Rozario (ĝardeno)

ĝardeno aŭ parko, en kiu ĉefe estas plantitaj rozoj

Rozario, RozĝardenoRozarejo estas arta, publika ĝardenoparko, en kiu ĉefe estas plantitaj rozoj. La celo de la ejo estas kolekti rozajn speciojn kaj kulturvariojn el la tuta mondo.

rozĝardeno en Romo
rozĝardeno en Madrido
rozĝardeno en Bad Kissingen

Historio redakti

La unuan rozkolekton plantigis la t.n. Rozimperiestrino Joséphine, edzino de Napoleon la 1-a en Malmaison proksime de Parizo. En la jaro de ŝia morto en la rozĝardeno kreskis ĉirkaŭ 250 rozkultivaroj – ĉiu rozkultivaro kiu estas konata en tiu tempo.

La plej malnova rozĝardeno estas el la jaro 1899 de Jules Gravereaux (1844–1916), franca komercisto. La „Roseraie du Val-de-Marne“ en L'Haÿ-les-Roses sude de Parizo, estas la plej granda rozario de Francujo.

Eŭropo redakti

Belgio redakti

La rozĝardeno ĉe la kastelo Coloma 10 km sude de Bruselo. En ĝi estas 60 000 rozplantoj de 3 000 diversaj kultivaroj. La prioritato estas grimprozoj kaj komercaj kultivaroj.

La „Internacia rozĝardeno de Kortrijk“ en Kortrijk, provinco Okcidenta Flandrio, troviĝas sur la areo de kastelo t’Hooghe kaj prezentas rozkultivarojn el la tuta mondo. La ĝardeno ankaŭ estas testĝardeno por novaj kultivaroj.

Germanujo redakti

Nuntempe, la Eŭropa rozario en Sangerhausen, fondita 1899, havas la plej grandan rozkolekton de la mondo. La dua plej granda en Germanio estas la Germana rozario en Dortmundo kaj la tria plej granda en Germanio estas la rozĝardeno de Eŭropo en Zweibrücken.

Unu el la plej malnovaj rozarioj estas Park Rosenhöhe en Darmstadt el la 17a jarcento.

Tre malnova ankaŭ estas la „rozinsulo“ en la montparko Wilhelmshöhe. Ĝi estis konstruita en la jaro 1766 fare de Daniel August Schwarzkopf sub landgrafo Friedrich la 2-a de Hessen-Kassel. Interalie tie kreskas ankaŭ la kultivaro „Perle von Weißenstein”, probable la unua germana kultivaro. Ĝin bredis en la jaro 1795 korta ĝardenisto Schwarzkopf, kiu servis kiel la ĉefĝardenisto de la tiama landgrafo. Ekde 1977 tie la societo Rozinsulo Park Wilhelmshöhe zorgas sub gvido de la geedza paro Hedi kaj Wernt Grimm pri revivigo de la rozario.

Ĝardenaj areoj kun grandaj rozkolektoj el la frua 19a jarcento estas Park Rosenhöhe apud Darmstadt (ĉ. 1810) kaj Rosenstein en Stuttgart (ĉ. 1824).

La rozĝardeno en la Nova Rezidejo en Bamberg havas sian fonton en renesanca ĝardeno de la 16a jarcento. Hodiaŭ tie kreskas pli ol 4 500 rozoj el 50 diversaj kultivaroj.

En jaro 1879 estas Franz Späth, posedanto de arbokultivejo konstruis proksime de la iama Berlino, hodiaŭ Berlin-Baumschulenweg), la arbokolekton kun rozĝardeno. Ekde 1963 tie troviĝas la publika ĝardeno [1] de la departemento „sistemo kurac- kaj spicplantoj de la Humboldt-Universitato.[2] Ekde la jaro 1899 en Karlsruhe ekzistas rozĝardeno[3] en la urba ĝardeno/zoologia ĝardeno. Tie estis plantitaj ĉirkaŭ 11 500 rozoj de ĉ. 170 kultivaroj. La mono por la rozĝardeno venis de la Fondaĵo „Civitaninoj de Karlsruhe“.

