San Felipe de Puerto Plata
San Felipe de Puerto Plata (pli mallonge ’’’Puerto Plata’’’) estas urbego, signifa havenurbo, universitata urbo kaj provinca ĉefurbo en norda Domingo. La loknomo signifas: Sankta Filipo arĝenta haveno.
San Felipe de Puerto Plata | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 57000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 338 339 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 736 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 19° 48′ N, 70° 42′ U (mapo)19.795833-70.694444Koordinatoj: 19° 48′ N, 70° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Areo | 459,71 km² (45 971 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 286,558 (en 2012)
- Supermara alteco: 8 m
- Areo: 509 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC - 4
- 19° 48′ 00″ N 70° 41′ 00″ U / 19.80000 °N, 70.68333 °U (mapo)
GeografioRedakti
San Felipe de Puerto Plata situas laŭ la norda marbordo. San Francisco de Macorís roviĝas 72, San Cristóbal (Dominga urbo) 166, Sankta Domingo 170, San Pedro de Macorís 209, La Romana (urbo) 237, Higüey 246 km.
HistorioRedakti
Kristoforo Kolumbo fondis la havenurbon en 1502. En 1563 angla komercisto alvenis kun aro de sklavoj. Li interŝanĝis liajn viktimojn kun la hispanoj kun perloj, feloj, sukeroj, iom da oroj. Municipo fondiĝis en 1844.
EkonomioRedakti
La ekonomio de Puerto Plata estas bazita sur komercado helpe de la haveno, fiŝkaptado, turismo (kun 100,000 hotellitoj), fine tropikaj agrikulturoj.
KlimatoRedakti
Puerto Plata situas en musona tropika klimato, kie la temperaturoj varias averaĝe inter 23-26 °C. La varmo kulminas en septembro. En la urbego jare falas po 1511 mm, en ĉiuj monatoj falas, tamen inter julio-septembro malpli.
TrafikoRedakti
Puerto Plata havas internacian flughavenon. La haveno servas ankaŭ la turistojn.
VidindaĵojRedakti
- strandoj
- muzeo
- fortikaĵo de la 16-a jarcento
- telfero (nura en Karibio) al montopinto 793 metrojn alta ene de la grandurbo
- botanika ĝardeno ĉe la montopinto
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- Hispana Vikipedio helpe de Guglo
- [1]
- [2] angle
- mapo, distancoj
- vetero