Rita Hayworth

usona aktorino kaj dancistino
(Alidirektita el Rita HAYWORTH)

Rita HAYWORTH, origine: Margarita Carmen CANSINO (naskiĝis la 17-an de oktobro 1918, mortis la 14-an de majo 1987) estis usona aktorino. En la 1940-aj jaroj, kiam ŝi havis siajn plej brilajn sukcesojn, ŝiaj ŝatantoj nomis ŝin Love Goddess (= diino de la amo).

Rita Hayworth
Persona informo
Rita Hayworth
Naskonomo Margarita Carmen Cansino
Naskiĝo 17-an de oktobro 1918 (1918-10-17)
en Usono Broklino, Novjorkio, Usono
Morto 14-an de majo 1987 (1987-05-14) (68-jaraĝa)
en Usono New York, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd
Religio rom-katolika vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Boys and Girls High School • Alexander Hamilton High School vd
Subskribo Rita Hayworth
Familio
Patro Eduardo Cansino vd
Patrino Volga Hayworth vd
Gefratoj Eduardo Cansino, Jr. • Vernon Cansino vd
Edz(in)o Edward C. Judson (1937-1943)
Orson Welles (1943-1948)
Princo Aly Khan (1949-1953)
Dick Haymes (1953-1955)
James Hill (1958-1961)
Infanoj Yasmin Aga Khan • Rebecca Welles vd
Parencoj Vinton Hayworth • Elisa Cansino vd
Profesio
Okupo filmaktoro • dancisto • teatra aktoro • televida aktoro • modeloaktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1926 - 1972
Verkado
Verkoj Gilda ❦
La Damo el Ŝanhajo ❦
Circus World vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Usona aktorino, (fotita en 1942)

Vivo redakti

Rita Hayworth naskiĝis en Novjorko, kiel filino de la dancinstruisto Eduardo Cansino kaj la iama dancistino Volga Hayworth (foje skribita Haworth). Influite de siaj gepatroj Rita jam ege frue aperis dancante sur scenejoj. Dum tia prezento ŝi kaptis la atenton de hazarde ĉeestanta produktoro, kaj li invitis ŝin al Hollywood.

Komence, en pluraj malgrandaj filmroloj, ŝi ankoraŭ uzis sian nomon Rita Cansino. Kiam ŝi subskribis kontrakton kun la firmao Columbia, al la ĉefo ne plaĉis la nomo Cansino, kaj ŝi ŝanĝis sian nomon laŭ la nomo de sia patrino al Rita Hayworth.

Famon ŝi akiris en la jaro 1939, per rolo en la filmo Only Angels Have Wings. Ŝia filmpartnero estis Cary Grant. Dum la sekvaj jaroj ŝi en pluraj muzikfilmoj, apud Gene Kelly kaj Fred Astaire, montris sian talenton por kantado, dancado kaj aktorado.

Kulmino de ŝia kariero estis la ĉefrolo en la filmo Gilda (1945). Kune kun sia tiama filmpartnero Glenn Ford ŝi aperis poste en kvar pliaj filmoj, interalie The Loves of Carmen, kiu estis filmigo de la fama novelo Carmen de Prosper Mérimée.

En la jaro 1947 Rita Hayworth kun sia tiama edzo Orson Welles faris la filmon The Lady from Shanghai. Komence tiu ĉi filmo ne estis tre sukcesa, sed dum la sekvaj jaroj ĝi fariĝis kulta filmo.

La edzeco kun Orson Welles rompiĝis kaj en la jaro 1948 ŝi edziniĝis al la princo Aly Khan. Ŝi ekde tiam ne plu aperis en kinofilmoj – ĝis 1952, kiam la paro disiĝis. Ŝia unua filmo post la paŭzo estis Affair in Trinidad.

Siajn antaŭajn sukcesojn Rita Hayworth dum la 1950-aj jaroj ne povis ripeti. Menciindas tamen la biblia filmo Salome, Fire Down Below (kun Jack Lemmon kaj Robert Mitchum), la muzikfilmo Pal Joey (kun Frank Sinatra kaj Kim Novak) kaj la vakera filmo They Came to Cordura (kun Gary Cooper).

En la 1960-aj jaroj Rita Hayworth aperis interalie en la dramo Circus World, kiu temas pri la vivo de artistoj en cirko. Sian lastan rolon ŝi prezentis en la vakera filmo The Wrath of God en 1972.

Rita Hayworth mortis en 1987 en Novjorko.

Listo de filmoj redakti

 
Hayworth en Tonight and Every Night (1945)
  • Only Angels Have Wings (1939)
  • The Lady in Question (1940)
  • The Strawberry Blonde (1941)
  • Gilda (1945)
  • Tonight and Every Night (1945)
  • The Loves of Carmen (1948)
  • The Lady from Shanghai (1947)
  • Affair in Trinidad (1952)
  • Salome (1953)
  • Fire Down Below (1957)
  • Pal Joey (1957)
  • They Came to Cordura (1959)
  • Circus World (1964)
  • The Money Trap (1966)
  • The Wrath of God (1972)

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Truhler, Kimberly (17a de Oktobro 2014). «Style Essentials—Femme Fatale Rita Hayworth Puts the Blame in 1946's Gilda». GlamAmor. Konsultita la 2an de junio 2017.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti