Schiers

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schuders)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Schiers (komunumaro) kaj Schiers (stacidomo).
Schiers
Blazono de Schiers
Reformita preĝejo de Schiers
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Schiers
Koordinatoj  46° 58′ 0″ N 9° 51′ 3″ O / 46.96667 °N, 9.85083 °O / 46.96667; 9.85083 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 0″ N 9° 51′ 3″ O / 46.96667 °N, 9.85083 °O / 46.96667; 9.85083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2499
Areo 61,66 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 7220
Komunumkodo 3962
Mapo de Schiers

Pri la komunumo redakti

Schiers (prononcu ŝirs, en la romanĉa lingvo Aschera) estas komunumo de la komunumaro Schiers kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Schiers situas ĉe la norda flanko de la suba parto de Pretigovio (germane Prättigau). La komunumo etendiĝas de la bordo de la rivero Landquart ĝis la kresto de la montoĉeno Rätikon, kiu estas la limo al Aŭstrio. La komunumo konsistas el la frakcioj Schiers, Lunden, Fajauna-Stels, Maria-Montagna, Pusserein kaj Schuders.

Najbaraj komunumoj redakti

Schiers limas en nordo al Vandans (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Tschagguns (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Sankt Antönien, en sudoriento al Luzein, en sudo al Jenaz, en sudokcidento al Furna, en okcidento al Grüsch, en nordnordokcidento al Seewis.

Trafiko redakti

Tra Schiers pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Landquart al Davos. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente en Landquart. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervolinio de Retia Fervojo de Landquart al Engadino kaj al Davos. De la stacidomo cirkulas diversaj poŝtaŭtolinioj al la unuopaj frakcioj de la komunumo kaj al la najbaraj lokoj Farnas kaj Luzein.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Schiers datiĝas el la jaro 1101 kiel Scieres. Plej gravaj bienposedantoj en Schiers estis dum mezepoko la katedrala kapitulo de Koiro. Bienposedantoj estis ankaŭ la Senjoroj de Vaz, kiu estis ankaŭ la regantoj de Schiers. Ilin sekvis la Grafoj de Togenburgo ĝis 1436, kiam Schiers kiel parto de la tribunalejo Schiers interne de la Senjorejo Solavers aliĝis al la Dektribunala Federacio. De 1496 ĝis 1649 Schiers estis sub regado de Aŭstrio. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti