) starantaj. La folioj havas pedunklon aŭ ne havas. La foliplato estas simpla aŭ kunmetita; se la foliplato estas kunmetita, ĝi estas pinata aŭ manforme entranĉita. La folirando estas glata, denta aŭ segilforme denta. Mankas stipuloj.

Generativaj karakterizaĵojRedakti

La floroj malofte staras unuope, plej ofte en diversformaj floraroj, plej ofte en cumojkorimboj ofte kapece kuniĝintaj. La duseksaj floroj estas plej ofte kvinnombraj, malofte kvarnombraj kun duobla perianto. Ili povas esti radisimetriaj ĝis malforte dusimetriaj. La malofte kvar aŭ pli ofte kvin sepaloj estas cilindre ĝis sonorilforme kunkreskintaj. La petaloj estas kunkreskintaj. Ekzistas nur unu cirklo kun kvin liberaj, fekundaj stamenoj. plej ofte tri (du ĝis kvin) karpeloj estas kunkreskintaj al epigina ovario. En ĉiu ovaria fako estas unu ĝis multaj ovoloj. La pistilo finas en triloba stigmo.

Formiĝas kapsulfruktoj. La semoj estas globaj, ov- aŭ spindelformaj kaj kelkfoje flugilhavaj.

 
subfamilio Cobaeoideae: floroj de Cantua quercifolia
 
subfamilio Cobaeoideae: la grimplanto grimpa kobeo (Cobaea scandens)
 
subfamilio Polemonioideae: la remburforma Aliciella caespitosa
 
Unterfamilie Polemonioideae: Collomia tinctoria
 
subfamilio Polemonioideae: Eriastrum eremicum
 
subfamilio Polemonioideae: Ipomopsis arizonica
 
subfamilio Polemonioideae: Linanthus aureus subsp. aureus

EnhavosubstancojRedakti

Oftas triterpensaponinoj.

EkologioRedakti

Insektoj (entomofilio) kiel muŝoj, skaraboj, abelojpapilioj (sfingidoj) aŭ kolibroj (ornitofilio) kaj ankaŭ vespertoj (kiropterofilio) polenigas la plantojn. La flokso-specioj kaj la en Eŭropo hejmaj polemonioj estas polenigataj nur de insektoj.

DisvastigoRedakti

La taksonoj de la Polemoniacoj precipe hejmiĝas en Nordameriko. Tre multaj specioj estas de la nordokcidento de Usono. Malmultaj specioj kreskas en Sudameriko. Malmultaj specioj estas disvastigitaj en Eŭrazio.

UtiligadoRedakti

 
subfamilio Polemonioideae:floraro de la hibrido Phlox ×arendsii kultivaro 'Anja'

Kelkaj specioj kaj iliaj kultivaroj estas uzataj kiel ornamplantoj, ekzemple Ipomopsis aggregata, Cobaea scandens, Phlox- kaj Polemonium-kultivaroj. Nur ĉe malmultaj la medicina efiko estas konataj, aliaj uzeblecoj por la homo preskaŭ ne ekzistas [4].

TaksonomioRedakti

La familio Polemoniaceae estis unuafoje publikigita en la jaro 1789 fare de Antoine Laurent de Jussieu, sub la nomo „Polemonia“, en Genera Plantarum, 136. Tipogenro estas Polemonium L.. Ekzistas ankoraŭ nur unu sinonimo por Polemoniaceae JUSS. estas Cobaeaceae D.DON. Molekulgenetikaj esploroj montras, ke la familio de la Polemoniacoj nur estas monofila, kiam la taksonoj de la iamaj Cobaeaceae estis enordigitaj. Dum longa tempo la familio estis engrupigita en propra ordo Polemonialoj aŭ en Solanaloj, sed hodiaŭ ĝi estas en la ordo Erikaloj. Ene de la Erikaloj la Polemoniacoj plej parencas al Fouquieriaceae.

La familio de la Polemoniacoj (Polemoniaceae) estas dividita laŭ PRATHER ET AL. 2000 en du kaj nun en tri subfamilio kaj ĉirkaŭ 18 ĝis 25 genroj [5]. Al la familio apartenas ĉirkaŭ 350 bis 385 specioj:

