Sámsonháza
Sámsonháza [ŝAmŝonhAza], slovake Šamšon estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Salgótarján.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Sámsonháza situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Pásztó kaj Bátonyterenye troviĝas po 10, Salgótarján 17, Szécsény 22, Parád 29 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1401, pri la fortikaĵo nomata "Fehérkő" el 1409. En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, kiun slovakoj refondis post 2 jarcentoj. En 1808 kaj en 1828 incendioj okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Sámsonháza naskiĝis:
- slovaka-hungara pastro Lajos Haan
- operkantisto Júlia Kukely.