En la jaro 1912 komenciĝis la laboroj por konstrui rozĝardenon en la bavara urbo Bad Kissingen. Ĝi estis inaŭgurita unu jaron poste. Hodiaŭ la rozĝardenon havas grandecon de 2,5 ha, kie staras ĉ. 12.000 rozujoj en 155 kultivaroj.

En 1913 ekestis la unua rozĝardenon en norda Germanujo en Uetersen kun la nomo Imperiestro-Vilhelmo-rozĝardeno honore al la 25 jubileo de la regenteco de imperiestro Vilhelmo la 2-a. En la hodiaŭa rozario Uetersen. Tiu parko havas 7 hektarojn kie kreskas pli ol 35 000 rozoj de 1 020 diversaj kultivaroj, inter ili ankaŭ 200 historiaj. En la jaro 1989 fondiĝis rozario en Wilhelmshaven, kie sur areo de 4 hektaroj kreskas pli ol 3 000 rozoj de ĉirkaŭ 500 kulturvarioj.

La rozario de Glücksburg en la nordo de Ŝlesvigo-Holstinio estis inaŭgurata 1991 en iama parto de la kastela parko. Sur areo de unu hektaro kreskas pli ol 500 rozkultivaroj inter ili multaj malnovaj. Ĝi estas la plej granda kolekto de anglaj rozoj en Germanujo.

En la stutgarta parko Höhenpark Killesberg floras en la „valo de la rozoj“ 18 000 rozoj de 400 specij kaj kulivaroj.

Francujo redakti

Apud la sube menciitaj plej malnovaj kaj plej granda rozĝardeno de Francujo en L'Haÿ-les-Roses la jenaj rozkolektoj estas menciindaj: Roseraie du Parc de Bagatelle en la Bois de Boulogne (16-a Pariza arondismento), Roseraie du Parc Floral de la Source en Orléans, Roseraie du Parc de la Beaujoire in Nantes, Roseraie Saint-Nicolas en Chalon-sur-Saône, Roseraie du Parc de la Tête d’Or in Lyon, Roseraie du Conservatoire botanique de Charance en Gap, Roseraie de Saverne, Roseraie de l’École Du Breuil en la Bosko de Vincennes en Parizo (12-a Pariza arondismento ), Roseraie du Lycée horticole de Lomme.

Italujo redakti

La rozĝardeno Roseto Comunale en Romo estas publika ĝardeno, kiu ekzistas ekde 1931 kaj kie kreskas sur unu hektaro 1200 rozkultivaroj. Krome ekzistas roza testgaredeno, kie 350 kultivaraoj ests testataj.

La rozĝardeno Roseto di Cavriglia en Cavriglia, Arezzo, estas kun 7000 kultivaroj la plej granda privata rozkolekto de Eŭropo.

Plia famaj rozĝardenoj ekzistas en Monza (Il Roseto Niso Fumagalli) kaj Genovo (Il Roseto di Nervi Villa Grimaldi)

Nederlando redakti

 
rozario en Winschoten

La plej granda rozario de Nederlando estas en Winschoten (provinco Groningo).

Aŭstrio redakti

 
rozĝardeno de Baden, memorŝtono de la hungara rozbredisto Rudolf Geschwind

En Vieno ekzistas pluaraj rozĝardenoj. Tre granda estas la rozkolekton en la popola ĝardeno. Rozkolekzoj ankaŭ troviĝas en la parko Donaupark, en „Wettsteinpark“ en la ĝardeno de la vilao Hermesvilla kaj en la parko de la kastelo Schönbrunn. En Baden ekzistas ekde 1969 publika rozĝardeno ĉe la parko Doblhoffpark kun 25 000 rozujoj[4] und etwa 900 verschiedenen Sorten auf 90 000 m²[5], de kaj modernaj kaj malnovaj kultivaroj, i.a. kun ĉ. 40 kultivaroj de la rozbredisto Rudolf Geschwind.[6] La rozĝardeno „Stein und Rose“ en Kaisersteinbruchestas el la jaro 2001. Aliaj rozĝardenoj estas en Bad Sauerbrunn[4] kaj Graz.

