Sofia de Palatinato

(Alidirektita el Sofia de Hanovro)

Sofia de Palatinato, germane Sophie von der Pfalz, (naskiĝinta la  14-an de oktobro 1630(nun 1630-10-14), mortinta la 8-an de junio 1714), filino de Elizabeto Stuart kaj Frederiko la 5-a de Palatinato (la "vintra reĝo"), estis edzino de princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj britaj monarĥoj ekde Georgo la 1-a.

Sofia de Palatinato
Princino de Palatinato
Pentraĵo de Peter Lely
Pentraĵo de Peter Lely
Persona informo
Sophie von der Pfalz
Naskiĝo 14-an de oktobro 1630 (1630-10-14)
en Hago, Nederlanda Respubliko
Morto 8-an de junio 1714 (1714-06-08) (83-jaraĝa)
en Herrenhausen, Hanovro, Hanovro,  Sankta Romia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Leine-Kastelo, Hanovro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Sofia de Palatinato
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj (denaske)
Hanovro (progeedze)
Patro Frederiko la 5-a (Palatinato)
Patrino Elizabeto Stuart
Gefratoj Louise Hollandine of the Palatinate • Elizabeto de Palatinato • Henriette Marie of the Palatinate • Karolo la 1-a Ludoviko de Palatinato • Maurice of the Palatinate • Roberto de Rejnlando • Philip Frederick of the Palatinate • Henry Frederick, Hereditary Prince of the Palatinate • Gustavus Adolphus of the Palatinate • Edward, Count Palatine of Simmern • Charlotte of the Palatinate vd
Edz(in)o Princo-elektisto Ernesto Aŭgusto de Hanovro
Infanoj Georgo la 1-a, reĝo de Anglio
Sofia Ĉarlota, edzino de Frederiko la 1-a de Prusio
Parencoj Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Frederiko Vilhelmo de BrandenburgioFrederiko la 1-a de Prusio • Countess Louise Juliana of Nassau • Frederiko la 4-a de Palatinato • Frederiko la 2-a • Countess Louise Henriette of Nassau • Frederiko Henriko de Oranje-Nassau vd
Profesio
Okupo politikistoreganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sofia ludas gravan rolon en la historio de Britio kaj ties tronsukcedo. Kiel filino de Elizabeto Stuart kaj nepino de Jakobo la 1-a de Anglio ŝi estis la plej proksima ne-katolika parenco de Vilhelmo la 3-a post lia sen-ida bofratino Anna Stuart. Per la leĝo Act of Settlement en 1701 ŝi kaj ŝiaj idoj estis do elektitaj kiel tronheredontoj de la brita trono. Reĝino Anna tamen vivis pli longe ol Sofia, do finfine la tronon heredis ne Sofia, sed ŝia filo Georgo la 1-a.

Sofia, ano de la dinastio Vitelsbaĥoj, fariĝis prapatrino de la dinastio Hanovro, kaj prapatrino de ĉiuj postaj britaj monarĥoj ĝis nun.

Idoj redakti

Sofia kaj Ernesto Aŭgusto havis ses filojn kaj unu filinon:

  1. 1660-1727 Georgo la 1-a, reĝo de Anglio ekde 1714.
  2. 1661–1690 Frederiko Aŭgusto
  3. 1666–1726 Maksimiliano Vilhelmo
  4. 1668-1705 Sofia Ĉarlota de Hanovro, edzino ekde 1684 de reĝo Frederiko la 1-a en Prusio.
  5. 1669–1690 Karlo Filipo
  6. 1671–1703 Kristiano Henriko
  7. 1674–1728 Ernesto Aŭgusto