Susch

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Raglia)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Susch (stacidomo).
Susch
Blazono de Susch
Susch
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46° 45′ 0″ N 10° 4′ 0″ O / 46.75000 °N, 10.06667 °O / 46.75000; 10.06667 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N 10° 4′ 0″ O / 46.75000 °N, 10.06667 °O / 46.75000; 10.06667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 222
Areo 93,93 km²
Alteco 1438 m super marnivelo
Poŝtkodo 7542
Komunumkodo 3744
Mapo de Susch

Pri la komunumo redakti

Susch (germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo: Süs) estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Susch situas en la Suba Engadino ĉe la suda flanko de Flüela-Pasejo. De Flüela-Pasejo alfluas al Eno en la centro de Susch la rivero Susasca. La komunumo konsistas el la vilaĝo Susch okcidente de Eno kaj Surpunt oriente de Eno, kaj Raglia en nordo de la komunumo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Susch limas en nordo al Klosters-Serneus, en oriento al Lavin, en sudo al Zernez, en okcidento al S-chanf, kaj en nordokcidento al Davos.

Trafiko redakti

Tra Susch pasas de sudo al nordoriento la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojo-Pasejo tra Engadino al Tirolo. De oriento alvenas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Flüela-Pasejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la engadina linio de Retia Fervojo, kiu kondukas paralele al la rivero Eno kaj la kantona ĉefvojo n-ro 28. Poŝtaŭtolinio krome kondukas tra Flüela-Pasejo al Davos.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Susch datiĝas el la jaro 1161 kiel Susis. Sur la diversaj montetoj de la komunumo estis faritaj malkovroj de restaĵoj el la bronzo- kaj ferepoko. En la jaro 1200 estis la unuan fojon menciita la turo de la familio Planta en Praschun, kiu verŝajne estis konstruita en la 13-a jarcento. Ĝi estis detruita de aŭstriaj trupoj dum la Tirola Milito en la jaro 1499. en la jaro 1635 la duko Henri de Rohan kaj Jörg Jenatsch konstruis sur la monteto Chaschinas la stelofroman fortikaĵon Fortezza. En la jaro 1325 Susch kune kun Lavin disiĝis de la paroĥo Ardez. En la jaro 1422 Susch fariĝis propra paroĥo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti