Sigismondo la 1-a (Pollando)
Sigismondo la 1-a de Pollando, Sigismondo la 2-a de Litovio, Sigismondo la Maljuna, (naskiĝis la 1-an de januaro 1467 kaj mortis la 1-an de aprilo 1548) estis de la 8-a de decembro 1506 ĝis sia morto reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio. Jam antaŭe li estis duko de Silezio.
Sigismondo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Pollando kaj Litovio | |||||
![]() pentrita de Lucas Cranach la pli juna
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Zygmunt I Stary Žygimantas Senasis | |||||
Naskonomo | pole Zygmunt I Stary, litove Žygimantas II Senasis, rutene Žyhimont II Stary | ||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1467 en Kozienice | ||||
Morto | 1-an de aprilo 1548 (81-jara) en Krakovo | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo [#] | ||||
Lingvoj | pola [#] | ||||
Ŝtataneco | Pollando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Jogajlidoj [#] | ||||
Patro | Kazimiro la 4-a [#] | ||||
Patrino | Elizabeto de Habsburgo, Reĝino de Pollando [#] | ||||
Gefratoj | Elizabeta Jogajlido • Ana Jogajlido • Barbara Jogajlido • Sofia Jogajlido, margrafedzino de Brandenburg-Ansbach • Edviga Jogajlido • Vladislao la 2-a Jogajlido • Sankta Kazimiro • Aleksandro • Johano Alberto la 1-a (Pollando) • Elizabeta Jogajlido (1472-1480) • Elizabeta Jogajlido (1465-1466) [#] | ||||
Edz(in)o | Barbara Zápolya • Bona Sforza [#] | ||||
Amkunulo | Katarzyna Telniczanka [#] | ||||
Infanoj | Hedvig Jogajlido, brandenburga princelektisto-edzino • Sigismondo la 2-a de Pollando • Sofia Jogajlido, dukino de Brunsvigo-Luneburgo • Anna Jogajlido • Katarina Jogajlido • Anna Jagiellon • John Jagiellon • Katharina of Poland, Countess of Montfort • Regina Szafraniec • Wojciech Olbracht • Izabela Jogajlido [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko [#] | ||||
Aktiva dum | 1499–1548 [#] | ||||
| |||||
| |||||
Grandduko de Litovio ![]() | |||||
Sigismondo la 2-a | |||||
Dum | 1506 – 1548 | ||||
Antaŭulo | Aleksandro, lia frato | ||||
Sekvanto | Sigismondo la 3-a, lia filo | ||||
Reĝo de Pollando ![]() | |||||
Sigismondo la 1-a | |||||
Dum | 1506 – 1548 | ||||
Antaŭulo | Aleksandro, lia frato | ||||
Sekvanto | Sigismondo la 2-a, lia filo | ||||
duko de Glogovo ![]() | |||||
Dum | 1499 – | ||||
duko de Opavo/Troppau ![]() | |||||
Dum | 1499 – | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia kromnomo "la maljuna" distingis lin de lia samnoma filo. Sed li vere atingis konsiderindan aĝon de pli 81 jaroj. Lia rekta antaŭulo estis ne lia patro Kazimiro la 4-a, sed lia frato Aleksandro, antaŭ kiu regis en Pollando ilia frato Johano Alberto. (La plej aĝa frato, Ladislao (Vladislao), estis reĝo de Bohemio kaj Hungario.)
Lia dua edzino estis Bona Sforza, filino de Gian Galeazzo Maria Sforza, duko de Milano.
Sigismondo estis la sesa reganto de Pollando kaj la kvara de Litovio el la jogajlida dinastio. Dum lia regado finiĝis milito kontraŭ la Germana Ordeno, kiam en 1525 ties estro Alberto de Brandenburgio konvertiĝis al protestantismo kaj omaĝis al Sigismondo, ricevante kompense la ordenan teritorion kiel feŭdon kaj iĝante duko de Prusio.
FamilioRedakti
Kun sia unua edzino, Barbara Zápolya (1495–1515), filino de la hungara palatino Stefano Zápolya, kiun li edzinigis en 1512, li havis du filinojn:
- Jadviga Jogajlido (1513–1573); edzino de Joaĥimo la 2-a Hektoro, princo-elektisto de Brandenburgio
- Anna (1515–1520)
En 1518 li edziĝis al Bona Sforza. Ili havis ses gefilojn.
- Izabela Jogajlido (1519–1559); edzino de hungara reĝo Johano Zápolya, frato de Barbara, la unua edzino de Sigismondo la 1-a
- Sigismondo la 2-a (1520–1572), la sekva pola reĝo
- Sofia Jogajlido (1522–1575); edzino de Henriko la 2-a de Brunsvigo-Wolfenbüttel
- Anna Jogajlido (1523–1596); edzino de pli posta pola reĝo Stefano Báthory
- Katarina Jogajlido (1526–1583); edzino de sveda reĝo Johano la 3-a
- Alberto Jogajlido (1527-1527)
Krome li havis plurajn ekstergeedzajn infanojn.