Sergej Isaejviĉ Utoĉkin

rusa aviadisto

Sergej Isaeviĉ Utoĉkin (ruse Сергей Исаевич Уточкин; Odeso, 12-an de julio 1876Sankt-Peterburgo, 13-an de januaro 1916) estis rusa aviadilisto.

Sergej Isaejviĉ Utoĉkin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1876 (1876-06-30)
en Odeso
Morto 31-an de decembro 1915 (1915-12-31) (39-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo piloto • aŭtosportisto • boksisto • futbalisto • sportisto
vdr

Filo de komercisto, 17-jara li jam estis granda ĉampiono pri biciklado, kun venkoj en Rusio kaj alilande. Li havis elstarajn atingojn kiel naĝisto, velisto, skermo, boksado, sketado kaj klasik-stila luktado. Tre populara en sia urbo, de vetkuradoj en biciklo, li transiris al aŭtoj, kaj li aŭdace provis superi mondan rekordon pri rapideco en motorhava veturilo.

Sergej Utoĉkin kun Woody Hedspath en belga biciklejo, ĉ. 1908

Sekve li interesiĝis pri balonflugado. En 1907, li flugis sur Odeso sola en balono, poste li superflugis piramidojn en Egiptio kaj la Saharonn. Je la ĵusnaskiĝanta aviado, li ekpensis kiel flugi per motorhava flugmaŝino. La franco Louis Blériot estis transfluginta la Manikon dum en Rusio ankoraŭ ne troviĝis aviadistoj. En printempo 1910 per biplana aviadilo de Farman (Farman IV) elteriĝis el Odeso la unua rusa piloto, Michail Efimov, ĵusveninta el Francio, kie li lernis flugi.

La aviadilo de Efimov ankoraŭ troviĝis en la urbo kaj la 15-an de marto 1910 Utoĉkin, sen antaŭaj instrukcioj, elterigis la aviadilon kaj tiel fariĝis la dua rusa piloto. Ĉe fabriko Anatra, Utoĉkin konstruis biplanon similan al tiu de Farman kaj uzis ĝin por pluraj flugoj super Odeso kaj la Nigra Maro en decembro 1910. En la sekva jaro li faris flugo-elmontrojn en pluraj rusaj urboj kaj alilande. Liaj flugoj estis observataj de pluraj estontaj aviadistoj kaj aviadil-projektistoj kiel V. P. Klimov en Moskvo, N. N. Polikarpov en Orel, A. A. Mikulin en Kiev, P. O. Suĉoj en Homel, P. N. Nesterov en Tbiliso, S. P. Korolev en Nižyn kaj Bolesław Orliński en Kamjanec-Podilskij[1]. Dum sia aktiveco, li spertis multajn akcidentojn, kiuj preskaŭ mortigis lin.

Fatala rezultis la akcidento en la 27-a de julio 1911 dum provo flugi inter Sankt-Peterburgo kaj Moskvo. Tio estis la unua provo en Rusio de longdistanca flugo, kio tiam estis konsiderata tre malfacila. Laŭdire, li asertis, ke li estos en Moskvo por teo. Por la ekflugo prezentis sin pliaj naŭ pilotoj, sed nur unu elteriĝis kiel li, Aleksandro Vasiljev. Post superflugo de Novgorod, la motoro dispeciĝis. Utoĉkin devis fari urĝan alteriĝon kaj la aviadilo eniris riveron. La piloto sukcesis elaviadiliĝi kaj paŝi sur flugilo, sed pro vundoj li svenis kaj enfalis en la riveron. Pro bonŝanco, oni elakvigis lin sed en hospitalo oni konstatis seriozajn damaĝojn: klaviko, brako kaj kruro rompitaj, krom aliaj seriozaj vundoj en la torako kaj la kapo. Post elhospitaliĝo, li fariĝis dependanto de morfino kaj kokaino pro la fortaj doloroj. Malsana kaj kripligita, sen mono kaj sen domo, li fariĝis sola kaj forlasita de la edzino.

Li transloĝiĝis al Sankt-Peterburgo kaj provis trovi laboron. Li fariĝis profesia bilardisto sed li malmulton enspezis kaj li spertis malsaton. Oni suspektis pri lia mensmalsaneco kaj en la 26-a de julio 1913 tio konfirmiĝis: li alvenis al la Vintra Palaco kaj petis, ke pordisto anoncu al la caro Nikolao la Dua la alvenon de la fama piloto Utoĉkin. Je la rifuzo, li agresis la pordiston per sinsekvaj pugnobatoj, furioze. Utoĉkin estis arestita kaj sendita al la psikatria hospitalo Sankta Nikolao de Mojka. La hospitalo estis proksima al la Katedralo Sankta Isaako, kiun vizitadis la caro, kaj supozeble Utoĉkin renkontis la imperiestron, kiu lin invitis al la palaco. Per klopodoj de amikoj, li malrapide resaniĝis kaj estis sendita al privata hospitalo en Peterhof, en aparta sekcio, kun kostoj pagitaj de la urba registaro. Li faris malsato-strikon, dirante, ke li preferas la morton ol troviĝi en hospitalo. En la aŭtuno de 1913 oni lasis lin foriri kaj li reiris al Odeso. En la Unua Mondmilito, multaj aviadistoj estas rekrutataj kaj Utoĉkin petis aliĝon, sed oni rifuzis ĉar oni konsideris lin freneza. Li provis eniri, ĉu kiel laboristo, ĉu kiel provo-piloto, en fabriko de aviadiloj, sed oni rifuzis. Vintre de 1915, amiko trovis lin sur la strato, malsana pri pulmoj, misnutrita kaj apenaŭ vestita. Li mortis pro pneŭmonito, aŭ eble ftizo, en Sankt-Peterburgo la 13-an de januaro 1916 kaj entombigita en la Tombejo Sankta Nikolao proksime de Monaĥejo Aleksandr Nevskij.

Omaĝo redakti

 

La 2-an de septembro 2001, la urbo Odeso inaŭguris omaĝan bronzan monumenton de V. Glazirin kaj A. Tokarev, en la urba parko, ĉe la enirejo de la kinejo “Utoĉkino”.

Referencoj redakti

  1. Granda Soveta Enciklopedio, 3-a eldono (1970-1979)

Eksteraj ligiloj redakti