Tenero-Contra

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Reggia)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tenero (stacidomo).

Tenero-Contra estas komunumo kaj ĉefloko de la Komunumaro Navegna kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Tenero-Contra
Blazono de Tenero-Contra
Blazono de Tenero-Contra
Blazono de Tenero-Contra
Tenero-Contra
Tenero-Contra
Tenero-Contra
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Navegna
Koordinatoj  46° 10′ 37″ N 8° 51′ 0″ O / 46.17694 °N, 8.85000 °O / 46.17694; 8.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 37″ N 8° 51′ 0″ O / 46.17694 °N, 8.85000 °O / 46.17694; 8.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 3,69 km²
Alteco 209 m super marnivelo
Poŝtkodo 6598
Komunumkodo 5131
Mapo de Tenero-Contra
Mapo de Tenero-Contra
Mapo de Tenero-Contra

Geografio redakti

Tenero-Contra situas sur la Ebenaĵo de Magadino, ĉe la norda fino de la Majora Lago sur la delto de la rivero Verzsaca, kiu rivero formas la orientan limon de la komunumo. En nordo de la komunumo situas la Lago de Vogorno, baraĵlago de Verzasca. Ĉe la bordo de la Majora Lago situas sep kampadejoj. En sudoriento de la komunumo ekzistas granda sportcento, kie la germana nacia teamo de futbalo trejnadis antaŭ la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. La komunumo konistas el la vilaĝoj Tenero kaj Contra kaj la setlejoj Ressiga, Reggia kaj Costa.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,69 km², de kiuj 45,3% estas kovritaj de arbaro, 10,8% servas por agrikulturo kaj 39,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Tenero-Contra limas en nordo al Mergoscia, en oriento al Gordola, en sudoriento al eksklavo de Locarno (kie situas la aerodromo), en sudo al la Majora Lago, en okcidento al Minusio, kaj en nordokcidento al Brione sopra Minusio.

Trafiko redakti

Tra Tenero-Contra pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Pere de la trajnlinio de Belinzono al Locarno, la loka busreto de la regiono Locarno kaj la liniŝipoj sur la Majora Lago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Tenero-Contra datiĝas el la jaro 1235 kiel Tendero kaj Contra. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj objektoj el la neolitiko kaj tomboj el la bronzepoko kaj romia epoko. Dum mezepoko en Tenerco ĉefe vivis kamparanoj kiuj prunte perlaboris la bienojn de grandbienposedantoj el Locarno, dum Contra formis vilaĝan komunumon. Dum mezepoko Contra estis la centro de la najbararo kaj en la 19-a jarcento ĝi estis la sidejo de la politika komunumo. En 1910 la sidejo de la komunumo estis translokigita al Tenero, kaj en la jaro 1914 la komunumo ricevis sian aktualan nomon Tenero-Contra.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti