Preĝejo Patrono de Hungaroj (Váraszó)

La preĝejo Patrono de Hungaroj (hungare Magyarok Nagyasszonya-templom) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Váraszó (Hungario). La origina titolo estis Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, sed intertempe la nova preĝejo konstruita en 1966 ricevis tiun titolon, tial la mezepoka preĝejo ricevis pli novan titolon Patrono de Hungaroj. La sentura mezepoka kirketo havas apartan lignan sonorilostablon.

Preĝejo Patrono de Hungaroj
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Váraszó
Preĝejo Patrono de Hungaroj en Váraszó
filial church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Váraszó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Parád
paroĥo filio de Erdőkövesd
Dato de konsekro 2000
Konsekrinto István Seregély
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko estis konstruita romanika kirko supozeble en la frua 13-a jarcento. El la gotiko restis kelke da freskofragmentoj. Sakristio kaj ĉambro por ostoj estis alkonstruitaj en la 16-a jarcento. Ĉirkaŭ kaj en la kirko okazis entombigoj inter la 14-a kaj 16-a jarcentoj. En 1787 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita. En 1850 ĝi estis iomete denove pligrandigita. En 1909 la plafono iĝis vivdanĝera, ekde 1912 la kirko forlasiĝis. En la preĝejo infanoj kaŭzis fajron en 1948, tial la konstruaĵo ruiniĝis. Plena restaŭrado okazis en 1964 fare de Ferenc Erdei (arkitekto), pli frue arkitektoj esploris. Ili trovis la jam malaperintan muron (ĉirkaŭ la konstruaĵo), ĉambron por ostoj, sakristion kaj la cetarajn alkonstruitajn partojn. Inter 1998-2000 la kirko estis renovigita, poste konsekrita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo sur monteto en herbejo. La kirko konsistas el navo kaj pli granda duonronda absido. La muroj estas 1 metron larĝaj kaj la restaĵo el la mezepoko estas tre altnivela. La enirejo estas nekutime en flanko de la navo.

Kermeso okazas en la 8-an de oktobro.

 
Aerfoto

Fontoj redakti