Afrika montetosilvio

(Alidirektita el Pseudoalcippe)

La Afrika montetosilvio (Pseudoalcippe abyssinica) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la monotipa genro Pseudoalcippe.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika montetosilvio
Afrika montetosilvio
Afrika montetosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Pseudoalcippe
Specio: P. abyssinica'
Pseudoalcippe abyssinica
(Rüppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri malgranda paserina birdo kun malhelgriza ardeznuanca aŭ malhelblunuanca kapo preskaŭ nigreca kaj ankaŭ malhelgrizaj subaj partoj dum la dorso kaj resto de supraj partoj estas malhelbruna, pli oliveca en dorso kaj kun pli malhela nuanco en flugilplumoj. La beko estas hela kaj fortika ĉebaze dum la kruroj estas grizecaj.

Tiu afrotropisa specio troviĝas en subsahara Afriko nome en Angolo, Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj.

La distinga nigrakapa subspecio estis foje disigita kiel Ruvenzoria montetosilvio, Pseudoalcippe atriceps, sed Fry et al. (2000) asertas, ke ĝi havas la samajn voĉon kaj kutimaron kiel la aliaj rasoj, kaj ne akcetas tiun statuson de separata specio.

Referencoj redakti