Prince Henry Ozoemena Ogúinye

Prince Henry Ozoemena Ogúinye aŭ pli mallonge Princo Henriko (n. 1-an de novembro 1972) estas niĝeria esperantisto. Li loĝas en Owerri kaj apartenas al igboj.

Prince Henry Ozoemena Ogúinye
En la 97-a UK. Hanojo, Vjetnamio.
En la 97-a UK. Hanojo, Vjetnamio.
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1972
Lingvoj Esperanto • niĝeria piĝino
Nacieco niĝeria
Ŝtataneco Niĝerio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1985
vdr

Li ekstudis Esperanton en 1985 en lernejo, poste perfektigis sian lingvokonon per korespondaj kursoj helpe de Hans Bakker, John Brownlee kaj aliaj homoj kiel Els Kervers Van Tholin, Sally Phillips, Elisabeth Schwarzer, Helga Farukuoye. En 1987 li fondis ZEGO Esperanto-klubon kaj ĝis 1991 estis ĝia prezidanto. En 1991 li fondis Enyiogugu Junulara Esperanto-Grupo (EJEG) kaj Brilanta Stelo Esperanto-Klubo (BSEK), kies prezidanto li estis ĝis 1993. Krome li estis fondinto de la Niĝeria Junulara Esperanto-Klubo (NIJEK), kies prezidanto li estis almenaŭ ĝis 1998.

En 1989 li faris sian unuan eksterlandan vojaĝon al Benino kaj Togolando, instigita kaj subtenita de eŭropa esperantisto Elisabeth Schwarzer el Germanio. Tie li konatiĝis kun afrikaj pioniroj de Esperanto kiel Affantchao Biakou Yao, Mensah Agbemadon, Adanou Efoue, Tchikpe Privas ktp.

Li estas unu el la fondintoj de EFEN kaj laŭ la stato de somero 2013 prezidanto de Esperanto-Federacio de Niĝerio, la landa asocio de UEA en Niĝerio. Ekde 2007 ĝis nun en la oficperiodoj Komitato de UEA 2007-2010, 2010-2013 kaj aktuale 2013-2016, li estas reprezentanto de Esperanto-Federacio de Niĝerio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1]

Profesie li estas ĵurnalisto kaj lekciisto en universitato pri anglalingva literaturo kun specialiĝo pri feminismo, afrika kaj afrik-amerika karibeaj literaturoj. Li nun doktoriĝas ankoraŭ pri literaturo, fondis plurajn klubojn kaj la menciitan landan asocion en Niĝerio, kontribuis al "Kontakto", "Monato" kaj aliaj revuoj, kaj estas aŭtoro de La Voĉo de Juna Afrikano (1998) kaj Festo de Beno (2006),[2] kaj de originala esperantlingva literaturo.

Li partoprenis Afrikajn Esperanto-kongresojn en Togolando (1990), Benino (1991), kaj Ganao (1994). Li ankaŭ ĉeestis la Universalajn Kongresojn, interalie en 2012, 2015, 2018.

Verkoj redakti

  • Voĉo de Juna Afrikano. «Mi sentos vian mankon». Hungario, 1998. 39 p. — ISBN 9630497425 (poemoj)
  • Festo de beno (rakonto, 2006)

Referencoj redakti