  • Cobaeoideae ARNOTT: la baza kromosomnombro estas plej ofte n = 15, 26, 27. Kun kvar genroj kaj 34 specioj en la Neotropiso:
  • Polemonioideae ARNOTT: La baza kromosomonombro estas plej ofte n = 7 aŭ 9, malofte n = 6 aŭ 8. Kun 13 ĝis 22 gernroj kaj ĉirkaŭ 350 specioj:
    • Aliciella BRAND (kelkfoje al Gilia Ruiz & Pav.): kun ĉirkaŭ 20 specioj; el okcidenta Nordameriko. [7]
    • Allophyllum (NUTT.) A.D.GRANT & V.E.GRANT: la nur du unujaraj specioj kreskas en la montaroj de la okcidenta Usono.
    • Collomia NUTT.: kun ĉirkaŭ 13 specioj, el Norda aŭ suda Ameriko[6]; ekzemple:
    • Eriastrum WOOTON & STANDL.: ĉirkaŭ 14 specioj; ĝis unu multjara specio ĉiuj estas unujarj kaj kreskas en sekaj regionojde la okcidenta Usono [6].
    • Gilia RUIZ & PAV. s.str.: kun ĉirkaŭ 39 specioj; el Nordameriko[6].
    • Giliastrum (BRAND) RYDB. (kelkfoje al Gilia Ruiz & Pav.): ĉirkaŭ naŭ specioj; el Nord- kaj Mezameriko [6].
    • Gymnosteris GREENE: ĉirkaŭ du specioj; el okcidenta Usono[6].
    • Ipomopsis MICHX.: ĉirkaŭ 29 specioj; krom unu sudamerika specio, ĉiuj en Nordameriko. [8]
    • Langloisia GREENE (inklude Loeseliastrum (BRAND) TIMBROOK); tri specioj; el la sekaj regionoj de la okcidenta Nordameriko[6]
    • Lathrocasis L.A.JOHNSON (kelkfoje en Gilia RUIZ & PAV.): kun nur unu specio:
    • Leptodactylon HOOK. & ARN. (ankaŭ al Linanthus Benth. ); kun du aŭ pliaj specioj
    • Linanthus Benth.: kun ĉirkaŭ 35 specioj (inklude de Leptodactylon HOOK. & ARN. ĉirkaŭ 55 specioj[6]) [9]
    • Loeselia L.: ĉirkaŭ 3-14 specioj; el Kalifornio ĝis Venezuelo[6].
    • Maculigilia V.E.Grant: kun nur unu specio (kelkfoje en Gilia Ruiz & Pav.Linanthus BENTH.)
    • Microsteris Greene (ofte ankaŭ al Phlox L.): kun 2 aŭ pliaj specioj
    • Navarretia RUIZ & PAV.: ĉirkaŭ 30 specioj;el la okcidenta Nordameriko, en Ĉilio kaj Argentino[6]
    • FloksoPhlox L.: kun ĉirkaŭ 67 ĝis 70 specioj; el Nordameriko kaj Nordazio[6] ĝis la eŭropa Rusujo [10] .
    • Polemonioj (Polemonium L.): ĉirkaŭ 20 ĝis 50 specioj.
    • Saltugilia (V.E.GRANT) L.A.JOHNSON: PORTER & JOHNSON donis 2000 Gilia RUIZ & PAV. sect. Saltugilia V.E.GRANT & A.D.GRANT rangon de genro. hodiaŭ kvar specioj. [11]
    • Tintinabulum Rydb. (kelkfoje en Gilia RUIZ & PAV.Linanthus BENTH.): ĝis kvar specioj.

Laŭ WFO kaj TPLRedakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (17 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[12]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

FontojRedakti

  • Die Familie der Polemoniaceae ĉe APWebsite.
  • Ruizheng Fang & Dieter H. Wilkins: Polemoniaceae in der Flora of China, Volume 16, S. 326: Online.
  • Verne Grant: Primary Classification and Phylogeny of the Polemoniaceae, with Comments on Molecular Cladistics, in American Journal of Botany, 85, 1998, S. 741.
  • L. Alan Prather, Carolyn J. Ferguson & Robert K. Jansen: Polemoniaceae phylogeny and classification: implications of sequence data from the chloroplast gene ndhF, in American Journal of Botany, 2000, 87(9), S. 1300-1308: Online.
  • J. M. Porter & Leigh A. Johnson: A phylogenetic classification of Polemoniaceae, in Aliso, 19, 2000, S. 55-91.
  • Leigh A. Johnson, L. M. Chan, T. L. Weese, L. D. Busby & S. McMurry: Nuclear and cpDNA sequences combined provide strong inference of higher phylogenetic relationships in the phlox family (Polemoniaceae)., in Molecular Phylogenetics and Evolution, 48, 2008, S. 997-1012.
  • Jürg Schönenberger: Comparative Floral Structure and Systematics of Fouquieriaceae and Polemoniaceae (Ericales), in International Journal of Plant Sciences, Volume 170, No. 9, 2009, S. 1132-1167.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Polemoniaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 polemonio en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Polemoniaceae ĉe The Plant List
  4. [[[:Ŝablono:PFAF]] Eintrag bei Plants for a Future.]
  5. Polemoniacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. 3. ed. Cambridge University Press 2008. ISBN 978-0-521-82071-4
  7. J. M. PORTER: Aliciella, a recircumscribed genus of Polemoniaceae., in Aliso 17, 1, 1998, 23-46.
  8. J. MARK PORTER, LEIGH A. JOHNSON & DIETER WILKEN: Phylogenetic Systematics of Ipomopsis (Polemoniaceae): Relationships and Divergence - Times Estimated from Chloroplast and Nuclear DNA sequences: PDF-Online.
  9. C. D. BELL & R. PATTERSON: Molecular Phylogeny of Linanthus (Polemoniaceae), in American Journal of Botany, 87(12), 2000, S. 1857-1870.
  10. Polemoniacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. elŝutita la 25an de januaro 2014
  11. Leigh A. Johnson: Transfer of the Western North American Species Gilia splendens to Saltugilia (Polemoniaceae), and the taxonomic affinities of Gilia scopulorum, Gilia stellata, and Gilia yorkii., in Novon, 17, 2007, p. 193-197: PDF_Online.
  12. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  13. kobeo en PIV ĉe vortaro.net
  14. flokso en PIV ĉe vortaro.net

Eksteraj ligilojRedakti