Potevia Marĉo

(Alidirektita el Potevia marĉo)

Potevia Marĉo kaj Golfeto Aiguillon (resto de malnova mara golfo) etendiĝas sur proksimume 100 000 hektaroj, sur tri departementoj (Vendée, Deux-Sèvres kaj Charente-Maritime)[1] kaj sur du regionoj (Luarlandoj kaj Nova Akvitanio).

Potevia Marĉo
Grand site de France
Potevia Marĉo
marĉo • kultura pejzaĝo
Oficiala nomo: Marais poitevin
Lando Francio Francio
Regiono Luarlandoj, Nova Akvitanio
Departemento Vendée, Deux-Sèvres,
Charente-Maritime
Koordinatoj 46° 20′ 00″ N 0° 40′ 00″ U / 46.33333 °N, 0.66667 °U / 46.33333; -0.66667 (mapo)
Areo 100 000 ha (1 000 km²)
Loĝantaro
2010 Grand site de France

Geografia lokigo sur la mapo : Luarlandoj

Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Luarlandoj
Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Luarlandoj
DEC
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo

Geografia lokigo sur la mapo : Poitou-Charentes

Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Poitou-Charentes
Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Poitou-Charentes
DEC
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Francio
Vidu situon de Potevia Marĉo kadre de Francio
DEC
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo
Potevia Marĉo
Vikimedia Komunejo: Potevia Marĉo
Retpaĝo: www.marais-poitevin.com
Portalo pri Francio
vdr

La aero forlasita de oceano laŭ tempofluo iom post iom pleniĝis per sedimentoj, konsistigante vastan ebenan areon, kies alteco estas inter 0 kaj 8-metra (duopno de la marĉo estas malpli alta ol dumetra) estas je intera nivelo inter altaj kaj malaltaj tajdoj. La sekiĝintaj marĉoj kovras proksimume 47 000 hektarojn. La malsekaj marĉoj (kies pli orienta parto estas nomita Verda venicio) kovras proksimume 29 000 hektarojn, kaj interaj marĉoj (tio signifas ke ili estas neperfekte sekiĝintaj) kovras proksimume 19 000 hektarojn.

La 20-an de majo 2010[2], la malsekaj marĉoj de Verda Venicio akiris la markon Grand site de France.

Historio redakti

Geologia formiĝo redakti

La areo nun okupita de Potevia Marĉo estis origine parto de ĵurasia kalka altebenaĵo de seuil du Poitou.

En la regiono okazis multaj bataloj dum la francaj religiaj militoj, multaj detruoj estis faritaj tiuepoke, aldonita al manko de bontenado de la sekigaj konstruaĵoj.

Tipologio de marĉoj redakti

La kanaloj havas malsamajn nomojn, laŭ kreska graveco : Fossé, Conche (larĝa je 4 ĝis 8 m), bief, Route d'eau, Broue, Gonnelle, Rigole (larĝa je 12 ĝis 14 m), Canal, Contre-bot, ktp. Rigole estas pli larĝa kanalo ol Conche, mem pli larĝa ol Fossé.

La termino « marais desséché » (esperante sekigita marĉo) ne signifas ke ne plu estas akvo sed ke ĝi teorie ne plu estas inundebla, male al « marais mouillé » (esperante malseka marĉo), kiu estas inundebla.

Ne povas esti "sekigita marĉo" sen "malseka marĉo". Ĉar tiu lasta marĉo agas kiel spongo, por reguligi akvoprovizon de la akvokolekta areo. La inundaj akvoj tie disvastiĝas, kio ŝirmas la sekigitan marĉon kontraŭ akvosuperiĝojn. Antaŭlonge konsistanta el vastaj herbejaj areoj, la sekigita marĉo estis konkerita dum la 20-a jarcento per altrendimentaj kultivoj (cerealoj, maizo, sunfloro...).

Potevia Marĉo estas fragila, artefarita areo, grandaparte farita de homoj, sed submetata al akva leĝo.

Provizata en dolĉa akvo per bordaj riveroj kaj riveretoj de la akvokolektaj areoj de riveroj Sèvre Niortaise, Vendée kaj Lay, tiu areo estas konstante en nestabila ekvilibro. La marĉo ne estas linia areo, ĝi ne estas eĉ apudfluo de riveroj, ĝi estas kompleksa, tridimensia organismo, kies kanaloj estas kiel sangaj vaskuloj de homa korpo. Se vi modifas vian sangpremon, tiam via organismo kolapsas, se vi forigas almaraj protektaj digoj, vi okazigos tajdodiferencojn, kiuj inundos ĉion en altaj tajdoj kaj sekigos la kanalojn en malalta tajdo.

