Primasa palaco (Bratislavo)

La Primasa Palaco (slovake: Primaciálny palác; hungare: Prímási palota) estas impona palaco en la Malnova Urbo de Bratislavo.

Primasa palaco
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo • classicist baroque vd
Arkitekto Melchior Hefele vd
Estiĝo 1781
Malfermo 1781
Lando Slovakio vd
Situo Bratislavo
Situanta sur Primate's Square
Situo
Geografia situo 48° 8′ 38″ N, 17° 6′ 31″ O (mapo)48.1439619417.10867389Koordinatoj: 48° 8′ 38″ N, 17° 6′ 31″ O (mapo)
Primasa palaco (Slovakio)
Primasa palaco (Slovakio)
DEC
Primasa palaco
Primasa palaco
Situo de Primasa palaco
Map
Primasa palaco
vdr

Historio redakti

 
Ĉambro en la palaco
 
Fontano Sankta Georgo

La unua primasa palaco konstruiĝis post okupo de Esztergom fare de la turkoj. Tiam Pozsony estis la ĉefurbo de Hungario, ankaŭ Pozsony [poĵonj] estis la eklezia ĉefsidejo. En 1590 la palaco bruldetruiĝis, sed poste oni konstruis pli grandan palacon. La nun videblan palacon József Batthyány konstruis inter 1778 kaj 1781. En la jaro 1805 estis subskribita paco inter Napoleono kaj Habsburgoj en Spegula ĉambrego de la palaco. Dum la hungara reforma epoko István Széchenyi ofertis sian ĉiujaran enspezon por establi Hungaran Sciencan Akademion. Depost Hungara revolucio de 1848 tie estis subskribita leĝo konata aprilaj leĝoj, kiuj akceptis postulojn de la hungara revolucio. Depost falo de la liberecbatalo Julius Jacob von Haynau tie kondamnis la hungarajn heroojn. En 1902 la urbo aĉetis la palacon. Dum rekonstruo en 1903 serioj de ses antaŭe nekonataj gobelinoj estis trovitaj malantaŭ muro. La gobelinoj devenis el la 1630-aj jaroj el Anglio. Post Traktato de Trianon la palaco iĝis posedaĵo de Ĉeĥoslovakio. Spite tion foje okazis hungarlingvaj prelegoj de hungaraj verkistoj Zseni Várnai, Aladár Schöpflin, Zsigmond Móricz. En 1968 okazis subskribo de 6 socialistaj landoj pri zorgo de la socialismo. Hodiaŭ, ĝi funkcias kiel la sidloko de la urbestro, krome ankaŭ muzeo.

Konstruaĵo redakti

La duetaĝa klasikisma konstruaĵo situas laŭ placo. Sur la muro oni metis memortabulon pri vizito de Paracelsus en 1537, krome memortabulo pri inundo en 1850. En interno de la palaco troviĝas korto, kie situas fontano kun skulptaĵo pri Sankta Georgo. La alia vizitindaĵo estas kapelo Ladislao la 1-a (Hungario).

Fontoj redakti