Skurĝado de Kristo

La skurĝado de Kristo estas epizodo de la vivo de Jesuo kiel raportata de la Evangelioj (Mt 27, 26; MK 15, 15; Lk 23, 16; Jo 19,1).

Skurĝado (Tiepolo) Museo del Prado, Madrido.

La skurĝado estas batado aparte sanga, pere de bastonoj, vergoj aŭ kato je naŭ vostoj. Tiu lasta konsistis, laŭ la romia tipologio, el bastono al kiu estis ligitaj diversaj laĉoj finigantaj per metalaj krifoj, plombaĵoj kaj ostaj splitoj kiuj estigis doloregajn ŝiraĵojn kaj ostorompojn al la torturito.

La epizodo

redakti
 
Skurĝado sur Kristo de Daniele Crespi, 1625-1630, Varsovio, Muzeum Narodowe.

Laŭ la kanonaj evangelioj, Jesuo estis submetita al la torturo de la skurĝado dum la proceso stariĝinta antaŭ la romia prokuroro Poncio Pilato. Laŭ Johano, Pilato skuĝigis Jesuon por kontentigi al la hebreaj altaranguloj lin akuzantoj kaj por kvietigi la ektumulton kiun ili provokis kaj, plue, por kortuŝi la hebrean popolon, kiu, tamen, ne kvietiĝis kaj male daŭrigis grandvoĉe postuli la krucumon de Jesuo,, kiun fine Pilato permesis.

La temo renkontiĝas en la arto ekde la 9-a jarcento, dum estis tute malĉeesta en la bizanca arto kaj malofta en la Ortodoksa Eklezio. Dekomence ĝi aperis en manuskriptoj, precipe en Italio.

Ofte Pilato estas pentrata ĉeestanta la scenon, kaj servisto de lia edzino estas rakontanta pri ŝia mesaĝo.

La atesto de la Mortotuko

redakti

Nombraj signoj de la skurĝado videblas en la bildo de la Mortotuko de Torino, kiu laŭ tradicio kaj historiaj konstatoj envolvis la korpon de Jesuo en la entombigo. Tiuj signoj klare montras la spurojn de la terura torturilo. (Vidu: [1])

Ikonografio

redakti

Pentrarto

redakti

La skurĝado de Jesuo ĉeestas en diversaj artaj verkoj inter kiuj:

Galerio

redakti

Kaj en la filmaro pri la vivo de Jesuo:

Vidu ankaŭ

redakti