Vivo de la marĉo redakti

 
Tradicia domo sur Potevia Marĉo.

Sekigo de la marĉo estas artefarita, ĝia statotenado postulas konstantan prilaboron : fosaĵoj devas esti ŝlimpurigitaj por ne enŝlimiĝi, bordoj devas esti plifirmigitaj por ne fali. Tial estas diversaj arboj special plantitaj por tio :

- Poploj estas tre multaj sur malsekaj marĉoj, kies pejzaĝojn ili forte influis. La blanka poplo de Potevio (loka nomo aŭ endemia specio ?), donas lignon tre ŝatatan, estas malpli kaj malpli ekspluatata nun ĉar aliaj specioj matruriĝas pli rapide.

- Fraksenoj estas senkapigitaj, tio estas ke oni regule senbranĉigas ĝin, oni ne lasas la trunkon kreski super unu metro kaj kvindek aŭ du metroj. Tial la arbo estas dikmalalta, kaj kreskigas grandan radikaron, kiu tenas bordojn. Tajlo per senkapigo ebligas koni originan uzon de ĉiu parcelo : parcelo borderita per arboj malpli altaj ol unu metro kvindek, estis verŝajne destinita al legomejo, kiam pli altaj arboj indikas bredherbejon. Estas ankaŭ salikoj (el kiuj kelkaj el plora varietatoj) borde de riveroj, kelkaj el ili produktas vimenon, tradicie kultivatan de marĉistoj.

 
Ŝafoj sur Potevia Marĉo

La marĉo antaŭlonge gastigis multajn angilojn, celo de tradicia fiŝkaptado per apartaj rimedoj : retoj[3], "bourgnes", ktp. La specio estas minacita pro trokaptado de angilidoj (nomataj tie "civelle" aŭ "pibale") en estuaroj, kiam ili alvenas de sia naskiĝloko (Sargasa Maro). Fakte tiuj fiŝetoj estas tre ŝatataj kaj ilia vendoprezo kreskis ĝis altega valoro, kio kuraĝigas ŝtelkaptadon.

Kojpoj, enkondukita specio, sen predanto kaj tre multnaska, estas grava problemo pro la damaĝoj al bordoj. Tiuj bestoj povas esti vehiklo de leptospirozo, abortiganta bovinojn. Ili estis la celo de venenadaj kampanjoj katastrofaj por la tuta nutra ĉeno. Tio estas nun komplete malpermesita kaj de antaŭnelonge anstataŭata per kaptado, metodo pli celtrafa.

Ankaŭ estas lutroj, ardeoj, pluvioj aŭ aliaj stilzobirdoj.

Aliaj ekzotaj invademaj specioj starigas problemojn: ludvigio (Ludwigia sp.), miriofilo de Brazilo (Myriophyllum aquaticum), kankro amerika (Orconectes limosus) kaj kankro luziana (Procambarus clarkii)

Interregiona natura parko redakti

Ekzistis regiona natura parko (Regiona natura parko de Potevia Marĉo, de Valo de Sèvre kaj de Vendée) de 1979 ĝis 1996, kiu kovris la marĉon kaj najbaraj naturajn areojn.

La marko ne estis atribuita denove en 1997 sekce de tre malfavora bilanco pri marĉevoluo pro altrendimentaj agrikulturaj praktikoj kompare al tiea antaŭlonga neintensa bredado.

Bildgalerio redakti

 
Kanalo Vieille Autise inter Bouillé-Courdault kaj Saint-Sigismond
 
Coulon, kajo Louis Tardy

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

TTT-ejo pri la tuta Potevia Marĉo kreita de Interregiona Parko de Potevia Marĉo, departementa komitato de Turisme Vendée, Charente Maritime Tourisme, Agence de Développement Touristique Deux-Sèvres, Aŭniso, Sud Vendée Tourisme kaj tursimoficejo Niort marais poitevin[rompita ligilo]

Referencoj redakti

  1. (eo) Bastien Lacour, Boati sur malaperinta maro, Monato, paĝoj 23-26, n-ro decembro 2020.
  2. Sciigo sur TTT-ejo Developpement-durable.gouv.fr. Arkivita el la originalo je 2014-01-04. Alirita 2014-01-04.
  3. "Bosselle" estas reto el vimeno uzata por angilkaptado.