Rozkrucaj monografioj
La Rozkrucaj Monografioj aŭ Korespondaj Lecionoj (kiel AMORC foje nomas ilin) estis verkitaj en la frua parto de la 20-a jarcento de Harvey Spencer Lewis, fondinto kaj unua Imperatoro de AMORC.
Enkonduko
redaktiLa monografioj klarigas la rozkrucajn instruojn kiel ilin ricevis kaj interpretis H. Spencer LEWIS. Poste la monografioj estis redaktitaj kaj aktualigitaj.
La monografioj estas presitaj kiel malgrandaj kajeroj, sed ili ne estas haveblaj al la ĝenerala publiko. Nur membroj de iuj rozkrucaj ordenoj havas aliron al ili. La enhavo de la monografioj estas konsiderata konfidenca.
Kvankam originale la monografioj estis ekluzivaĵo de AMORC, nuntempe ankaŭ kelkaj aliaj rozkrucaj ordenoj, kiuj originas el AMORC, uzas ilin.
Ekzemple, la Kunfrataro de la Rozkruco (CR+C) asertas ke ĝi proponas la originalajn LEWIS-ajn monografiojn, sen la modifoj kaj modernigoj de AMORC. La monografioj de CR+R enhavas piednotojn de Gary L. Stewart.
La nunaj monografioj de Rozkruca Ordeno, AMORC estas aktualigitaj laŭ novaj malkovroj, kaj lingve kaj stile modernigitaj.
La Rozkrucaj Monografioj de AMORC
redaktiJen mallonga priskribo de tio kion rozkruca studento lernas en siaj unuaj kvin jaroj kiel membro de AMORC.
Ĉi tiu listo estas neoficiala kaj estas adaptita de la enkonduka libreto de AMORC Regado de la Vivo. Oficiala listo haveblas pere de diverslingvaj Grand-loĝioj de AMORC.
La instruoj estas dividitaj en Neofitan Sekcion kaj Templan Sekcion.
Neofita Sekcio
redaktiEnkondukaj Lecionoj
redaktiUnua Atrio
redakti- Konsisto kaj Strukturo de Materio
- Povo de Pensado kaj Koncentriĝo
- Imagado
- Telepatio
- Mensa Projekcio
Dua Atrio
redaktiTria Atrio
redaktiTempla Sekcio
redaktiUnua Templa Grado
redakti- Strukturo de Materio
- Elektro, Magnetismo, Elektromagnetismo kaj iliaj rozkrucaj difinoj
- Subatomaj Partikuloj
- Elementoj
- Materia Alĥemio
Dua Templa Grado
redakti- Kosma Konscio
- Nia Subjektiva Konscio
- Imagado
- Memsugestio
- Psikologio kaj Mistikismo
Tria Templa Grado
redaktiKvara Templa Grado
redakti- Noumenoj kaj Fenomenoj
- Naturaj simboloj
- Artefaritaj Simboloj
- Mistikaj simboloj
- Sankta Arkitekturo
Kvina Templa Grado
redaktiSesa Templa Grado
redakti- Konsisto de Sango
- Ĉela Konscio kaj Ĉela Sano
- Aŭtonoma Nervosistemo
- Rozkruca Terapio
- Sin-kuracado
Sepa Templa Grado
redakti- Psika Korpo
- La Psikaj Centroj
- Naturo kaj Simboleco de Sonĝoj
- Psika Projekcio (eksperimentoj)
- Perceptado de la aŭro (eksperimentoj)
Oka Templa Grado
redakti- Naturo kaj Ekzisto de Dio
- Regado de Karmo
- Reenkarniĝo de la Animo
- Kiel Rememori Pasintajn Enkarniĝojn (eksperimentoj)
- Preĝado
Naŭa Templa Grado
redakti- Makrokosmo kaj Mikrokosmo
- La Kvar Principoj Tero, Akvo, Aero, Fajro
- Simboleco de la Kruco, Triangulo, Kvadrato, Cirklo, Rozkruco
- Mensa Alĥemio
- Eksperimentoj pri Telepatio, Telekinezo, Vibroturgio, Radiestezo, Nevidebleco, Agordiĝo kun Kosma Konscio