Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno

La Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno validas kiel unu el la ĉefaj kaj plej tradicioriĉaj orkestroj de la mondo. Johann Walter fondis ĝin la 22-an de septembro 1548 laŭ komisio de princo-elektisto Morico de Saksujo. Ĝi validas kiel ununura orkestro ankoraŭ ekzista, kiu seninterrompe muzikis trans pli ol kvar jarcentoj kaj samtempe – kiel dokumentas samtempaj raportoj – ĉiam apartenis al la ĉefaj muzikensembloj de la diversaj epokoj. Elstaraj kapelmajstroj kaj tutmonde ŝatataj instrumentistoj stampis la iaman kortegan kaj nunan saksan ŝtatan orkestron ekde ĝia fondado. En 2013 la orkestro transprenis gvidate de Christian Thielemann la Paskan Festivalon je Salcburgo.

Saksa Ŝtata Kapelo je Dresdeno
orkestro
Komenco 1548 vd
Lando(j) Germanio vd
Fondinto(j) Maŭrico de Saksio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

 
Heinrich Schütz, dresdena kapelmajstro, proks. 1660 (pentrita de Christoph Spetner)

La kortega kapelo estis la plej grava muzikensemblo siatempa. Sian unuan florepokon ĝi havis en la 17-a jarcento sub direktado de Heinrich Schütz, sed je la fino de la Tridekjara Milito ankaŭ malaltan nivelon.

La Princelektista-Saksa kaj Reĝa- Pola Kapelo ekzistis inter 1697 kaj 1756 sub la regado de Frederiko Aŭgusto la 1-a kaj lia filo Frederiko Aŭgusto la 2-a La tiama nomo de la ensemblo kaŭzis en tio, ke la du regantoj (kun mallonngaj interrompoj) ne nur estis elektisto-princoj de Saksujo, sed ankaŭ regis kiel reĝoj Polujon.

Je la saksa kortego je Dresdeno la kortegomuziko statis jam en alta florado precipe sub la elektisto-princoj Johano Georgo la 2-a (1656–1680) kaj Johano Georgo la 3-a (1680–1691). Sed en la epoko de la altbaroko ĝi transvivis pluan supreniĝon. En 1697, la jaro de la kronado de Frederiko Aŭgusto kiel reĝo, la etato de la kortegomuziko ja estis pli malgrandiĝinta kompare kun 1691 de pli ol 15000 taleroj je nur preskaŭ 7600 taleroj, kreskis tiam tamen per preskaŭ 17000 taleroj ĝis 1719 eĉ sur 26400 taleroj. Tiuj entenas tamen ankaŭ la subetaton por la katolika kortegomuziko, necesiĝinta post la konvertiĝo de Frederiko Aŭgusto. Kapelmajstro estis Johann Christoph Schmidt, kiu komence ja almenaŭ disponis pri pli ol 31 muzikistoj (inkluzive la ĥorknabojn).

 
Johann Georg Pisendel, muzikisto kaj kapelmajstro 1712-1755

Kiel bonŝanco montriĝis la dungado en la jaro 1709 de violonisto Jean-Baptiste Volumier kiel koncertmajstro, al kiu oni koncedis la pompan jarsalajron da 1200 taleroj. En 1712 la juna suprenstrebanta violonisto ektenis tiun ĉi postenon Johann Georg Pisendel, en 1715 la tiam jam famega „pantaleonisto“ Pantaleon Hebenstreit, en 1716 kiel dua kapelmajstro Johann David Heinichen, en 1717 kiel tria Antonio Lotti. Aldoniĝis interalie ties edzino, sopranistino, la kastrito Francesco Bernardi, nomita „Senesino“ (por salajro de 70000 taleroj) kaj la itala violonvirtuozo Francesco Maria Veracini. Dum la pli longa malsano de Heinichen ĝis lia morto en la jaro 1729 lin anstataŭis komponisto Jan Dismas Zelenka en lia posteno kiel kapelmajstro de la Princelektista-Saksa kaj Reĝa- Pola Kapelo.

