Banjarmasin
Banjarmasin - prononco [Banĝarmasin] - estas metropolo en Indonezio. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Suda Kalimantano, universitata urbo kaj romkatolika diocezo.
Banjarmasin | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 662 230 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 9 198 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 3° 19′ S, 114° 36′ O (mapo)-3.3144294728558114.59225373615Koordinatoj: 3° 19′ S, 114° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Banjarmasin [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- 03° 18′ 51″ S 114° 35′ 33″ O / 3.31417 °S, 114.59250 °O (mapo)
- Areo: 74 km²
- Supermara alteco: 0–16 m
- Loĝantaro: 625 395 (en 2010 laŭ indonezia Vikipedio)
- Poŝtkodo:
- Horzono:
- Telefonprefikso: 0511
Geografio redakti
Banjarmasin situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de maro en suda parto de insulo Borneo.
Historio redakti
Banjarmasin fondiĝis en 1526. Ekde 1606 la nederlandanoj komercadis, sed baldaŭe la britoj kontrolis la urbon. Ekde 1787 ĝi iĝis nederlanda protektorato, kie estis provinca ĉefurbo ĝis 1860.
Trafiko redakti
Banjarmasin havas flughavenon situantan 25 km-ojn ekster la urbo. La urbo havas ankaŭ sufiĉe profundan havenon. Ŝipoj kaj pramoj trafikas ankaŭ al aliaj indoneziaj insuloj. En la proksimeco multaj uzas boatojn.
Klimato redakti
Banjarmasin havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter decembro-marto. Oni mezuras jare po 2570 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 25-31 °C.
Ekonomio redakti
Banjarmasin longe estis fama, kiel centro por diamantokomercado. Tiuj diamantoj estas aparte konataj por ilia brileco. La haveno eksportas kaŭĉukojn, piprojn, lignojn, nafton, karbon kaj oron.