Rigas Feraios (en greka: Ρήγας Φεραίος, aŭ literumita ankaŭ Rhegas Pheraeos, prononce [ˈriɣas fɛˈrɛɔs]) aŭ Velestinlis (Βελεστινλής, aŭ Velestinles, prononce [vɛlɛstinˈlis]; 1757 – 24a de Junio, 1798) estis greka verkisto, politika pensulo kaj revoluciulo, aktiva en la Moderna Greka Klerismo, memorita kiel greka nacia heroo, viktimo de la Balkana ribelo kontraŭ la Otomana Imperio kaj pioniro de la Greka milito de sendependiĝo.

Rigas Feraios
Persona informo
Naskonomo Ρήγας
Naskiĝo 1-an de januaro 1757 (1757-01-01)
en Velestino
Morto 24-an de junio 1798 (1798-06-24) (41-jaraĝa)
en Beogrado
Mortokialo pendumo
Lingvoj moderna grekafrancagreka
Loĝloko Velestino • Ampelakia • Kissos • KonstantinopoloBukareŝtoVieno
Ŝtataneco Otomana Imperio
Subskribo Rigas Feraios
Okupo
Okupo diplomatoĵurnalistofilozofotradukisto • poeto • verkistopolitikisto
Verkoj Thourios
vdr

Li veturis kaj partoprenis en politika agado tra Balkanio. Li studis pri la Franca Revolucio, kaj opiniis ke io simila povus okazi en Balkanio, rezulte en mem-regado de kristanaj popoloj for de Otomanoj; li disvolvigis subtenon por ribelo kunvenigante grekajn episkopojn kaj estrojn de gerilo.