En 1716/1717 Pisendel estis sendita al Italujo, por ke li informiĝu pri la plej aktuala stato de la violonluda arto. Tie li konatiĝis precipe kun Antonio Vivaldi, kies muzikon li admiregis. Ĉe la kortego je Dresdeno oni rigardis sin per tio bonege preparita por la venontaj geedziĝ-solenaĵoj de la kronprinco kun la aŭstra ĉefdukino Maria Jozefa.

Post 1763 la kapelo denove nomiĝis Elektistoprinca Saksa Kapelo, ekde 1807 Reĝa-Saksa Muzika Kapelo kaj post 1918 Saksa Ŝtata Kapelo. En la epoko de la Germana Demokratia Respubliko ĝi nomiĝis „Ŝtata Kapelo je Dresdeno“ aŭ ankaŭ „Dresdena Ŝtata Kapelo“ kaj ricevis sian nunan nomon nur post la transpreno de la GDR fare de la Federacia Respubliko Germanujo.

La publika koncertado de la orkestro komencis je la fino de la 18-a jarcento; abonkoncertojn oni enkondukis en 1858. La Saksa Ŝtata Kapelo estas ekde la unua triono de la 17-a jarcento opera orkestro – ĝis 1945 kaj kaj post ties remalfermado en 1985 ĝi prezentas en la Semper-Operejo.

Nuntempo redakti

Ekde 1992 ĝis sia subita morto la 20-an de aprilo 2001 Giuseppe Sinopoli staris ĉepupitre antaŭ de la orkestro. Poste en 2002 Bernard Haitink intertempe transprenis la pozicion de ĉefdirektisto, forlasis tamen en la jaro 2004 antaŭtempe la orkestron. Sian lastan koncerton kiel ĉefdirektisto li prezentis novembron de 2004 kadre de koncertvojaĝo en Vieno. Septembron de 2007 Fabio Luisi, ĉefdirektisto de la Vienaj Simfoniistoj, transprenis la postenon de ĝenerala muzikdirektisto. Ekde la koncertsezono 2012/2013 Christian Thielemann provizore estras la orkeston por sep jaroj kiel ĉefdirektisto.

Famaj kapelmajstroj kaj direktistoj redakti

 
Johann Adolf Hasse, kapelmajstro 1733–1763

La plej gravaj kapelmajstroj kaj direktistoj dumpase de la historio de la orkestro:

 
Richard Wagner

En pli nova tempo la orkestron direktis ankaŭ interalie Herbert von Karajan kaj Nikolaus Harnoncourt.

Famaj solistoj kaj instrumentistoj redakti

 
Silvius Leopold Weiss, liutisto

Membroj de la Saksa Ŝtata Kapelo, kiuj parte ankaŭ prezentis soliste, estis inter alie:

Komponistoj kaj verkoj redakti

 
Richard Strauss, pentraĵo de Max Liebermann (1918)

Al la Ŝtata Kapelo oni dediĉis diversajn komponaĵojn, aliajn ĝi prezentis por unua fojo. Al tiuj apartenas verkoj de Vivaldi trans Wagner, Schumann, Liszt, Strauss, Hindemith, Weill k. a. ĝis pli novaj komponaĵoj ekzemple de Udo Zimmermann kaj Wolfgang Rihm.

Aparte Richard Strauss estis ligita kun la orkestro, kiun nuntempe la tuta mondo rigardas ofte kiel „Strauss-orkestro“, dum pli ol 60 jaroj kiel komponisto kaj orkestrestro, kiu je unua fojo prezentis naŭ el liaj operoj en Dresdeno (inter ili Salome, Elektra kaj Der Rosenkavalier). La Alpensinfonie Strauss dediĉis al la dresdena orkestro.

Eksteraj ligiloj redakti