Svislando redakti

 
rozĝardenoj en Rapperswil

la „rozĝardenoj de Rupperswil“ ekzistas de la jaro X, kaj ĝia specialaĵo estas la odorroza ĝardeno kun ĉ. 1500 rozujoj el 75 odorrozoj el la jaro 1984. La ŝildoj estas ankaŭ en brajla skribo. Inter junio kaj oktobro floras ĉ. 15000 kulturrozoj en la ĝardenoj kaj stratoj de la rozurbo.

Ekster Eŭropo redakti

Aŭstralio redakti

 
muzika pavilono en la rozĝardeno „Nieuwesteeg Heritage Rose Garden“

Menciindaj rozĝardenoj en Aŭstralio estas

  • la ĝardeno Morwell Centenary Rose Garden en Morwell, Viktorio, kunpli ol 4000 rozujoj. Prioritato havas kulitvaroj de aŭstraliaj bredistoj.
  • la rozĝardeno en la ĝaredeno Royal Botanic Garden Melbourne (Reĝa botanika ĝardeno Melburno) en Melburno kunmultaj rozaj specioj.
  • la ĝardeno Alister Clark Memorial Rose Garden, rozĝardeno en Bulla, Viktorio, la hejmregiono de la aŭstralia rozbredisto Alister Clark (1864–1949).[4]
  • la Nieuwesteeg Heritage Rose Garden en Maddingley-parko en Bacchus Marsh, Viktorio havas 40 malnovaj rozkultivaroj, grandparte aŭstraliaj kultivaroj.
  • la Victoria State Rose Garden en Werribee, Viktorio, kun pli ol 5000 rozoj.
  • Ruston's Rose Garden proksime de Renmark en Sudaŭstralio kun preskaŭ 4000 kultivaroj [7], unu el la plej grandaj rozkolektoj tutmonde. Ekde 2005 la ĝardeno havas la honoron esti la „Nacia Rozkolekto de Aŭstralio“.[4][8]

Barato redakti

La Registara Rozĝardeno en Ooty situas sur alteco de 2250 m super marnivelo kaj estas unu el la plej grandaj rozĝardenoj de Barato. Sur kvar hektaroj kreskas 2800 rozkultivaroj kaj pli ol 20 000 rozujoj. Pro la unikaj klimato la florigtempo estas tre longa.[9]

Alia rozĝardeno en Barato estas Zakir Husain-rozĝardeno ene de la botanika ĝardeno de Chandigarh kun pli ol 50 000 rozujoj kaj 1600 diversaj kultivaroj. Kun areo de 120 000 m2 ĝi estas la plej granda de Azio.

Unu el la plej malnovaj rozĝardenoj de Barato estas la „Rozĝardeno de Bengaluro“, kiu estis konstruita en 1760 fare de Hyder Ali, en Lalbagh.[4]

Maroko redakti

La urbo El-Kelâa M’Gouna estas konata kiel rozurbo de Maroko. Tuj apudas la valo de la rozoj, granda rozkultiva regiono, kiu ankaŭ enhavas rozparko.

Usono redakti

 
ozĝardeno en „Exposition Park“, Los-Anĝeleso

Konataj rozĝardenoj en Usono estas

  • the American Rose Center, la ĝardeno de la „Amerika Rozo-Societo“ en Shreveport, Luiziano, kun pli ol 20 000 rozujoj.
  • la rozĝardeno en la „Exposition Park“ en Los-Anĝeleso, Kalifornio, de 1927 sur areo de pli ol 28 000 m2
  • la „Internacia Rozĝardeno“ em la „“Washington Park“ en Portland, Oregono, kunpli oll 7000 rozujoj kaj ĉ. 550 kultivaroj, el la jaro 1917 kaj la plej malnova rozĝardenoj de Usono. Interalie menciindas ke Portlando nomiĝas “urbo de la rozoj“

 

Literaturo redakti

  • Eintrag Rosarium. In: Meyers Enzyklopädisches Lexikon. Bibliographisches Institut, Mannheim/Wien/Zürich 1973, Band 20, S. 333.
  • Abschnitt Rosengärten heute. In: David Squire und Jane Newdick: Faszination Rosen. Unipart Verlag, Stuttgart 1995, S. 17, ISBN 3-8122-3417-3.
  • Abschnitt Chateau Malmaison und seine berühmte Rosensammlung. In: Hanneke van Dijk und Mineke Kurpershock: Rosen. Karl Müller Verlag, Erlangen 1996, S. 8, ISBN 3-86070-523-7.

