Sandro PENNA (naskiĝis en Perugia, la 12-an de junio 1906; mortis en Romo, la 21-an de januaro 1977) estis itala verkisto kaj poeto.

Sandro Penna
Persona informo
Naskiĝo la  12-an de junio 1906(nun 1906-06-12)
en Peruĝo, Umbrio, Italio
Morto la 21-an de januaro 1977 (70‑jara)
en Romo, Latio, Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cimitero Flaminio vd
Nacieco Itala
Lingvoj italafranca vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo poeto
Aktiva dum 1928-1977
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Penna naskiĝis en burĝa familio; lia patro Armando estis el Umbrio, la patrino Angela Antonione Satta, el Latio; li havis du pli junajn gefratojn, Beniamino kaj Elda.

Kiam la patro revenis el la milito malsana pro sifiliso, la patrino decidis forlasi lin kaj translokiĝis al Pesaro kun la filino, lasante la du filojn kun la patro; en 1922 la patrino translokiĝis al Romo. Li do pasigis la junecon en Peruĝo farante neregulajn studojn; en 1925 li tamen diplomiĝis kiel kontisto, sed preferis legi literaturon, ĉefe Leopardi, D'Annunzio, Hölderlin, Wilde, Rimbaud, Baudelaire kaj Crevel.

Li komencis verki poeziaĵojn plimalpli en 1928. Tiam li legis Alvaro, Cardarelli, Govoni, Gide, Ungaretti, Saba kaj Montale.

Somere, en Porto San Giorgio li ekhavis siajn unuajn enamiĝojn, ĉiam samseksemaj.

En 1929 li translokiĝis al Romo kie li restis ĝis la morto farante la plej diversajn laborojn por sin vivteni.

Listo de verkoj redakti

  • Poesie, Firenze: Parenti ("Letteratura" n. 25), 1938
  • Paul Claudel, Presenza e profezia (trad.), Milano: Ed. di Comunità, 1947; Milano: SE, 1992
  • Appunti, Milano: Edizioni della meridiana, 1950
  • Arrivo al mare, Romo: De Luca, 1955 (narrativa)
  • Una strana gioia di vivere, Milano: All'insegna del pesce d'oro, 1956
  • Poesie, Milano: Garzanti, 1957
  • Croce e delizia, Milano: Longanesi, 1958
  • Stranezze (1957-1976), Milano: Garzanti, 1976
  • Tutte le poesie, Milano: Garzanti, 1970 (e ed. successive con prefazione di Cesare Garboli e il titolo Poesie)
  • Acruto Vitali, Il tempo scorre altrove: poesie 1919-1963, kun prosa de Sandro Penna, Milano: All'insegna del pesce d'oro, 1972
  • Un po' di febbre, Milano: Garzanti, 1973 (prose)
  • L'ombra e la luce: sette poesie, Milano: Vanni Scheiwiller, 1975 (kun sette acqueforti di Cristiana Isoleri)
  • Prosper Mérimée, Carmen e altri racconti (trad.), Torino: Einaudi, 1977 (con un saggio di Cesare Garboli kaj noto de Pietro Paolo Trompeo)
  • Il viaggiatore insonne (a cura di Natalia Ginzburg e Giovanni Raboni), Ĝenovo: San Marco dei Giustiniani, 1977
  • Segreti, Roma: Don Chisciotte, 1977
  • Confuso sogno, Roma: Artein, 1980; Milano: Garzanti, 1980
  • Peccato di gola: poesie al fermo posta, Milano: Libri Scheiwiller, 1989
  • Appunti di vita, Milano-Perugia: Electa, 1990
  • Lettere e minute: 1932-1938, kun Eugenio Montale, Archinto, 1995
  • Umberto Saba, Lettere a Sandro Penna, 1929-1940, Milano: Archinto, 1997
  • Una felicità possibile: appunti di diario, Genova: San Marco dei Giustiniani, 2000
  • Cose comuni e straordinarie, Ĝenovo: San Marco dei Giustiniani, 2002
  • Autobiografia al magnetofono, Ĝenovo: San Marco dei Giustiniani, 2006

Eksteraj ligiloj redakti