Preĝejo Sankta Mikaelo (Hegykő)

Preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Hegykő, en la ĉefplaco.

Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo en Hegykő
Preĝejo Sankta Mikaelo en Hegykő
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hegykő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Schiller János
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La malnova gotika kirko havanta nek turon, nek sakristion estis menciita en la 1630-aj jaroj. Ĝi estis malkonstruita en 1904 kaj poste tuj oni konstruis novan preĝejon apude. En 1931 la turo iĝis pli alta. En 1956 oni pentris la freskojn. La orgeno eksonis en 1927, ĝi estis renovigita en 1980. La fenestraj vitraj bildoj estas videblaj ekde 1957. En 2004 plena renovigo okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la ĉefstrato. La konstruaĵo havas 3 navojn. La unusola turo havanta 3 sonorilojn altiĝas super la ĉefenirejo. Interne la ĉefa bildo prezentas ĉe la sanktejo Sanktan Mikaelon. Ĉe la flanka altaro estas bildo pri "Reĝino de Mondo". La ĉefaltaro kaj la katedro estis skulptita en Sopron en 1908. La mebloj devenis el la 1900-aj jaroj. El la malnova preĝejo oni metis en la novan preĝejon 2 lignajn skulptaĵojn.

Estas interese, ke en la preĝejo estas puto, kiu jam antaŭ la preĝejo estis tie. Malantaŭ la preĝejo estas lernejo konstruita en 1904 en la loko de la malnova preĝejo. Antaŭ la preĝejo skulptaĵo pri Sankta Mikaelo situas.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj redakti