Sándor Oszter (aktoro)
Sándor Oszter [ŝAndor oster], laŭ hungarlingve kutima nomordo Oszter Sándor estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Sándor Oszter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1948 en Győr |
Morto | 29-an de oktobro 2021 (73-jaraĝa) en Balatonrendes |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-10-33 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1971) |
Familio | |
Patro | Sándor Oszter (patro) |
Edz(in)o | Donatella Failoni (en) |
Infano | Alexandra Oszter (en) |
Parencoj | Sergio Failoni (en) (bopatro) Nelly Klier (en) (bopatrino) |
Okupo | |
Okupo | aktoro entreprenisto |
Sándor Oszter naskiĝis la 2-an de septembro 1948 en Győr kaj mortis la 29-a de oktobro 2021 en Balatonrendes.
Biografio
redaktiSándor Oszter finis la lernadon en Teatra Altlernejo en 1971, sed pli frue li jam havis rolojn en filmoj. Li komencis sian aktoran karieron en Budapeŝto. Inter 1989–1992 kaj depost 1991 li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 2008 li estis ano en Teatro Jókai (Békéscsaba). Li havis edzinon kaj filinon. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1982, poste en 2013 premion Kossuth.
Liaj roloj (elekto)
redakti- 15 kinejaj filmoj inter 1969-2004, ekzemple 80 huszár (80 ĥusaroj), 1978
- 24 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1971-2003, ekzemple Rózsa Sándor Sándor Rózsa, 1971; Barátok közt (Inter geamikoj), 2000
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Othello - titolrolo; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo) - Turai
- en eksterlandaj filmoj hungara voĉo, ekzemple de Kirk Douglas kaj Terence Hill