Éva Varga (skulptisto)
Éva Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Éva estis hungara skulptisto, platetisto, dekoraciisto. Ŝia edzo estas Péter Szanyi.
Éva Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1949 (74-jaraĝa) en Hajdúböszörmény |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Péter Szanyi |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Éva Varga [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1949 en Hajdúböszörmény.
Biografio redakti
Éva Varga studis en Hungara Belarta Altlernejo inter 1969-1974. Ŝia majstro estis Iván Szabó (skulptisto). En 1975 ŝi aliĝis al artistkolonio (Miskolc). Inter 1977 kaj 2009 ŝi plurfoje ricevis stipendiojn, ankaŭ eksterlandajn. Ŝi kreas skulptaĵojn, skulptaĵetojn, medalojn, platetojn, eĉ kelkfoje teatrajn dekoraciojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1973–2007. Ŝi naskis filinon, kiu same iĝis skulptisto.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Ornamputo kun birdo (Miskolc)
-
Milcentjara monumento (Miskolc)
-
Endre Latabár (patro) (Miskolc)
-
Feroherbo (Miskolc)
-
Márton Debreczeni (Miskolc)
Elektitaj platetoj redakti
- X. Nyírbátori Zenei Napok 1976
Elektitaj dekoracioj redakti
- Jacques Offenbach: "Les Contes d'Hoffmann" Teatro Szigligeti (Szolnok), 2000
- Mozart: Don Giovanni Budapeŝto 2000, Eger 2001, Miskolc, 2003)