La plantfamilio de la Asfodelacoj (latine Asphodelaceae) apartenas al la ordo de la Asparagaloj (Asparagales) ene de la (unukotiledonoj). Kelkaj specioj estas uzataj kiel dekorativa solitera ornamplanto en senfrostaj regiono en parkoj kaj ĝardenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Asfodelacoj
Xanthorrhoea malacophylla regno = Plantoj Plantae
Xanthorrhoea malacophylla regno = Plantoj Plantae
Biologia klasado
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales Lamiales
[[Taksono|]]
Asfodelacoj Asphodelaceae
Juss.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Habito kaj folioj redakti

Specioj de la genro Xanthorrhoea estas ĉiamverdaj, kserofitaj, multjaraj plantoj. La plantoj enhavas flavan, ruĝan aŭ brunan resinon. Multaj plantoj formas dum la jaroj lignan, kelkfoje disbranĉitan trunkon. Ĉe kelkaj specioj la tigo kreskas ĉefe subgrunde kiel rizomotubero. Ekzistas anomalia sekunda dikeckresko, kiu kaŭzas ununura kambiumringo. La plantpartoj estas ofte senharaj.

La alternesidantaj kaj spiralforme, bazesidantaj aŭ tigpinte sidantaj kaj sur la tigo en rozetoj sidantaj folioj estas simplaj kaj senpetiolaj. La foliplato estas mallarĝa, liniilforma kununu faski, gresforme kaj depende de la specio mallonga, ledra kaj paralelnervura.La glata folirando havas mikroskope etajn triĥomoj.

 
infloresko kun multaj malfermaj floroj de Xanthorrhoea gracilis

Infloresko kaj floroj redakti

Pinte de plej ofte longaj petioloj sidas kunmetitaj infloreskoj el spikoj kun multaj floroj. Ekzistas brakteoj.

La malgrandaj, duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj trinombraj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj involukroj. Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj kaj fekundaj stamenoj. Ili ne estas kunkreskinta kun la involkro. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al epiginaj (sinkarpaj) ovario. La pistilo finas en punkt-, kapforma aŭ triloba stigmo. La nektarioj produktas multe da nektaro.

Fruktoj kaj semoj redakti

La plantoj de tiu familio formas lignecaj aŭ kartilagaj kapsulfruktoj, kiuj entenas tri ĝis ses semojn. La nigraj semoj havas olean endospermon.

Enhavosubstanco ka kromozomnombro redakti

La planto havas kalcioksalataj-kristaloj. Gravaj enhavosubstancoj estas: cianidino, flavonoloo, kaempferolo, kvercino kaj ĉe kelkaj specioj proantocianidino.

Sistematiko kaj disvastigo redakti

La specioj de la asfodelacoj kreskas en moderaj ĝis tropikaj klimatoj.

Post molekulgenetikaj esploroj dum la lastaj dek jaroj la familioj en la ordo de Asparagaloj (Asparagales) devis esti dividitaj tute novaj [1]. La sistematiko de genro, subfamilio kaj familio estis longe diskutataj. En la literaturo troviĝas multajn nekongruaĵoj. Ĉi tie la sistematiko de Mark W. Chase et al. el la jaro 2009 estas prezentita[2]. La familio de la Xanthorrhoeaceae DUM. estis plivastigita de la iama familio Asfodelacoj (Asphodelaceae) kaj Hemerokalidacoj (Hemerocallidaceae). La familia nomo Xanthorrhoeaceae estis unuafoje pulikigita en 1829 de Barthélemy Charles Joseph Dumortier en Analyse des Familles de Plantes, 60, 62, 103.[3]. tipogenro estas Xanthorrhoea SM. La nomo Ksantoroeacoj (Xanthorrhoeaceae) devenas de la genronomo Xanthorrhoea, kiu devenas de la greka xanthos por „flava“ kaj rhoe por „fluanta“ kaj rilatas al la rezino de la plantoj. En 2017, la nomo Asfodelacoj (Asphodelaceae) estiĝis konservita nomo (latine nomen conservandum), kaj estiĝis la ĝusta nomo de la familio; la kvara klasifiko de la Angiosperma Filogeneza Grupo ankaŭ sekvas tiun ŝanĝon.

La familio Asfodelacoj konsistas el tri subfamilioj:

  • Asfodeloideoj Asphodeloideae BURNETT: La ĉ. 15 genroj kun ĉ. 785 specioj disvastiĝis de Afriko, precipe en la Kablando trans la mediteranea regiono ĝis Mezazio, Aŭstralio kaj Novzelando.
  • Hemerocallidoideae LINDL.: La ĉ. 19 genroj kun ĉ. 85 specioj kreskas en disjunkcia arealo de Novgvineo ĝis novzelando ka pacifiko, precipe en Aŭstralio, sed ankaŭ de Eŭropo ĝis Azio, Malesio, Hindio, Madagaskaro, Afriko kaj du genroj en Sudameriko.
  • Xanthorrhoeoideae M.W.CHASE, REVEAL & M.F.FAY: Ĝi nur konsistas el unu genro:

La genro Kingia parencas al tiu familio, sed apartenas hodiaŭ al la familio de la Dasypogonaceae.

Bildoj redakti

Fontoj redakti

  • Mark W. Chase, James L. Reveal, Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. en: Botanical Journal of the Linnean Society. Volume 161, Issue 2, 2009, pp 132–136.
  • Die Familie der Xanthorrhoeaceae bei der APWebsite. zuletzt eingesehen im April 2010

Referencoj redakti

  1. Angiosperm Phylogeny Group: An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III. In: Botanical Journal of the Linnean Society. 161:2, 2009, S. 105-121.
  2. Mark W. Chase, James L. Reveal & Michael F. Fay: A subfamilial classification for the expanded asparagalean families Amaryllidaceae, Asparagaceae and Xanthorrhoeaceae. In Botanical Journal of the Linnean Society. Volume 161, Issue 2, 2009, S. 132-136.
  3. Liste aller Namen die zu Xanthorrhoeaceae (gültige und ungültige) veröffentlicht sind bei Australian Plant Name Index = APNI.

Eksteraj ligiloj redakti