En la jaro 1989 fondiĝis rozario en Wilhelmshaven. Sur areo de 4 hektaroj kreskas pli ol 3000 rozoj de ĉirkaŭ 500 kulturvarioj.

La rozario de Glücksburg en la nordo de Ŝlesvigo-Holstinio estis inaŭgurata 1991 en iama parto de la kastela parko. Sur areo de unu hektaro kreskas pli ol 500 rozkultivaroj interr ili multasj malnovaj. Ĝi estas la plej granda kolekto de anglaj rozoj en Germanujo.

En la stutgarta parko Höhenpark Killesberg floras en la „valo de la rozoj“ 18000 rozoj de 400 specij kaj kulivaroj.

Francujo redakti

 
rozĝardeno en Kaisersteinbruch kun rigardo al la Eŭropa puto

Apud la subre menciitaj plej aĝa kaj plej granda rozĝardeno de Francujo en L'Haÿ-les-Roses jenaj zozkolektoj estas menciindaj: Roseraie du Parc de Bagatelle en la Bois de Boulogne (16a Pariza arondismento), Roseraie du Parc Floral de la Source en Orléans, Roseraie du Parc de la Beaujoire in Nantes, Roseraie Saint-Nicolas en Chalon-sur-Saône, Roseraie du Parc de la Tête d’Or in Lyon, Roseraie du Conservatoire botanique de Charance en Gap, Roseraie de Saverne, Roseraie de l’École Du Breuil en la Bois de Vincennes en Parizo (12a Pariza arondismento ), Roseraie du Lycée horticole de Lomme.

Italujo redakti

La rozĝardeno Roseto Comunale en Romo estas publika ĝardeno, kiu ekzistas ekde 1931 kaj kie kreskas sur unu hektaro 1200 rozkultivaroj. Krome ekzistas roza testgaredeno, kie 350 kultivaraoj ests testataj.

La rozĝardeno Roseto di Cavriglia en Cavriglia, Arezzo, esstas kun 7000 kultivaroj la plej granda privata rozkolekto de Eŭropo.

Plia famaj rozĝardenoj ekzistas en Monza (Il Roseto Niso Fumagalli) kaj Genovo (Il Roseto di Nervi Villa Grimaldi)

Nederlando redakti

 
rozario en Winschoten

La plej granda rozario de Nederlando estas en Winschoten (provinco Groningo).

Aŭstrio redakti

 
rozĝardeno de Baden, memorŝtono de la hungara rozbredisto Rudolf Geschwind

En Vieno ekzistas pluaraj rozĝardenoj. Tre granda estas la rozkolekton en la popola ĝardeno. Rozkolekzoj ankaŭ trviĝas en la parko Donaupark, en „Wettsteinpark“ en la ĝardeno de la vilao Hermesvilla kaj en la parko de la kastelo Schönbrunn.

Referencoj redakti

  1. Öffnungszeiten Arkivigite je 2014-12-20 per la retarkivo Wayback Machine auf „hu-berlin.de“
  2. Geschichte des Späth-Arboretums Arkivigite je 2011-09-18 per la retarkivo Wayback Machine auf „hu-berlin.de“
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-29. Alirita 2014-12-04.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 2014 directory. World Federation of Rose Societies. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-0707. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-12-05.
  5. Rosarium im Doblhoffpark. Tourist Information Baden. Arkivita el la originalo je 2014-08-24. Alirita 2014-06-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-24. Alirita 2014-12-05.
  6. Rosarium Baden - Sortimentliste. www.baden.at. Alirita 2014-06-25.
  7. Ruston's Roses. Alirita 2011-01-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-16. Alirita 2014-12-05.
  8. Stirling Macaboy (editor, Tommy Cairns): The Ultimate Rose Book, Abrams New York, 2007 p. 467
  9. World Federation of Rose Societies. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2014-07-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2014-12-05.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1], retpaĝo kun ligoj al tutmondaj rozĝardenoj (germanlingva)