Répceszemere
Répceszemere [rEpcesemere] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Kapuvár. Répce estas loka rojo, szemere estas praa hungara gento.
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9375
- Telefonkodo: 99
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 340
Situo redakti
Répceszemere estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur rojo Répce. Bük kun banejo troviĝas 18, Sárvár 25, Kőszeg 35, Szombathely 38, Sopron 50 km.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1265. En 1848 generalo Josip Jelačić detruis la vilaĝon. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.
En Répceszemere migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
- sonorilostablo
Famuloj redakti
- en Répceszemere naskiĝis Mihály Sághy (episkopo)