Polly Juna (ankaŭ konata kiel Mary Juna, Maria Juna, Polly Barthélemon kaj Maria Barthélemon) (la 7-an de julio 1749 – la 20-an de septembro 1799) estis angla soprano, komponisto kaj klavarludanto. Ŝi estis filino de bone-konata angla familio de muzikistoj kiuj inkluzivis plurajn profesiajn kantistojn kaj orgenistojn dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ŝia edzo, François-Hippolyte Barthélémon, estis komponisto kaj violonisto kaj ankaŭ ilia filino, Cecilia Maria Barthélemon, estis komponisto kaj opera kantisto.[1]

Polly Young
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1749 (1749-07-07)
en Covent Garden
Morto 20-an de septembro 1799 (1799-09-20) (50-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Edz(in)o François-Hippolyte Barthélémon
Infano Cecilia Maria Barthélemon
Okupo
Okupo operkantisto • komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Londono kiel la plej juna el la ses filinoj de Charles Young kaj lia edzino, kiuj estis famaj kantistoj kaj orgenistoj. Ŝi kreskis en Dublino ĉe la hejmo de sia onklino Cecilia Young kaj ŝia edzo, la komponisto Thomas Arne (1710-1778). Estis ĉi tiu onklino kiu zorgis pri ŝia muzika edukado kaj kiu helpis konstrui ŝian karieron ekde la aĝo de ses jaroj.

Kiel mirinfano, Maria faris sian surscenejan debuton en Dublino en Eliza, opero verkita de sia onklo Thomas Arne. Laŭ Dublin Journal "Miss Polly Young, sesjara knabino … plezurigis kaj mirigis, ŝi havas dolĉan melodian voĉon, akcentis siajn vortojn kun granda justeco kaj kantis perfekte en tempo kaj melodio."

De tiam ŝi moviĝis en la plej alta el muzikaj rondoj; ŝia kantado estis tre admirita. Je sia dekjaraĝo, ŝi aperis en Londono en Covent Garden en la satira opero Beggar's Opera. Post tri jaroj ŝi kantis kaj ludis la klavicenon ĉe la Drury Lane Theatre en la muzikigita pastorala teatraĵo The Spring (La printempo).

Polly Young, dek-kvar- aŭ dek-kvin-jaraĝa, kantis rolojn en italaj operoj ĉe la King's Theatre, en Haymarket, kie ŝia estonta edzo, la franca violonisto François-Hippolyte Barthélemon (1741-1808) iĝis dirigento de la orkestro. Ĉi tie ankaŭ ĉeestis la granda itala kastrato Giovanni Manzuoli kun kiu Maria studis kantadon.

Maria aperis en pluraj pasticcio-operoj, aro de malsimilaj operaj arioj, kiuj inkludis ariojn de la germana klavarludanto kaj komponisto Johann Christian Bach. Li estis la gvidanto en la moda muzika vivo de Londono, grandurbo kies floranta muzika kulturo inkludis profesiajn kaj amatorajn koncertojn, muzikeldonejojn, kaj pianfabrikadon.

Kiam Maria Young estis 16-jaraĝa, lastminute ŝi devis interveni en opero de Baldassare Galuppi ĉe la King's Theatre. La gazeto Public Advertiser opiniis ke …"kvankam ŝi havis nur kelkajn horojn por legi sian rolon”, ŝi ricevis grandan aplaŭdon, “kiun la alia kantistino profitis dum la tuta sezono”.

Fine de la sama sezono (1765-1766), ŝi kantis en nova itala opero Pelopida, per kiu ŝia baldaŭa edzo François-Hippolyte Barthélémon debutis kiel komponisto. En la aĝo de 17 jaroj, ŝi geedziĝis kun li. Sinjorino Maria Barthélemon daŭre estis favorata de la publiko; fakte en la 1760-aj jaroj ŝi estis ŝajne la sola angla (ne-itala) kantistino akceptata en Londono. Ŝi kaj ŝia edzo kune koncertis en pluraj gravaj koncertejoj. Ili inkluzive aranĝis beneficajn koncertojn, kiel kutime faris ĉiujare la plej elstaraj artistoj kun la aprobo de la publiko, kiu rigardis ilin kiel rekompencon por la bona servo.

Ili havis filinon, Cecilia Maria Barthélemon (1769–1840) kiu instruita kaj instigita de sia patrino ankaŭ fariĝis kantistino kaj komponistino, partoprenante kune en pluraj prezentadoj. La familio entreprenis faman turneon (1776-1777) tra Germanio, Italio kaj Francio, dum kiu ili prezentiĝis antaŭ la Reĝo de Napolo kaj la Reĝino de Francio, Marie-Antoinette.

Estis en tiu sama tempo ke Maria Barthélemon publikigis sian unuan verkon, aron de ses sonatoj por klavaro kaj violono. (Six Sonatas for pianoforte with Violin Accompaniment). Ĝi estis "humile dediĉita al Ŝia Moŝto la Reĝino, kompetenta klavarludanto”. La publikaĵo havis konsiderindan sukceson kaj estis reeldonita kvar jarojn poste.

Maria eble verkis pli da instrumentaj pecoj, sed la nuraj aliaj partituroj kiuj daŭre pluvivas estas ĉiuj voĉaj, bedaŭrinde malmultaj. Ŝiaj ses kantoj en la angla kaj la itala (The Weavers' Prayer Three Hymns and Three Anthems) por voĉo kun violonoj kaj piano aŭ arĉa kvarteto, publikigita ĉirkaŭ 1790, sendube estis parto de ŝia propra interpreta repertuaro. La volumo estas dediĉita al la Grafino de Salisbury, kaj adresita al longa listo de aristokratoj kaj elstaraj muzikistoj.

Maria Barthélemon eble ankaŭ verkis aliajn komponaĵojn, kiuj estis prezentitaj kaj eble private kopiitaj kaj distribuitaj, kiel estis la kutima metodo, sed ĝis nun estas konataj nur la eldonitaj titoloj.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 90 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

  • 6 Sonatoj por Klavaro kaj Violono, Op.1 (1776)
  • 6 angloj kaj italaj Kantoj, Op.2 (1786)
  • 3 Himnoj, Op.3 (1795)
  • La Preĝo de la Teksisto, Op.4 (1795)
  • Odo pri la Konservo de la Reĝo, Op.5 (1795)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. D Hayes, "Maria Barthelemon: Introduction," in Women Composers: Music Through the Ages (G.K. Hall, 1995– ), vol. 5: 69–87.